Araba sklavkomerco

La araba sklavkomerco, aŭ pli precize sklavkomerco fare de araboj aŭ islamaj komercistoj, rilatas al la deportado kaj komerco de sklavoj. [1] Tia komerco ĉefe koncentriĝis laŭ itineroj inter subsahara Afriko, Mezoriento kaj Nordafriko. [2] Viktimoj de tia fi-komerco dum dek tri jarcentoj, de la sepa ĝis la deknaŭa, estis ĉefe la loĝantoj de subsahara Afriko (de 14 milionoj [3] ĝis 17 milionoj da homoj [4]) sed ankaŭ, laŭ pli malgranda kvanto, eŭropanoj (pli ol 1,2 milionoj nur el Okcidenta Eŭropo [5] krom la kaptitaj homoj el Orienta Eŭropo). [6]

La deportado de homoj el Afriko fare de la araboj malpliiĝis signife ekde la komenco de la dudeka jarcento, ankaŭ pro la forigo de laŭleĝeco de sklaveco en multaj ŝtatoj. [7] [8]

Male al la trans-atlantikan sklavkomerco el Afriko al la Nova Mondo farita de eŭropaj sklavkomercistoj, la araboj deportis afrikajn sklavojn al la islama mondo, (mondo, kiu je sia apekso etendiĝis al tri kontinentojn de Atlantiko (Maroko, Hispanio) ĝis la Hinda Oceano (Hindio, Indonezio).

Historia kaj geografia kunteksto redakti

La unuaj regionoj trafitaj de la plago de sklav-komercado praktikita de la araboj estis tiuj de Sahelo (de la 7a jarcento) [9] kaj orienta Afriko (de la 8a jarcento), [10] kaj ĝis la fino de la 19a jarcento ĉi tiuj restis la ĉefaj viktimaj areoj de la fi-komerco, kiu tamen iom post iom disetendiĝis de nordo [11] kaj oriento [12] al la centro de la afrika kontinento. La deportado de sklavoj el subsahara Afriko daŭris ĝis la fino de la deknaŭa jarcento, kiam ĝi malpliiĝis kaj finfine ĉesis pro internacia diplomatia kaj milita interveno (precipe brita) [13] kaj per la iompostioma leĝa forigo de sklaveco. Tamen ĝi daŭris kontraŭleĝe kaj tra la maŝoj de la leĝa reto dum la tuta dudeka jarcento kaj ĝis la fruaj jaroj de la dudekunua jarcento. [14]

Ekde la 9-a jarcento, al la sklavoj el subsahara Afriko deportitaj al arabaj landoj oni aldonis tiujn el la montaj regionoj de Kaŭkazo (Kartvelio, Armenio, Ĉerkaso), de la Orientromia Imperio, el Orienta Eŭropo (nomata Saqaliba ) kaj el Okcidenteŭropo (inkluzive de Britaj Insuloj kaj Islando). [15] La araba trafiko de eŭropaj loĝantaroj (kiu ekde la 16-a jarcento koincidis kun la berbera sklavkomerco) ĉesis definitive en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, post militaj intervenoj de Usono, Svedio, Unuiĝinta Reĝlando, Nederlando kaj Francio kontraŭ la berberaj piratoj ĉe la Magreba marbordo: la Unua Berbera Milito (1801-1805), la Dua Berbera Milito (1815), la Bombardado de Alĝero (1816) kaj la Invado de Alĝero (1830). [16] Dum dek tri jarcentoj, la al-arabia itinero sekvis fakte du ĉefajn vojojn:

  • La teraj vojoj tra Saharo. La trans-sahara komerco estis la unua, kiu formiĝis kaj la lasta, kiu finiĝis: la sklavoj deportitaj de la Sahela regiono (plejparte junaj virinoj kaj knaboj) [17] estis kondukataj piede trans la dezerton per longaj karavanoj al Maroko aŭ al la valo de Nilo. [18] En la 14-a jarcento, la araba vojaĝanto Ibn Batuta, revenante al Maroko el la urbo Gao, raportas, ke li vojaĝis kun karavano de 600 sklavoj, li mem ricevis junan knabon kiel donacon de emiro proksime al Gao kaj aĉetis du sklavojn dum la hejmenvojaĝo. [19] La unua dokumento pri la kontrabandado devenas de 652: dum la Raŝiduna Kalifujo iu traktato (la Bakt) trudis al la kristana ŝtato Makuria la ĉiujaran liveradon de 360 sklavoj de ambaŭ seksoj al Egiptujo [20] kaj similan traktaton, truditan en 666 de la kalifo Uqba ibn Nafi al la ne-islamaj loĝantaroj de Fezano, parolis pri liverado de centoj da sklavoj. [21] La komerco daŭris dum pli ol jarmilo kaj en la frua deknaŭa jarcento, en la nuna Sudano, sklaveco estis tiel disvastigita, ke la ŝtato akceptis sklavojn kiel pagon de impostoj kaj inverse donis sklavojn kiel salajrojn al siaj soldatoj. [22] En 1858, la brita konsulo en Tripolo taksis, ke sklavoj okupas pli ol du trionojn de la valoro de la transsahara komerco. [23]
  • Maraj vojoj tra la Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano. [24] [25] Sklavoj de la enlandaj regionoj de orienta Afriko (nomata malestime Zanj, je la origino de la loknomo Zanzibaro) estis kondukataj piede al la marbordo kaj de tie deportitaj sur malgrandaj boatoj, trans la Hinda Oceano kaj la Ruĝa Maro, al la Araba Duoninsulo. kaj en la Persa Golfo, [26] kie ili estis ĉefe uzataj en la salubrigo (per senakvigo), de la duonsalaj marĉoj de Mezopotamio. [27] La komerco komenciĝis en la 8-a jarcento kun la fondo de arabaj komercaj kolonioj sur la afrika marbordo [28] kaj ekde la 9-a jarcento la sklavoj deportitaj al Mezopotamio estis en sufiĉa nombro por povi ribeliĝi kaj kontroli la regionon de Basra dum dek kvar jaroj antaŭ ol esti venkita (→ Ribelo de la Zanj). [29] Iuj estis deportitaj al Barato kaj Ĉinio: ĉina kroniko de la 9a jarcento mencias karavanojn konsistantajn el miloj da sklavoj pelitaj de la centro de la afrika kontinento al la arabaj urboj ĉe la marbordo. [30] Pri Orienta Afriko, Ibn Batuta raportas, ke la sultano de [[Kilwa Kisiwani|Kilwa] okupiĝis pri ĝihado kontraŭ la ne-islamaj loĝantaroj de la landinterno: li faris multajn atakojn en iliaj landoj, prirabante ilin kaj akirante riĉaĵojn. [31] En aliaj okazoj, sklavoj estis interŝanĝitaj kontraŭ metalaj iloj, armiloj, vitro kaj alkoholaj trinkaĵoj. [32] Parto de la sklavoj anstataŭe restis en la plantejoj situantaj laŭ la afrika marbordo aŭ sur la frontaj insuloj: en Zanzibaro kaj Pemba en la deknaŭa jarcento estis ĉirkaŭ 100.000 sklavoj aktivaj en la kultivado kaj produktado de kariofiloj, en ĉi tiuj plantejoj (disvolvitaj laŭ la impulso de la sultano Majid bin Sa'id) la mortoprocento de sklavoj atingis 20% jare. [33]

Pli malgrandaj vojoj de la araba sklav-komerco estis la maraj vojoj tra Mediteraneo kaj Nigra Maro, laŭ kiuj pasis sklavoj kaptitaj en Eŭropo. [34]

La araba sklavkomerco naskiĝis antaŭ la alveno de Islamo, [35] [36] sed daŭris pli ol jarmilon kaj ankoraŭ travivas kelkloke en la unuaj jardekoj de la 21a jarcento. [37] Arabaj komercistoj deportis afrikajn sklavojn de aktuala Kenjo, Mozambiko, Tanzanio, Suda Sudano, [38] Eritreo kaj Etiopio, trans la Hindan Oceanon, kaj alportis ilin al diversaj aliaj areoj, en aktuala Irako, Irano, Kuvajto, Turkio, en aliaj partoj de la Proksima kaj Meza Oriento [39] kaj en Suda Azio (ĉefe en Pakistano kaj Barato).

Funkcioj kaj celoj redakti

La ĉefa celo de la sklav-komerco estis la importado de deviga laboro en arabajn landojn, kie sklavoj estis utiligitaj en terkultivado, metiista kaj hejma laboro; aliaj devis eniri en la armeon (→ Mamelukoj, Ghilman), en publika administrado (→ eŭnukoj), dum aliaj estis devigitaj labori en minoj, plantejoj aŭ kiel remistoj sur ŝipoj en Mediteraneo. [40] Kune kun labora ekspluatado, sklavoj estis submetitaj al seksa ekspluatado: sklavinoj estis tenitaj kiel kromedzinoj kaj devigitaj esti seksperfortitaj dum translokaj marŝoj kaj en la cellokoj; [41] en la urboj de Magrebo la sklavinoj ankaŭ estis devigitaj iĝi prostituitinoj. [42]

Aparta karakterizaĵo de la araba komerco estis la rekta implikiĝo de la aŭtoritatoj en la akiro, posedo kaj komerco de sklavoj: en la 18-a jarcento la Sultanlando Fung de Sennar ĉiujare organizis la deportadon de miloj da sklavoj al Egiptio, simile al tio, kion faris la sultanlandoj de Bornu kaj Darfur. [43] La kapto de sklavoj ankaŭ estis la deklarita celo de la guberniestro de Egiptujo Mehmet Ali kiam li invadis Sudanon en 1820; [44] Sklavoj estis utiligataj en kultivado de kotono, kies eksportado financis la multekostajn reformojn entreprenitajn de Mehmet Ali mem kaj liaj posteuloj. [45]

Historiistoj taksas, ke 10-18 milionoj da afrikanoj estis sklavigitaj de arabaj sklavistoj kaj alportitaj al la islama mondo tra Ruĝa Maro, Hinda Oceano kaj Saharo inter 650 kaj 1900, al kiuj oni devas aldoni almenaŭ trioble la nombron de afrikanoj mortigitaj dum la atakoj aŭ mortintaj dum la transigaj marŝoj. [46] [47] [48] [49] Pro la naturo de sklavkomerco en la araba mondo estas ankaŭ neeble provizi fidindajn datumojn pri sklaveco. [50] [51] [52] [53] Historiistoj, kiuj traktas la temon, fakte alfrontas la mankon de arkivoj kaj bibliotekoj en la lokoj de trafiko [54] kaj la foreston de araba kontraŭsklaveca literaturo. [55] Por la mezepoka kaj moderna periodo, historia esplorado baziĝas ĉefe sur la studo de demografio, sur la interpreto de arabaj kaj eŭropaj tekstoj nuntempaj kun la eventoj, sur la afrika parola tradicio, sur arkeologiaj elfosadoj faritaj en la lokoj trafitaj de la kontrabandado, sur numismatiko (observante la distribuadon de la malsamaj valutoj en la malsamaj regionoj) kaj pri la konkordancoj inter la anekdotoj raportitaj de unuopaj vojaĝantoj. [56] Por la deknaŭa jarcento, la esplorado uzas pli precizajn datumojn: komercaj kaj doganaj registroj, raportoj de esploristoj kaj geografoj, censoj, rektaj atestoj de viktimoj de sklaveco, diplomatiaj dokumentoj kaj fotoj. [57]

 
La seksa merkato de la araboj (ĉ. 1884), de Jean-Léon Gérôme.

Oftaj arabaj trudeniroj en islaman Hispanion kaj ĉirkaŭajn kristanajn regnojn ofte rezultigis fortan rabaĵon de sklavoj, en atako kontraŭ Lisbono en 1189, ekzemple, la almohada kalifo Abū Yaʿqūb Yūsuf la dua kaptis 3 000 virinojn kaj infanojn, dum lia guberniestro de Kordovo, en posta atako kontraŭ Silves en 1191, prenis 3 000 kristanajn sklavojn [58]. En 1535 la milita ekspedicio de Hajredin kontraŭ la insulo Minorko sklavigis kaj deportis 6 000 loĝantojn al Magrebo [59] kaj naŭ jarojn poste, atako kontraŭ la Eolaj Insuloj, deportis 12 000 homojn. [60] Krome, kiel aldono al la araba sklavkomerco, otomana ekspansio al Eŭropo kaj tataraj atakoj onidire deportis milionojn da kristanaj eŭropanoj al la araba mondo. [61] [62] [63] (→ Sklaveco en la Otomana Regno)

La araba sklavkomerco estas ankaŭ nomata arab-islama sklavkomerco aŭ simple islama sklavkomerco. [64] Parte ĉar la komerca reto de trafiko preterpasis la limojn de la araba lingvo, implikante nearabajn ŝtatajn entojn kaj popolojn kunigitajn nur per la islama religio. [65] Parte ĉar ĝuste la religio estis la decida elemento por la sklav-sistemo: la sklavoj estis antaŭ ĉio militkaptitoj dum la atakoj kontraŭ ne-islamaj popoloj, kiuj rifuzis konvertiĝi (ĝihado) [66] aŭ kontraŭ tiuj, kiuj rifuzis pagi la diskriminacian imposton truditan al ne-islamanoj en islamaj ŝtatoj (la jizya). [67] Estas vere ke kiam la arabaj komercistoj alvenis sude de Saharo, la institucio de sklaveco jam ĉeestis en afrikaj socioj [68] (→ Sklaveco en Afriko) kaj en arabaj landoj sklaveco jam estis almenaŭ ekde la 6a jarcento, en antaŭ-Islama periodo. [69] Tamen rilate al la araba trafiko, historiistoj kaj esploristoj substrekas la formadon de limo lingva sed ankaŭ religia: [70] Sklavkomerco en la araba-islama mondo estas ankaŭ la termino uzita de Unesko en la esplorprogramo pri sklav-itineroj en Afriko Sklava Itinera Projekto. [71] Patrick Manning, profesoro pri historio, diris: Se ne-islama loĝantaro rifuzas adopti Islamon kiel religion aŭ pagi Ĝizia por protekto, ĉi tiu loĝantaro fariĝas malamiko de la Umma, kaj tial, laŭ islama juro, estas laŭleĝe preni sklavojn el tiu ne-islama loĝantaro. La uzo de la esprimoj "islama komerco" aŭ "islama mondo" estis kontestita de iuj islamanoj ĉar Afriko, aŭ nekonsiderinda parto de ĝi, estas konsiderata Dār al-ḥarb, do fremda al islama teritorio [72] La disvastigo de Islamo en Afriko ofte montris singardan sintenon al prozelitismo, ĉar ofte araboj preferis pluteni la eblan sklavan provizon, ol havi novislamigitan popolon. [73]

La ekonomiaj kaj sociaj implicoj redakti

Kalkulinte la nombron de 17 milionoj da viktimoj de araba sklavkomerco dum dek tri jarcentoj, pli ol 13 000 sklavoj estis deportitaj averaĝe de subsahara Afriko ĉiujare trans Saharo, Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano. [74] Aldone al la perdo de deportitaj homoj, estis tiuj, kiuj mortis pro la militoj kaj atakoj fare de sklavposedantoj, [75] por la translokaj marŝoj de la sklava loĝantaro, por seksa perforto kaj por kastraj operacioj ĉe knaboj (celantaj kontentigi la bezonon je eŭnukoj), kiuj havis 90% -mortoftecon. [76] En la regionoj de Sahelo kaj en tiuj pli sudaj, kiuj suferis seninterrompe la araban trafikon, estis kreita forta demografia malekvilibro, kiu kompromitis la kapablon por nombra kresko de la loĝantaro, ĉar ĉefe junaj virinoj kaj infanoj estis deportitaj, [77] viroj kaj maljunuloj estis mortigitaj surloke. [78]

Kun la alveno de la araboj sude de Saharo, la afrika institucio de sklaveco profunde transformiĝis laŭ la komerco-bezonoj kaj kreiĝis ekonomio subigita al la interesoj de la sklavaj komercistoj. [79] Pro tio, la sahelaj regnoj integritaj en la araba komerca sistemo (inter la rivero Niĝero kaj la supra Nilo) fariĝis grandaj sklavaj ekonomioj: la Sonhaja Imperio, la Sokoto-Kalifujo, la Hausaj sultanlandoj, la Kanem-Imperio kaj la Regno de Bornu, la Ŭadai Sultanlando, la Darfura Sultanlando kaj la Fung-Sultanlando de Sennar. [80] Ĉi tiuj ŝtatoj prosperis kaptinte sklavojn en la sudaj regionoj, utiligante parton de ili en la hejma ekonomio kaj revendante parton de ili al arabaj komercistoj en la nordo. [81]

En mediteranea Eŭropo kaj en la aziaj provincoj de la Bizanca Imperio, la araba kaj berbera komerco ĉefe ŝanĝis la geografion de la setlejoj: la timo esti kaptita de araboj kaj saracenoj aŭ de berberaj piratoj puŝis la loĝantojn de la marbordoj retiriĝi enlanden aŭ punktumi la marbordon per gardoturoj kaj marbordaj fortikaĵoj por eviti atakojn. [82] La berberaj ekspedicioj celantaj kapti eŭropajn sklavojn, priskribitaj en la kronikoj de la deksesa jarcento, estis akompanataj de incendioj, rabadoj kaj seksperfortoj al virinoj kaj infanoj. [83] La franca historiisto Fernand Braudel rimarkis la paralelan ekonomian kreskon de Alĝero en la dua duono de la deksesa jarcento kaj en la unua duono de la deksepa jarcento danke al la vetkura milito kaj atakoj sur la eŭropaj marbordoj. [84] En la samaj jardekoj, sur la magreba marbordo, la tenad-lokoj por eŭropaj sklavoj plurfoje estis pligrandigitaj pro ilia daŭra pliiĝo. [85]

La sklavkomercado semis negativan antaŭjuĝon pri la loĝantoj de subsahara Afriko en la araba mondo. [86] Ibn Batuta ankaŭ sciigis, ke en la urboj de Malio la indiĝena loĝantaro kaj la araboj loĝis en apartaj lokoj: alveninte en Timbuktuon en 1353, li asertas, ke li tuj komencis serĉi loĝadon en la blanka distrikto. [87]

La sklavkomercado ankaŭ havis konsekvencojn en la araba mondo: post forta komenca kresko (kiu koincidis kun la islama Ora epoko), la ekonomio de arabaj landoj ripozis sur sklaveco kaj ne aktivigis tiujn transformojn, kiuj kondukis aliajn landojn al industria revolucio [88] malgraŭ la grandaj profitoj generitaj de la trafiko (la brita historiisto Arnold J. Toynbee kvantigas ilin en 20% de la investita kapitalo, averaĝe duoble la enspezoj generitaj en Eŭropo per la atlantika sklavkomerco). [89] La granda havebleco de sklava laboro ne stimulis la serĉadon de aŭtomataj procezoj, kaj la industriaj maŝinoj, kiuj disvastiĝis en Eŭropo ekde la dekoka jarcento, ne vekis intereson en la araba mondo. [90] Malsukcesis ankaŭ la provo entreprenita de Egiptio, meze de la 19a jarcento, importi industriigon de eksterlando, [91] kiel ekzemple Japanio sukcesis per la reformoj de la Meiji-Renovigo en 1868. [92] Nepreparita por la forigo de sklaveco, kiu estis trudita de ekstere, la ekonomio de la arabaj landoj eniris fazon de malkresko. [93]

Fine redakti

En la araba mondo la forigo de sklavkomerco ne estis endogena procezo kaj ne estis formado de indiĝena kontraŭ-sklaveca movado: la deportado de sklavoj finiĝis nur rezulte de diplomatia kaj milita premo de tio, kio aperis kiel la internacia komunumo. [94] Pri tio, kristanaj misioj (kaj protestantaj kaj katolikaj, precipe en la regiono de Grandaj Lagoj, kiuj provizis rifuĝon al forkurintaj sklavoj) ludis fundamentan rolon en la batalo kontraŭ sklavecoa; [95] la brita politiko pri komercaj interkonsentoj ligitaj al la ĉeso de sklavtrafiko (precipe en Okcidenta Afriko) [96] kaj la deplojo de britaj marameaj unuoj en la akvoj de Hinda Oceano kaj Ruĝa Maro (la Orienta Afrika Eskadro kun sidejo en Zanzibaro). [97] La batalo kontraŭ la araba trafiko alvokita de eŭropa publika opinio estis prezentita kiel la ĉefa celo de la intervenoj, kiuj fakte kondukis al starigo de protektoratoj kaj konkero de kolonioj en Afriko. [98]

La sklavkomerco finfine estis ekstermita, sed praktike la sinteno de la koloniaj reĝimoj montriĝis delonge singarda pri sklaveco, parte ĝuste por ne malplaĉi al la arabaj elitoj. [99] En la Libera Ŝtato Kongo regata de Leopoldo la 2-a de Belgio, la sklavkomercisto Hamed bin Mohammed el Murgebi (Tippu Tip) estis kunigita al la administrado de la ŝtato dum ses jaroj. [100] En Angl-Egipta Sudano, Britio toleris la daŭrigon de hejma sklaveco dum jaroj post kiam decida kontraŭsklaveca politiko estigis la islamisman Mahdi-ribelon. [101] (→ Muhammad Ahmad, Al-Zubayr Rahma Mansur) La kolonia administrado de Franca Okcidenta Afriko komence restis neaktiva post censado en la frua dudeka jarcento, kiu malkaŝis la vastan disvastiĝon de sklaveco en Sahelo: en iuj ŝtatoj inter triono kaj duono de la loĝantaro konsistis el sklavoj. [102] La lasta publika sklavmerkato en Maroko estis fermita de la francaj aŭtoritatoj en 1920. [103] En 1926 la plimulto de la membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj Aprobis rezolucion malpermesantan sklavtrafikon, [104] implicite devigante la koloniajn potencojn subpremi ĝin en la teritorioj, kiuj estis sub ilia jurisdikcio; en 1929 vidiĝis la lasta sklava karavano en Saharo, en libia teritorio. [105]

Notoj redakti

  1. P. Manning (1990), M. Gordon (1998), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  2. P. Manning (1990), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  3. P. Bairoch (1993)
  4. R. Austen (1987), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008)
  5. R. Davis (2003)
  6. F. Braudel (1982), A. J. Toynbee (1976), J. Heers (2007)
  7. Historical survey > The international slave trade
  8. “International dictionary of historic places, Volume 4: Middle East and Africa”. 
  9. T. N’Diaye (2008)
  10. J. Heers (2001)
  11. F. Fernández-Armesto (2009)
  12. J. Reader (1997), M. Gordon (1998)
  13. P. Kennedy (1976), H. Wesseling (1991), N. Ferguson (2003)
  14. T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  15. J. Heers (2001)
  16. T. N’Diaye (2008)
  17. P. Lovejoy (2012)
  18. P. Manning (1990), M. Gordon (1998), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  19. Ibn Battuta (1354, ed. it. 2008), pp. 772, 774 e 776
  20. O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008)
  21. J. Heers (2001), O. Grenouilleau (2004)
  22. J. Reader (1997), P. Lovejoy (2012)
  23. M. Gordon (1998), p. 115
  24. The blood of a nation of Slaves in Stone Town. Arkivita el la originalo je 2008-12-25. Alirita 2020-12-19.
  25. BBC Remembering East African slave raids
  26. P. Manning (1990), J. Heers (2001)
  27. O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008)
  28. J. Heers (2001 kaj 2007)
  29. J. Heers (2001 kaj 2007), O. Grenouilleau (2004)
  30. J. Heers (2007), rilataj al la verkoj de la poeto kaj altgrada oficisto de ĉina imperio Duan Chengshi.
  31. Ibn Battuta (1354, ed. it. 2008), p. 285
  32. M. Gordon (1998), p. 116
  33. J. Reader (1997), O. Grenouilleau (2004), P. Lovejoy (2012)
  34. F. Braudel (1982), J. Heers (2001)
  35. The Forgotten Holocaust: The Eastern Slave Trade.
  36. Irfan Shahid, Byzantium and the Arabs in the Sixth Century, Dumbarton Oaks, 2002, p. 364 documents; Ghassanid Arabs seizing and selling 20,000 Jewish Samaritans as slaves in the year 529, before the rise of Islam.
  37. "Know about Islamic Slavery in Africa"
  38. Heart of Africa, vol. II, chap. xv.
  39. A Legacy Hidden in Plain Sight[rompita ligilo]
  40. H. Wesseling (1991), J. Heers (2001), O. Grenouilleau (2004), P. Lovejoy (2012)
  41. J. Heers (2001), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  42. J. Heers (2001), William Gervase Clarence-Smith, Islam and the Abolition of Slavery, Oxford University Press, Oxford, 2006, p. 81
  43. P. Lovejoy (2012
  44. H. Wesseling (1991), J. Reader (1997)
  45. D. Landes (1998)
  46. Encyclopædia Britannica's Guide to Black History
  47. Focus on the slave trade
  48. The Unknown Slavery: In the Muslim world, that is — and it's not over. Arkivita el la originalo je 2009-11-26. Alirita 2020-12-19.
  49. Arab Slave Trade: Nominal Muslims. Arkivita el la originalo je 2011-04-27. Alirita 2020-12-19.
  50. Arab Slave Trade:. Arkivita el la originalo je 2011-04-27. Alirita 2020-12-19.
  51. Warriors: Spiritually Engaged. ISBN 978-1-4116-8991-6.
  52. Warriors: Spiritually Engaged By Queenae Taylor Mulvihil p. 253
  53. Arab versus European: diplomacy and war in nineteenth-century east central Africa
  54. J. Heers (2001)
  55. O. Grenouilleau (2004)
  56. P. Manning (1990), M. Gordon (1998), J. Heers (2001), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  57. M. Gordon (1998), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  58. Ransoming Captives in Crusader Spain: The Order of Merced on the Christian-Islamic Frontier
  59. J. Heers (2001), R. Davis (2003)
  60. J. Heers (2007)
  61. Supply of Slaves. Arkivita el la originalo je 2017-05-04. Alirita 2020-12-19.
  62. Soldier Khan
  63. The living legacy of jihad slavery
  64. P. Manning (1990), J. Heers (2001), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  65. M. Gordon (1998), O. Grenouilleau (2004), P. Lovejoy (2012)
  66. P. Manning (1990), J. Reader (1997), M. Gordon (1998), J. Heers (2001), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  67. P. Manning (1990), J. Reader (1997), Fernández-Armesto (2009), T. N’Diaye,(2008)
  68. J. Reader (1997), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  69. T. N’Diaye (2008)
  70. R. Austen (1987), P. Manning (1990), M. Gordon (1998), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  71. UNESCO > Social and Human Sciences > The Slave Route
  72. Manning (1990) p. 10. Malĝuste atribuita al P. Manning (1990), p. 10
  73. Murray Gordon, Slavery in the Arab World, New York, New Amsterdam Press, 1989. Origine publikigita en la franca fare dr la Editions Robert Laffont, S.A. Parizo, 1987, p. 28.
  74. O. Pétré-Grenouilleau (2004)
  75. P. Bairoch (1993), J. Reader (1997), M. Gordon (1998), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009)
  76. T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  77. P. Manning (1990), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  78. M. Gordon (1998) p. 131, T. N’Diaye (2008)
  79. J. Reader (1997), O. Grenouilleau (2004), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  80. P. Manning (1990), J. Reader (1997), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  81. O. Grenouilleau (2004), F. Fernández-Armesto (2009), P. Lovejoy (2012)
  82. J. Heers (2001), R. Davis (2003)
  83. J. Heers (2001)
  84. F. Braudel (1982)
  85. J. Heers (2001), R. Davis (2003)
  86. O. Grenouilleau (2004), J. Heers (2007), T. N’Diaye (2008), F. Fernández-Armesto (2009)
  87. Ibn Battuta, I viaggi (1354, ed. it. 2008), p. 756
  88. D. Landes (1998)
  89. A.J. Toynbee, A Study of History, (1934-1961) citita en O. Grenouilleau (2004)
  90. D. Landes (1998), P. Lovejoy (2012)
  91. H. Wesseling (1991), D. Landes (1998), R. Cameron & L. Neal (2003)
  92. D. Landes (1998), R. Cameron & L. Neal (2003)
  93. D. Landes (1998)
  94. H. Wesseling (1991), N. Ferguson (2003), O. Grenouilleau (2004), J. Heers (2007)
  95. H. Wesseling (1991), N. Ferguson (2003), P. Lovejoy (2012)
  96. O. Grenouilleau (2004), P. Lovejoy (2012)
  97. P. Kennedy (1976), H. Wesseling (1991), N. Ferguson (2003)
  98. H. Wesseling (1991), N. Ferguson (2003), O. Grenouilleau (2004)
  99. T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  100. H. Wesseling (1991)
  101. N. Ferguson (2003), T. N’Diaye (2008), P. Lovejoy (2012)
  102. P. Lovejoy (2012)
  103. T. N’Diaye (2008)
  104. P. Lovejoy (2012)
  105. M. Gordon (1998), p. 114

Bibliografio redakti

  • Ralph Austen, African Economic History, James Currey, Londra, 1987
  • Paul Bairoch, Economics and World History, University of Chicago Press, Chicago, 1993
  • Fernand Braudel, La Méditerranée et le Monde Méditerranéen a l'époque de Philippe II, Librairie Armand Colin, Parigi, 1982
  • Rondo Cameron e Larry Neal, A Concise Economic History of the World from Paleolithic Times to the Present, Oxford University Press, Oxford, 2003
  • Robert Davis, Christian Slaves, Muslim Masters: White Slavery in the Mediterranean, the Barbary Coast and Italy, 1500-1800, Palgrave Macmillan, Londra, 2003
  • Niall Ferguson, Empire: How Britain Made the Modern World, Penguin Books, Londra, 2003
  • Felipe Fernández-Armesto, 1492. The Year the World Began, Harper Collins, New York, 2009
  • Murray Gordon, Slavery in the Arab World, New Amsterdam Books, Stati Uniti d’America, 1998
  • Olivier Grenouilleau, Les Traites négrières. Essai d’histoire globale, Gallimard, Parigi, 2004
  • Jacques Heers, Les Barbaresques, Perrin, Parigi, 2001
  • Jacques Heers, Négriers en terres d’islam, Perrin, Parigi, 2003 (seconda edizione: 2007)
  • Ibn Battuta, edizione italiana a cura di Claudia M. Tresso, I viaggi, Einaudi, Torino, 2008
  • Paul Kennedy, The Rise and Fall of British Naval Mastery, Ashfield Press, Londra, 1986
  • David Landes, The Wealth and Poverty of Nations, W. W. Norton & Company, New York, 1998
  • Paul Lovejoy, Transformations of Slavery: A History of Slavery in Africa, Cambridge University Press, Cambridge, 2012
  • Patrick Manning, Slavery and African Life: Occidental, Oriental, and African Slave Trades, Cambridge University Press, Cambridge, 1990
  • Tidiane N’Diaye, Le génocide voilé. Enquête historique, Gallimard, Parigi, 2008
  • John Reader, Africa. A Biography of the Continent, Hamish Hamilton, Londra, 1997
  • Arnold J. Toynbee, Mankind and Mother Earth: A Narrative History of the World, Oxford University Press, Oxford, 1976
  • Henk Wesseling, Verdeel en heers. De deling van Afrika, 1880-1914, B. Bakker, Amsterdam, 1991

Vidu ankaŭ redakti