Abu Abdullah Muhammad Ibn Batuta, mallonge Muhammad Ibn Batuta aŭ nur Ibn Batuta, arabe ابن بطوطة, Ibn Baṭūṭah, plennome arabe أبو عبد الله محمد بن عبد الله اللواتي الطنجي بن بطوطة‎, ʾAbū ʿAbd al-Lāh Muḥammad ibn ʿAbd al-Lāh l-Laŭātī ṭ-Ṭanĝī ibn Baṭūṭah, (naskiĝis la 24-an de februaro 1304 en Tanĝero en Maroko, mortis en 1368, 1369 aŭ eĉ 1377 ankaŭ en Maroko) estis fama mezepoka berbera vojaĝisto, fakulo kaj geografo. Li estis agnoskita kiel unu el plej grandaj veturantoj ĉiutempaj.[1][2] Li estis konata pro siaj etendaj veturoj, rakontoj el kiuj estis publikigitaj en la Rihla (laŭvorte "Veturo"). Dum periodo de tridek jaroj, vojaĝinte distancon de proksimume 120 000 kilometroj, Ibn Batuta vizitis plej el la konata Islama mondo same kiel multajn ne-islamajn landojn. Lia veturado inkludis vojaĝojn al Nordafriko, la Korno de Afriko, Okcidenta Afriko kaj orienta Eŭropo, kaj al Mezoriento, Suda Azio, Centra Azio, Sudorienta Azio kaj Ĉinio.

Ibn Batuta
Persona informo
مُحمَّد بن عبد الله بن مُحمَّد اللواتي الطنجي
Naskiĝo 24-an de februaro 1304 (1304-02-24)
en Tanĝero,  Benimerinoj
Morto ĉ. 1369
en Maroko
Tombo Tomb of Ibn Batutta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabapersaturka vd
Familio
Edz(in)o unua edzino de Ibn Batuta (1325–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
kadio
komercisto
vojaĝisto
kartografo
geografo
verkisto
islamjuristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geografio, jurisdikcio, esplorado kaj fikho Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Rihla ("Veturo")
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Araba vojaĝisto el la epoko de Ibn Batuta.

Post lia lasta vojaĝo li publikigis priskribon de siaj vojaĝoj, kiuj inkluzivas priskribon de vivo en la diversaj landoj, kiujn li vizitis, kaj estas unu el la gravaj fontoj de scio haveblaj hodiaŭ pri la historio de ĉi tiuj lokoj en tiu tempo, kaj kelkfoje - la unu sola fonto.

Vivo kaj vojaĝoj

redakti

Lia familio okupiĝis ekde generacioj pri religia juro nome ŝario, tiel ankaŭ li iĝis jursciencisto, kadio. Li decidis en aĝo de 21 jaroj plenumi la pilgrimon al Mekko, deviga por ĉiu islamano. Li atingis Egiption tra Nord-Afriko, kaj en Aleksandrio iu sciencisto instigis lin vojaĝi al pli foraj landoj.

Komenca vivo kaj unuafoje haĝo

redakti
 
Libra bildo de la 13a jarcento produktita en Bagdado de Jahja ibn Mahmud al-Ŭasiti montranta grupon de pilgrimoj dum haĝo

Ĉio kion oni konas el la vivo de Ibn Batuta venas el la aŭtobiografia informaro inkludita en la rakonto de liaj veturoj, kiu registras ke li estis de Berbera familio,[1] naskiĝinta en familio de islamaj jurfakuloj en Tanĝero, Maroko, la 25an de Februaro 1304, dum la regado de la Marinida dinastio.[3] Li asertis descendi el Berbera tribo konata kiel Laŭata.[4] Kiel junulo li studis ĉe la sunaisma Maliko "madh'hab" (Islamjura lernejo), nome dominanta formo de edukado en Nordafriko tiame.[5] En Junio 1325, je la aĝo de 21, Ibn Batuta eliris el sia hejmurbo por haĝo, aŭ pilgrimado al Mekko, nome veturado kiu daŭros dek ses monatojn. Li ne revidos Marokon denove dum 24 jaroj.[6]

Mi eliris sola, havante nek kunveturanton kies akompanon mi povus trovi kontentiga, nek karavanon kies parto mi povus iĝi, sed skuita de superrega elano ene de mi kaj deziro dumlonge burĝonanta en mia sino por viziti tiujn gravajn sanktejojn. Tiele mi akceptis mian decidon forlasi miajn karulojn, ĉu inajn aŭ virajn, kaj forlasis mian hejmon kiel birdoj forlasas siajn nestojn. Miaj gepatroj estis tiam ĉe la limo de la vivo, kaj tio pezis sur mi forlasi ilin, kaj ambaŭ ili kaj mi estis kortuŝitaj pro la doloro je tiu separo.[7]

Li veturis al Mekko, laŭirante la nordafrikan marbordon tra la sultanlandoj de Abd al-Ŭadid kaj Hafsid. La veturo portis lin tra Tlemcen, Beĵaja, kaj poste Tunizo, kie li restis dum du monatoj.[8] Pro sekureco, Ibn Batuta kutime aliĝis al karavano por malpliigi la riskon esti rabita. Li ekhavis fianĉinon en la urbo Sfakso, la unua en serio de geedziĝoj kiuj estos trajto de liaj veturoj.[9]

 
Azuleĥo reprezentanta la Kaaba-n, en Mekko.

Komence de la printempo de 1326, post veturado de ĉirkaŭ 3 500 km, Ibn Batuta alvenis al la haveno de Aleksandrio, tiam parto de la egipta Bahri Mamluk imperio. Li trafis du asketulojn en Aleksandrio. Unu estis Ŝejĥ Burhanuddin kiu supozeble estis antaŭdirinta la destinon de Ibn Batuta kiel monda veturanto dirante "Ŝajnas al mi ke vi emas eksterlandajn veturojn. Vi vizitos mian fraton Fariduddin en Barato, Rukonuddin en Sindo kaj Burhanuddin en Ĉinio. Salutu ilin je mia konto". Alia piulo Ŝejĥ Murŝidi interpretis la signifon de sonĝo de Ibn Batuta ke tiu estis signifanta ke li estos monda veturanto.[10][11] Li pasigis kelkajn semajnojn vizitante lokojn en la areo, kaj poste direktis sin interne al Kairo, la ĉefurbo de la Mamluka Sultanlando kaj grava granda urbo. Post pasigi ĉirkaŭ unu monaton en Kairo,[12] li engaĝiĝis en la unua el multaj eniroj ene de la relativa sekureco de la Mamluka teritorio. El la tri kutimaj vojoj al Mekko, Ibn Batuta elektis la malplej veturitan, kio inkludis veturon ĝis la valo de Nilo, poste oriente de la haveno de la Ruĝa Maro nome Ajdhab. (Tiu estis haveno en la okcidenta marbordo de la Ruĝa maro ĉe 22° 19′ 51″ N 36° 29′ 25″ O / 22.33083 °N, 36.49028 °O / 22.33083; 36.49028 (mapo).[13] Kiam li alproksimiĝis al la urbo, tamen, loka ribelo devigis lin turniĝi reen.[14]

Ibn Batuta revenis al Kairo kaj entreprenis duan veturklopodon, tiufoje al la Mamluk-kontrolita Damasko. Dum sia unua veturo li estis trafinta religiulon kiu estis profetinte ke li atingos Mekkon nur per veturado tra la Mamluka Sultanlando de Sirio.[15] La devojiĝo havigis aldonan avantaĝon; pro la sanktaj lokoj kiuj kuŝas laŭlonge de la vojo, kiaj Hebron, Jerusalemo, kaj Bet-Leĥem, la Mamlukaj aŭtoritatoj dediĉis fortajn klopodojn por teni sekura la vojon por pilgrimantoj. Sen tiu helpo multaj veturantoj povus esti rabitaj kaj murditaj.[16] Ibn Batuta lasis Kairon ĉirkaŭ la 16a de Julio 1326 kaj alvenis en Damasko tri semajnojn poste la 9an de Aŭgusto 1326.[17] Li priskribis veturadon tra komplika zigzaga vojo tra Palestino laŭ kiu li vizitis pli ol dudek urbojn. Tia vojaĝo estus estinta malebla en la atribuita tempo kaj Gibb (1958) kaj Hrbek (1962) asertis ke Ibn Batuta miksis tiun veturon kun postaj veturoj kiujn li faris en la regiono.[18][19] Elad (1987) montris ke la priskriboj de Ibn Batuta de plej el la lokoj en Palestino ne estis originalaj sed estis kopiitaj (senscie) el la pli frua rihla fare de la veturanto Mohammed al-Abdari. Pro tiaj malfacilaĵoj, ne eblas determini akuratan kronologion de la veturoj de Ibn Batuta en la regiono.[20]

Post pasigi la islaman monaton Ramadano en Damasko, li aliĝis al karavano veturanta 1 300 km sude de Medino, loko de la tombo de la islama profeto Muhammad. Post kvar tagoj en la urbo, li veturis al Mekko, kie li kompletigis sian pilgrimadon kaj ekhavis la honoran statuson al-Haĝi. Anstataŭ reveni hejmen, Ibn Batuta decidis pluiri, elektante por sia venonta destino la teritoriojn de la Ilĥanlando, nome Mongola Ĥanlando, nordoriente.[21]

Irako kaj Persio

redakti

Li vojaĝis dum tridek jaroj (ĉ. 120.000 km), superante ĉiujn antaŭajn kaj postajn konitajn vojaĝantojn. Li atingis Mekkon per karavano el Egiptio tra Sirio. Poste migris al Irako, Persio, poste denove al Mekko, Sud-Arabio, Jemeno. El Jemeno li ŝipis al Somalio, poste al la hodiaŭa tanzania Kilwa. Li reveturis al Omano, kaj vojaĝis tra la markolo de Hormuzo, Barejno al Ĝidda. De tie li volis ŝipi al Hindio, sed ne trovis konvenan ŝipon, do reiris al Egiptio, Sirio, Malgranda Azio. Li ŝipis tra Sinope al la Krimea duoninsulo, poste norden ĝis urbo Bolgar. Li akompanis al Konstantinopolo edzinon de uzbeka ĥano, de kie revenis al Saraj kaj finfine ekiris al Hindio (tra Ĥiva, Buĥaro, Samarkando, Balĥo, Afganujo), kie li alvenis en 1333.

La 17an de Novembro 1326, post monato pasigita en Mekko, Ibn Batuta aliĝis al granda karavano de pilgrimantoj revenantaj al Irako tra la Arabia Duoninsulo.[22] La grupo iris norden al Medino kaj poste, veturante nokten, turnis nordorienten tra la altebenaĵo Naĝdo ĝis Naĝafo, per veturado kiu daŭris ĉirkaŭ du semajnojn. En Naĝafo, li vizitis la maŭzoleon de Ali, nome la Kvara Kalifo.[23]

Poste, anstataŭ pluigi vojaĝon al Bagdado kun la karavano, Ibn Batuta startigis ses-monatan devojigon kiu portis lin al Irano. El Naĝafo, li veturis ĝis Ŭasit, poste sekvis laŭ la rivero Tigris suden ĝis Basora. Lia sekva celo estis la urbo Isfahano tra la Zagros-montaro en Iranon. Li poste sekvis suden ĝis Ŝirazo, granda, floranta urbo kiu estis evitinta la detruadon fare de mongolaj invadantoj al multaj pli nordaj urboj. Finfine, li revenis tra lae montaroj al Bagdado, kien li alvenis en Junio 1327.[24] Partoj de la urbo estis ankoraŭ ruinigitaj pro la damaĝo farita de la invadarmeo de Hulagu-Ĥano en 1258.[25]

En Bagdado, li trovis Abu Sa'id, nome la lasta Mongola reganto de la unuigita Ilĥanlando, kiu lasis la urbon kaj direktis sin norden kun granda akompanantaron.[26] Ibn Batuta aliĝis al la reĝa karavano dum ioma tempo, poste turnis norden al la Silka Vojo ĝis Tabriz, la unua grava urbo en la regiono kiu malfermis siajn pordojn al la Mongoloj kaj ekde tiam grava komercocentro, ĉar plimulto al najbaraj rivaloj estis rabaditaj de la mongolaj invadantoj.[27]

Ibn Batuta iris denove al Bagdado, probable en Julio, sed unue faris ekskurson norden laŭlonge de la rivero Tigris. Li vizitis Mosulon, kie li estis gasto de la Ilĥanlanda guberniestro,[28] kaj poste la urbojn Cizre (Jazirat ibn 'Umar) kaj Mardin kiuj estas nun en Turkio. Ĉe ermitejo sur monto apud Sinĝar, li renkontiĝis kun Kurda mistikulo kiu donis al li kelkajn arĝentajn monerojn. Kelkaj el la priskriboj kiujn Ibn Batuta faris pri la urboj laŭlonge de la valo de la rivero Tigris estis fakte kopiitaj el la verko de Ibn Jubajr nome Rihla el 1184.[29][30][31] Denove reen en Mosulo, li aliĝis al karavano de pilgrimantoj kiuj iris suden al Bagdado, kie ili planis renkontiĝi kun ĉefa karavano kiu trairos la Arabian Dezerton ĝis Mekko. Li malsaniĝis je diareo, kaj alvenis al la urbo malforta kaj elĉerpita por sia dua haĝo.[32]

Arabio

redakti
 
Malnova Urbo de Sanao, Jemeno.

Ibn Batuta restis en Mekko dum ioma tempo (la Rihla sugestas ĉirkaŭ tri jarojn, el Septembro 1327 ĝis aŭtuno 1330). Problemoj kun la kronologio, tamen kondukis la komentistojn sugesti, ke li eble foriris post la haĝo de 1328. Ibn Batuta asertis, ke li restis en Mekko por la haĝoj de 1327, 1328, 1329 kaj 1330 sed havigas kompare malmultan informon pri sia restado. Post la haĝo de 1330 li veturis al Orienta Afriko, kaj revenis al Mekko antaŭ la haĝo de 1332. Li asertis, ke li poste veturis al Hindio kaj alvenis al la Indus-rivero la 12an de Septembro 1333; tamen, kvankam li ne specife precizigas ekzaktajn datojn, la rakonto de tiu kompleksa itineraro kaj ŝlosiloj en la teksto pri la kronologio sugestas, ke tiu vojaĝo al Hindio daŭris ĉirkaŭ tri jarojn. Li devis tiukadre aŭ lasi Mekkon du jarojn antaŭ tio kion li asertis aŭ alveni en Hindion du jarojn poste.[33]

Post la haĝo ĉu de 1328 ĉu de 1330, li vojaĝis al la haveno de Ĝido sur la marbordo de la Ruĝa Maro. El tie li sekvis la marbordon per serio de boatoj (konataj kiel "ĝalbah", malgrandaj flosiloj de lignaj plankoj kunligitaj) kio rezultis en malrapida progreso kontraŭ la dominantaj sudorientaj ventoj. En la Rasulid-dinastia Jemeno li vizitis Zabīd kaj poste la altateran urbon Taiz, kie li renkontiĝis kun la reĝo de la Rasulida dinastio (Malik) Mujahid Nur al-Din Ali. Ibn Batuta menciis ankaŭ, ke li vizitis Sanaon, sed ĉu li vere faris tion estas dubinda.[34] Plej probable, li iris rekte el Taiz ĝis la grava komerhaveno de Adeno, kien li alvenis ĉirkaŭ la komenco de 1329 aŭ en 1331.[35]

Somalio

redakti
 
La haveno kaj marbordo de Zeila.

El Adeno, Ibn Batuta enŝipiĝis voje al Zeila sur la marbordo de Somalio. Li poste translokiĝis al la areo de Kabo Guardafui pli suden laŭ la Somalia marbordo, pasigante ĉirkaŭ unu semajnon en ĉiu loko. Poste li vizitis Mogadiŝon, la tiam elstara urbo de la "Lando de Berberoj" (بلد البربر Balad al-Barbar, nome mezepoka araba termino por la Korno de Afriko).[36][37][38]

Kiam Ibn Batuta alvenis en 1332, Mogadiŝo staris pinte de sia prospereco. Li priskribis ĝin kiel "enorme granda urbo" kun multaj riĉaj komercistoj, fama pro sia alt-kvalita produktado kiu estis eksportita al aliaj landoj, kiel Egiptio.[39] Batuta aldonis, ke la urbo estis regata de la Somala Sultano, Abu Bakr ibn Ŝaiĥ 'Umar.[40][41] Li notis, ke la Sultano Abu Bakr havis malhelan haŭton kaj parolis sian denaskan lingvon (Somalia lingvo), sed ke li estis fluparolanta ankaŭ en araba.[42][41][43] La Sultano havis ankaŭ abundan akompanantaro de veziroj (ministroj), juraj fakuloj, komandantoj, reĝaj eŭnukoj, kaj aliaj funkciuloj je sia persona dispono.[41]

Svahila Marbordo

redakti
 
Granda Moskeo de Kilwa Kisiwani, konstruita el koralaj ŝtonoj, estas la plej granda moskeo siatipe.

Ibn Batuta pluiĝis ŝipe suden al la Svahila Marbordo, regiono tiam konata en araba kiel Bilad al-Zanj ("Lando de Zanj")[44] kun tranokteja haltejo en la insula urbo Mombasa.[45] Kvankam relative malgranda tiam, Mombasa would become important in the following century.[46] After a journey along the coast, Ibn Battuta next arrived in the island town of Kilwa in present-day Tanzania,[47] which had become an important transit centre of the gold trade.[48] He described the city as "one of the finest and most beautifully built towns; all the buildings are of wood, and the houses are roofed with dīs reeds".[49]

Ibn Batuta registris sian viziton al la Kilva Sultanlando en 1330, kaj komentis pozitive la malriĉemon kaj religiemon de ties reganto, la Sultano al-Hasan ibn Sulaiman, posteulo de la legenda Ali ibn al-Hasan Ŝirazi. Li krome verkis, ke la aŭtoritato de la Sultano etendiĝis el Malindi norde ĝis Inhambane sude kaj estis aparte impresita de la urboplanado de la urboy, en la supozo, ke ĝi estis la tialo de la sukceso de Kilva laŭlonge de la marbordo. Dum tiu periodo, li priskribis la konstruadon de la Palaco de Husuni Kubva kaj ties gravan etendon ĝis la Granda Moskeo de Kilva, kiu estis konstruita el koralŝtonoj kaj estis la plej granda moskeo de tiu tipo. Je la ŝanĝo en la musonaj ventoj, Ibn Batuta renavigis al Arabio, unue al Omano kaj la Markolo de Hormuzo, poste al Mekko por la haĝo de 1330 (aŭ 1332).[50]

Anatolio

redakti
 
Ibn Batuta eble renkontiĝis kun Androniko la 3-a Paleologo fine de 1332.

Post sia tria pilgrimado al Mekko, Ibn Batuta decidis serĉi dungadon ĉe la Sultano de Delhi, nome Muhammad bin Tughluk. En la aŭtuno 1330 (aŭ 1332), li ekveturis al la Selĝuk-kontrolita teritorio Anatolio por entrepreni surteran vojon al Hindio.[51] Li trapasis la Ruĝan Maron kaj la Orientan Dezerton por atingi la valon de la grandrivero Nilo kaj poste veturis norden al Kairo. El tie li trairis la sonajan duoninsulon ĝis Palestino kaj poste veturis norden denove tra kelkaj el la urboj kiujn li jam estis vizitinta en 1326. El la siria haveno de Latakia, ŝipo de Ĝenovanoj portis lin (kaj liajn akompanantojn) al Alanya sur la suda mabordo de nuntempa Turkio.[52]

Li poste veturis okcidenten laŭlonge de la marbordo ĝis la haveno de Antalya.[53] En la urbo li renkontiĝis kun membroj de unu el duon-religiaj fitĝaj asocioj.[54] Tiuj estis trajto de plej multaj anatoliaj urboj en la 13a kaj 14a jarcentoj. La membroj estis junaj metiartistoj kiuj havis estron kun la titolo Aĥil.[55] Tiuj asocioj specialiĝis en la bonvenigo al vojaĝantoj. Ibn Batuta estis tre impresitaj de la gastemo kiun li ricevis kaj poste gastos en iliaj gastejoj en pli ol 25 urboj en Anatolio.[56] El Antalya Ibn Batuta plue veturis internen ĝis Eğirdir kiu estis la ĉefurbo de Hamididoj. Li pasigis Ramadanon (Junio 1331 aŭ Majo 1333) en tiu urbo.[57]

El tiu punkto lia itineraro tra Anatolio en la Rihla iĝas konfuza. Ibn Batuta rakontas veturadon okcidenten el Eğirdir ĝis Milas kaj poste piediradon de ĉirkaŭ 420 km orienten preterirante Eğirdir ĝis Konya. Li poste plue veturis en orientena direkto, kaj atingis Erzurum el kiu li piediris ĉirkaŭ 1160 km reen al urbeto Birgi kiu kuŝas norde de Milas.[58] Historiistoj kredas, ke Ibn Batuta vizitis nombrajn urbojn en centra Anatolio, sed ne laŭ la ordo en kiu li rakontas tion.[59] Tiu estas unu el pluraj okazoj en kiuj Ibn Batuta interrompas vojaĝon por fari deflankan vojoaĝeton kaj revenas poste al interrompita vojaĝo por pluigi la originan planon. Gibb priskribas tiujn flankan vojaĝojn kiel "divagations" (disvagadoj).[60] Tiu tra Anatolio estas konsiderata kredinda, ĉar Ibn Batuta rakontaes nombrajn personajn momentojn kaj estas sufiĉa tempo inter la foriro el Mekko meze de Novembro 1330 kaj la atingo de Eğirdir survoje el Erzurum je la komenco de Ramadano (8a de Junio) en 1331.[59] Gibb krome akceptas, ke li trovis malfacila kredi, ke Ibn Batuta fakte veturis tiom for orienten kiom ĝis Erzurum.[61]

Kiam Ibn Batuta alvenis en Iznik, ĝi estis ĵus konkerita de Orhan, Sultano de la naskiĝinta Otomana Imperio. Orhan estis for kaj lia edzino estin komandanta la apude staciigitaj soldatoj, Ibn Batuta priskribis la edzinon de Orhan jene: "Pia kaj elstara virino. Ŝi traktis min honore, gastigis min kaj sendis donacojn."[62]

Jen la priskribo kaj rakonto fare de Ibn Batuta pri Orhan:

 
 La plej granda el la reĝoj de Turkmenoj kaj la plej riĉa laŭ riĉeco, tero kaj militfortoj. Li posedas ĉirkaŭ centon da fortikaĵoj, kaj dum plimulto el sia tempo, li estas kontinue engaĝiĝinta kontroli ilin, restante en ĉiu fortikaĵo kelkajn tagojn por meti ilin en bona ordo kaj ekzameni ties kondiĉojn. Oni diras, ke li neniam restis dum tuta monato en ajna aparta urbo. Li ankaŭ luktas kontraŭ la nekredantoj kontinue kaj tenas ilin sub sieĝo. 
— Ibn Battuta, [63]

Ibn Batuta vizitis ankaŭ Bursa kiu tiam estis la ĉefurbo de la Otomana Bejlikato, li priskribis Bursa kiel "granda kaj grava urbo kun elstaraj bazaroj kaj larĝaj stratoj, ĉirkaŭitaj ĉe ĉiuj flankoj de ĝardenoj kaj fluantaj rojoj". [64]

Li vizitis ankaŭ la Bejlikaton Ajdin. Ibn Batuta asertis, ke la reganto de la Bejlikato de Ajdin havis du dek grekajn sklavojn ĉe la enirejo de sia palaco kaj Ibn Batuta ricevis grekan sklavon kiel donacon.[62] Lia vizito al Anatolio estis la unua fojo en liaj veturadoj en kiu li akiris serviston, nome tiun donacita de la reganto de Ajdin kiel lia unua sklavo. Poste, li aĉetis junan grekinon kontraŭ 40 dinaroj en Efezo, ricevis alian sklavon en İzmir el la Sultano, kaj aĉetis duan junulinon en Balikesir. La evidenta pruvaro de liaj riĉeco kaj prestiĝo plue kreskiĝis.[65]

Centrazio

redakti
 
Baktria kamelo (unu el la simboloj de la karavanoj de la Silka Vojo) antaŭ la Maŭzoleo de Ĥoĝa Ahmed Jasaŭi en la urbo Turkistano, Kazaĥio.

El Sinope li ekveturis marvojaĝon al la Krimea Duoninsulo, kien li alvenis en la regnon de la Ora Hordo. Li iris al la havenurbo Azov, kie li renkontiĝis kun la emiro de la Ĥan, poste al la granda kaj riĉa urbo Maĝaro. Li lasis Maĝaron por renkontiĝi kun la veturanta kortego de Uzbeg Ĥan (Orda), kiu estis tiam apud la Monto Beŝtau. El tie li faris vojaĝon al Bolghar, kiu estis la plej norda punkto kiun li atingis, kaj notis siajn nekutimajn mallongajn noktojn en somero (laŭ la normoj de subtropickoj). Poste li revenis al la kortego de la Ĥano kaj kun ĝi li translokiĝis al Astraĥano.

Ibn Batuta registris, ke estante en Bolghar li deziris veturi norden en la tero de malhelo. Tiam la tero estis neĝo-kovrita tra tuta norda Siberio kaj la nura transportormedo estas hundo-tirita sledo. Tie loĝis mistera popolo kiu estis malpreta montriĝi. Ili komercis kun suda popolo laŭ aparta maniero. Sudaj komercistoj kunportis variajn varojn kaj metis iin sur malferma areo sur la neĝo dum la nokto, tiam ili revenis al siaj tendoj. La venontan matenon ili venis denove al la loko kaj trovis, ke iliaj varoj estis prenitaj de la mistera popolo, sed kiel interŝanĝo ili trovis felojn, kiun ili povis uzi por fabriki valorajn mantelojn, jakojn, kaj aliajn vintrajn vestaĵojn. La komerca interŝanĝo estis farita inter komercistoj kaj la mistera popolo ne vidante unuj la aliajn. Ĉar Ibn Batuta ne estis komercisto kaj ne vidis profiton en tiu areo, li abandonis la veturadon tra tiu tero de malhelo.[66]

 
Flago de la Ora Hordo dum la regado de Öz Beg Ĥano.

Kiam ili atingis atingis Astraĥanon, Öz Beg Ĥano ĵus donis permeson al unu el siaj gravedaj edzinoj, nome Princino Baĝalun, filino de la Bizanca Imperiestro Androniko la 3-a Paleologo, por reveni siajn hejman urbon Konstantinopolo por naski. Ibn Batuta petis akcepton en tiu ekspedicio, kiu estus lia unua ekster la limoj de la Islama mondo.[67]

Alveninte en Konstantinopolon ĉirkaŭ la fino de 1332 (aŭ 1334), li renkontiĝis kuna la Bizanca Imperiestro Androniko la 3-a Paleologo. Li vizitis la grandan preĝejon Hagia Sofia kaj parolis kun pastro de la Orienta Ortodoksa Eklezio pri siaj veturoj en la urbon Jerusalemon. Post unu monato en la urbo, Ibn Batuta revenis al Astraĥano, poste alvenis al la ĉefurbo Sarai al-Jadid kaj faris rakontojn de siaj veturoj al la Sultano Öz Beg Ĥan (r. 1313–1341). Tiam li pluigis pasinten trans la Kaspia kaj la Aral maroj ĝis Buĥaro kaj Samarkando, el kiuj tiun lastan li laŭdis kiel "unu el la plej grandaj kaj plej fajnaj urboj, kaj la plej perfekta el ili". Tie ĉi li vizitis la kortegon de alia Mongola ĥano, nome Tarmaŝirin (r. 1331–1334) de la Ĉagataja Ĥanlando.[68] Li notis ankaŭ la ruinigitan staton de la urbomuregoj, kiel rezulto de la sieĝo de Samarkando dum la Mongola invado en 1220 kaj sekva luktado.[69] El tie, li veturis suden al Afganio, poste trairis en Hindion trans la montarpasejoj de Hindukuŝo.[70] En la Rihla, Batuta mencias tiujn montojn kaj la historio de la montaro en la sklavokomerco.[71][72] Li rakontis jene,

 
 Post tio mi sekvis al la urbo Barŭan, kies vojo estas alta monto, kovrita per neĝo kaj ege malvarmega; ili nomis ĝin Hindu Kuŝo, kio estas Hindu-murdisto, ĉar plimulto de la sklavoj alportitaj tien el Hindio mortas pro la intenseco de la malvarmo. 
— Chapter XIII, Rihla - Khorasan[72][73]

Ibn Batuta kaj lia akompanantaro atingis la Indus-riveron la 12an de Septembro 1333.[74] El tie, li faris sian vojon al Delhi kaj konatiĝis kun la sultano, Muhammad bin Tughluk.

Suda Azio

redakti

Li agadis dum 8 jaroj en Delhi kiel ĉefjuĝisto. Li ĝuis apogon de la sultano, kiu sendis lin en misio al Ĉinio. Li veturis per ŝipo, dumtempe vizitante la Maldivajn insulojn, la kortegojn de Koromandel- kaj Malabar-bordoj, Cejlonon. Li ankaŭ vizitis Bengalion kaj Asamon. Li ŝipis de Hindio al la Malajaj insuloj, al Javo, al ĉina haveno Zajtun. Li veturis en Ĉinio norden kaj atingis Pekinon. Hejmenveturante, li ŝipis tra Sumatro, Kalikuto kaj la Persa golfo al Bagdado (1347), Sirio, kie li travivis la grandan peston de 1348.

Nordafriko

redakti

Li plu vojaĝis al okcidento kaj tra Egiptio alvenis Mekkon, kie li sepafoje pilgrimis. Poste li vojaĝis tra Aleksandrio, Alĝero al Fezo, ĉefurbo de Maroko. Li trairis la markolojn kaj vizitis Andaluzion, Granadon.

Li revenis al Maroko kaj tra la Saharo penetris profunde Afrikon. Li iris de Fezo al Malio (1353), li pensis pri la rivero Niĝero, ke ĝi havas kontakton al Nilo. Li restis ĉe sultano de Malio ok monatojn, poste pluiris al Timbuktuo, Kaukau, de kie li volis pluveturi al Sudano, rivero Nilo. Tion malebligis letero de la sultano de Fezo, kiu ordonis reveturon. Li realvenis en 1354 al Fezo kaj per tio finiĝis la aventuraj veturoj.

Heredo

redakti

Li ĉie memorigis la viditaĵojn kaj skribnotigis ĝin. Kie eblis al li, li agadis kiel juĝisto, per kio li akiris gravan enspezon. Li veturis sendanĝere same kiel aliaj islamaj vojaĝantoj tiamaj.

Ibn Batuta komisiis sian skribiston, Ibn Ĝuzaj al-Kalbi, skribnoti liajn rakontojn. Ĉar li perdis la proprajn notojn, li diktis el memoro.

La hodiaŭa teksto estas ne nur produkto de Battuta; la skribisto uzis kelkfoje eĉ aliajn fontojn. Aliloke, eĉ la skribisto ne kuraĝis noti ĉion; pli poste la legantoj apenaŭ aŭ ne kredis partojn de la vojaĝoj.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 20. ISBN 0-520-24385-4. Unuafoje publikigita en 1986, ISBN 0-520-05771-6.
  2. Nehru, Jawaharlal. (1989) Glimpses of World History. Oxford University Press, p. 752. ISBN 0-19-561323-6. Post skizi la etendan veturadon de Ibn Batuta, Nehru notas: "This is a record of travel which is rare enough today with our many conveniences.... In any event, Ibn Battuta must be amongst the great travellers of all time."
  3. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 19. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  4. Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R. trad. kaj eld. (1853), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 1) (en franca kaj araba), Parizo: Société Asiatic. La teksto de tiuj volumoj estis uzita kiel fonto por tradukoj en aliajn lingvojn. paĝo 1 Vol. 1; kaj Dunn samloke.
  5. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 22. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  6. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, pp. 30-31. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  7. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 13 Vol. 1; Gibb 1958, p. 8
  8. Dunn 2005, p. 37; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 21 Vol. 1
  9. Dunn 2005, p. 39; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 26 Vol. 1
  10. Travels of Ibe Batutah tradukitaj de H.A.R Gibb
  11. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 27 Vol. 1
  12. Dunn 2005, p. 49; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 67 Vol. 1
  13. Peacock & Peacock 2008.
  14. Dunn 2005, paĝoj 53–54
  15. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 105 Vol. 1; Gibb 1958, p. 66; Dunn 2005, p. 53
  16. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 54. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  17. Gibb, H.A.R. trad. kaj eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society. pp. 71, 118.
  18. Gibb, H.A.R. trad. kaj eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society. p. 81, Noto 48.
  19. Hrbek, Ivan (1962), "The chronology of Ibn Battuta's travels", Archiv Orientalni 30: 409–486. pp. 421-425. [1] Alirita la 30an de Januaro 2016.
  20. Elad, Amikam (1987), "The description of the travels of Ibn Baṭūṭṭa in Palestine: is it original?", Journal of the Royal Asiatic Society 119: 256–272, doi:10.1017/S0035869X00140651. [2] Alirita la 30an de Januaro 2016.
  21. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, pp. 66-79. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  22. Dunn 2005, paĝoj 88–89; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 404 Vol. 1; Gibb 1958, p. 249 Vol. 1
  23. Gibb 1958, paĝoj 255–257 Vol. 1; Dunn 2005, paĝoj 89–90
  24. Dunn 2005, p. 97; Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 100 Vol. 2
  25. Dunn 2005, pp. 41, 97.
  26. Dunn 2005, paĝoj 98–100; Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 125 Vol. 2
  27. Dunn 2005, paĝoj 100–101; Defrémery & Sanguinetti 1854, paĝoj 128–131 Vol. 2
  28. Defrémery & Sanguinetti 1854, pp. 134–139 Vol. 2.
  29. Mattock 1981.
  30. Dunn 2005, p. 102.
  31. Dunn 2005, p. 102; Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 142 Vol. 2
  32. Dunn 2005, paĝoj 102–03; Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 149 Vol. 2
  33. Gibb 1962, paĝoj 528–537 Vol. 2 Hrbek 1962 Dunn 2005, paĝoj 132–133.
  34. Dunn 2005, paĝoj 115–116, 134
  35. Gibb 1962, p. 373 Vol. 2
  36. Sanjay Subrahmanyam, The Career and Legend of Vasco Da Gama, (Cambridge University Press: 1998), pp. 120–121.
  37. J. D. Fage, Roland Oliver, Roland Anthony Oliver, The Cambridge History of Africa (Cambridge University Press: 1977), p. 190.
  38. George Wynn Brereton Huntingford, Agatharchides, The Periplus of the Erythraean Sea: With Some Extracts from Agatharkhidēs "On the Erythraean Sea" (Hakluyt Society: 1980), p. 83.
  39. (1992) Helen Chapin Metz: Somalia: A Country Study. Federal Research Division, Library of Congress. ISBN 978-0-8444-0775-3.
  40. Versteegh, Kees. (2008) Encyclopedia of Arabic language and linguistics, Volume 4. Brill. ISBN 978-9004144767.
  41. 41,0 41,1 41,2 David D. Laitin, Said S. Samatar, Somalia: Nation in Search of a State, (Westview Press: 1987), p. 15.
  42. Bulliet, Richard. (2011) The Earth and Its Peoples, Brief Edition, Complete. Cengage Learning. ISBN 978-1133171102.
  43. Chapurukha Makokha Kusimba, The Rise and Fall of Swahili States, (AltaMira Press: 1999), p. 58
  44. Chittick 1977, p. 191
  45. Gibb 1962, p. 379 Vol. 2
  46. Dunn 2005, p. 126
  47. Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 192 Vol. 2
  48. Dunn 2005, paĝoj 126–127
  49. Gibb 1962, p. 380 Vol. 2; Defrémery & Sanguinetti 1854, p. 193, Vol. 2
  50. The Red Sea to East Africa and the Arabian Sea: 1328–1330. Arkivita el la originalo je 6a de Decembro 2017. Alirita 2017-12-06.
  51. Dunn 2005, pp. 137–139.
  52. Gibb 1962, pp. 413–416 Vol. 2.
  53. Gibb 1962, p. 417 Vol. 2.
  54. Gibb 1962, pp. 416–18 Vol. 2.
  55. Taeschner 1986.
  56. Dunn 2005, p. 146.
  57. Gibb 1962, pp. 422–423 Vol. 2.
  58. Gibb 1962, pp. 424–428 Vol. 2.
  59. 59,0 59,1 Dunn 2005, paĝoj 149–150, 157 Noto 13; Gibb 1962, paĝoj 533–535, Vol. 2; Hrbek 1962, paĝoj 455–462.
  60. Gibb 1962, pp. 533–535, Vol. 2.
  61. Gibb 1962, p. 535, Vol. 2.
  62. 62,0 62,1 Leslie P. Peirce (1993). The Imperial Harem: Women and Sovereignty in the Ottoman Empire Arkivigite je 2023-08-13 per la retarkivo Wayback Machine. Oxford University Press.
  63. Boyar, Ebru. (2010) A Social History of Ottoman Istanbul (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-48444-2.
  64. Kia, Mehrdad. (2008) The Ottoman Empire (angle). ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-34441-1.
  65. Ross E. Dunn, Muḥammad Ibn-ʿAbdallāh Ibn-Baṭṭūṭa, The Adventures of Ibn Battuta: A Muslim Traveler of the Fourteenth Century Arkivigite je 2023-08-13 per la retarkivo Wayback Machine, University of California Press.
  66. Safarname Ibn Battutah, vol. 1
  67. Dunn 2005, paĝoj 169–171
  68. The_Longest_Hajj_Part2_6. hajjguide.org. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2014. Alirita 13a de Junio 2015.
  69. Foltz, Richard. (2019) “Tajiks and Turks”, A History of the Tajiks: Iranians of the East. London: I.B. Tauris.
  70. Khan Academy. Arkivita el la originalo je 6a de Decembro 2017. Alirita 2017-12-06.
  71. Dunn 2005, paĝoj 171–178
  72. 72,0 72,1 Ibn Battuta, The Travels of Ibn Battuta (Tradukita de Samuel Lee, 2009), (ISBN 978-1-60520-621-9), pp. 97–98
  73. Lee 1829, p. 191.
  74. Gibb 1971, p. 592 Vol. 3; Defrémery & Sanguinetti 1855, p. 92 Vol. 3; Dunn 2005, paĝoj 178, 181 Note 26

Bibliografio

redakti
  • Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R., eld. (1853), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 1) (france kaj arabe), Paris: Société Asiatic. The text of these volumes has been used as the source for translations into other languages.
  • Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R., eld. (1854), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 2) (france kaj arabe), Paris: Société Asiatic.
  • Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R., eld. (1855), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 3) (france kaj arabe), Paris: Société Asiatic.
  • Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R., eld. (1858), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 4) (france kaj arabe), Paris: Société Asiatic.
  • Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press. ISBN 0-520-24385-4. Unuafoje publikigita en 1986, ISBN 0-520-05771-6.
  • Gibb, H.A.R., eld. (1929), Ibn Battuta Travels in Asia and Africa (selections), London: Routledge. Reeldonita foje. Resumoj estas disponeblaj en retejo de Fordham University, Arkivita la 13an de Majo 2011 ĉe Wayback Machine.
  • Gibb, H.A.R., eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society.
  • Gibb, H.A.R., eld. (1962), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 2), London: Hakluyt Society.
  • Gibb, H.A.R., eld. (1971), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 3), London: Hakluyt Society.
  • Gibb, H.A.R.; Beckingham, C.F., eld. (1994), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 4), London: Hakluyt Society, ISBN 978-0-904180-37-4. Tradukita de Beckingham post la morto de Gibb en 1971. Aparta enhavtabelo estis publikigita en 2000.
  • Hrbek, Ivan (1962), "The chronology of Ibn Battuta's travels", Archiv Orientální, vol. 30, pp. 409–486, Arkivita el la originalo la 7an de Oktobro 2022, alirita la 9an de Septembro 2014.
  • Lee, Samuel (1829), The Travels of Ibn Batuta, translated from the abridged Arabic manuscript copies, preserved in the Public Library of Cambridge. With notes, illustrative of the history, geography, botany, antiquities, &c. occurring throughout the work, London: Oriental Translation Committee. Studita en Defrémery & Sanguinetti (1853) Volume 1 pp. xvi–xvii.
  • Mattock, J.N. (1981), "Ibn Baṭṭūṭa's use of Ibn Jubayr's Riḥla", en Peters, R. (eld.), Proceedings of the Ninth Congress of the Union Européenne des Arabisants et Islamisants: Amsterdam, 1st to 7th September 1978, Leiden: Brill, pp. 209–218, ISBN 978-90-04-06380-8.
  • Taeschner, Franz (1986) [1960]. "Akhī". The Encyclopaedia of Islam. Volume 1: A–B. Leiden: Brill. pp. 321–323.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ibn Battuta en la angla Vikipedio.