Ora Hordo

Mezepoka Eŭrazia ŝtato

Ora Hordo estis mezepoka ŝtato, kiu troviĝis sur la teritorioj de modernaj Rusio, Ukrainio, Kazaĥio. La ŝtato estis komence mongola, poste tjurkigita, kaj formiĝis post la disfalo de la Mongola Imperio en la 1240-aj jaroj kaj finis sian ekziston komence de la 16-a jarcento.

Ora Hordo
1243 – 1502

historia lando • ĥanlandonomada imperioHordo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
elektmonarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
La Ora Hordo en 1389 antaŭ la milito inter Toĥtamiŝo kaj Timuro. La dependa Moskva ŝtato estas montrita helflave.

Oni opinias fondinto de la ŝtato la ĥanon Batu (nepo de Ĝingis-Ĥano). Plenan suverenecon disde la Mongola Imperio la Ora Hordo ricevis en la jaro 1266 sub regado de Mengu-Timur. La pli grandan parton de la nomada loĝantaro de la Ora Hordo konsistigis kipĉakoj; la fikslokan loĝantaron konsistigis ĉefe bolgaroj, mordovoj, marioj, ĥorezmanoj kaj aliaj.

La nomo de la ŝtato redakti

Diverslingvaj transskriboj de la nomo estas: mongole: Алтан Ордын улс, tatare: Altın Urda; ruse Золотая Орда. La vorto Ora kiel parto de la nomo kredeble venas pro la flava (ora) koloro de la stepoj, kiuj konsistigis la pli grandan parton de la ŝtato.

Laŭ la alia versio la mongola nomo Altan Orda signifas ora kampadejoora tendo (subkomprenatas la plej luksa tendo de la ĥano).

Iuj sciencaj skoloj preferas nomi la ŝtaton Kipĉaka Ĥanlando (laŭ la nomo de la dominanta etno).

La origino de la ŝtato redakti

Ĉe sia morto Ĝingis-Ĥano dividis la tutan Mongolan Imperion inter siaj kvar filoj. Lia plej aĝa filo, Ĝuĉi, ricevis la plej okcidentan parton de la Imperio, la t.n. Ĝuĉi-uluson (uluso – el la mongola ulus – estas administra teritorio, apartenanta al certa familio kaj regata de iu el la membroj de tiu familio). Post morto de Ĝuĉi la tuta okcidenta parto de la eksa Mongola Imperio estis dividita inter la filoj de Ĝuĉi – la Batuo-Ĥano (Batu – li ekregis la t.n. "Bluan Hordon", kiu troviĝis pli oriente) kaj Ordao-Ĥano (Orda – li ekregis la t.n. "Blanka Hordon", kiu troviĝis pli okcidente).

Danke al siaj militistaj kapabloj Batuo-Ĥano baldaŭ sukcesis akiri pli da teritorio okcidente. Komence li konkeris la nordajn bordojn de la Nigra maro; en 1230–40 li sukcesas pri militiroj kontraŭ la Volgian Bulgarion kaj ankaŭ kontraŭ Kieva Rusujo. Batu-Ĥano almilitis ankaŭ Pollandon kaj Hungarion, tamen en 1241 post morto de la Granda Ĥano Odegejo li decidas reveni por partopreni la decidadon pri ties heredanto.

En 1242 Batuo fondas la ĉefurbon de sia ŝtato en la urbo Sarajo, ĉe la malsupra fluo de Volgo. Baldaŭ post tio la Blua Hordo dissplitiĝis, ĉar la pli juna frato de Batuo (Ŝiban) lasis la Hordon por fondi sian propran ŝtaton oriente de Uralo, laŭlonge de la rivero Obo.

La kulmino de la ŝtato redakti

La loĝantaro de la Ora Hordo estis miksaĵo de mongoloj kaj diversaj tjurkaj popoloj. Iom post iom la ŝtato estis tjurkigata kaj perdis sian mongolan identecon. Tamen la mongol-devenaj posteuloj de Batuo-Ĥano daŭre formis la superan klason de la socio.

Dum sia kulmino la Ora Hordo kovris la signifan teritorion de moderna Rusio (krom Orientan Siberion, Foran Orienton kaj Ekstreman Nordon), nordan kaj okcidentan partojn de moderna Kazaĥio, Ukrainion, Moldavion, partojn de Uzbekio kaj Turkmenio.

Interna strukturo redakti

La plej supera reganto de la Hordo estis ĥano, iu el la posteuloj de Batuo. La ĉefministro (same etna mongolo) respondecis pri ĉiuj administraj demandoj; oni nomis lin beklare-bek, t.e. "princo super princoj". La ministroj estis nomataj veziroj. En la urboj kaj ĉirkaŭaj teritorioj regis la t.n. darugoj, kies ĉefa tasko estis imposto-kolektado. Ofte al la darugoj helpis la t.n. baskakoj – militestroj, respondecaj ankaŭ pri la administrado. Pro tio, ke la ŝtato havis duon-armean formon, la militaj kaj administraj postenoj ofte ne estis disapartigitaj.

Jam dum sia ekesto la Hordo estis dividita je 14 partoj – la t.n. ulusoj – kiuj apartenis respektive al ĉiu el la 14 filoj de Ĝuĉi-Ĥano. Batuo, kiu havis ankaŭ sian propran uluson, havis superan potencon super ĉiuj aliaj ulus-regantoj.

Iom post iom por la Hordo pli karakteriza iĝis la fiksloĝa, ol la nomada viv-maniero. La ĉefurbo komence troviĝis en la urbo Sarajo aŭ Saraj-Batuo ĉe la malsupra fluo de Volgo, poste (en la unua duono de la 14a jarcento) ĝi estis translokita iom pli supren – ĉe la nuntempan Volgogradon. La nova ĉefurbo – Saraj-Berke – estis unu el la plej grandaj urboj de la mezepoka mondo, kun ĉirkaŭ 600 mil loĝantoj.

Dum relative longa tempo la mongol-devena loĝantaro de la Hordo konservis la tradiciajn animismajn kaj ŝamanismajn kredojn. Nur en la jaro 1312 Uzbek-Ĥano oficiale adoptis islamon kiel ŝtatan religion. Malgraŭ tio, ke kelkaj rusaj princoj estis, onidire, murditaj pro tio, ke ili rifuzis adori la paganajn idolojn, ĝenerale la ĥanoj tolereme rilatis al kristanismo kaj eĉ ne impostis la Rusan Ortodoksan Eklezion.

 
Ruinigo de Suzdalo fare de mongola armeo (bildo el la mezepokaj rusaj analoj)

Vasaloj kaj aliancanoj redakti

La administracianoj de la Hordo regule kolektis tributojn disde la subigitaj popoloj – rusoj, armenoj, kartveloj, alanoj kaj aliaj. La teritorioj, kie regis kristanismo (unuavice la rusaj teritorioj) estis rigardataj kiel periferiaj, tial ofte la rusaj princoj mem respondecis pri la imposto-kolektado. Por certigi sian regadon super la rusaj teritorioj (kaj ankaŭ rabocele) la Hordaj taĉmentoj regule militiris al Rusujo (la plej danĝeraj militiroj okazis i.a., en 1252, 1293 kaj 1382).

Ekzistas tamen la vidpunkto (ĉefe subtenata de Lev Gumilev kaj ankoraŭ ne agnoskita de la oficiala rusa historio), ke la Hordo kaj la rusaj princoj interkonsentis pri iu defenda alianco kontraŭ la Teŭtonaj kavaliroj kaj paganoj-litovoj. Tiun vidpunkton subtenas la fakto, ke la rusaj princoj ofte vizitis la mongolan kortumon (precipe Fedor Jaroslavla la Nigra kaj Aleksandro Nevskij el Novgorodo, kiu – laŭ la opinio de apartaj historiistoj, i.a. Lev Gumilev, estis nomita frato de Sartak-Ĥano). Plie, malgraŭ la fakto, ke Novgorodo neniam agnoskis la regadon de la Hordo, la mongolaj milittrupoj helpis al la novgorodanoj en la Glacia batalo.

La Hordo subtenis komercajn rilatojn kun ĝenovanoj, kies krimeaj urboj (Soldaja, Kaffa) estis uzataj por vigla komerco. Ankaŭ la mezepoka Egiptio estis la komerca partnero kaj aliancano de la Hordo.

La evoluo de la ŝtato redakti

Post la morto de Batuo en 1255, la prospera periodo por la ŝtato daŭris ĉ. 100 jarojn. La Blanka kaj la Blua Hordoj estis definitive unuigitaj en unu ŝtaton fare de la Berke-Ĥano (frato de Batuo). En la jaroj 1280-aj la regato estis uzurpita de Nogajo-Ĥano, kiu ne subtenis la politikon havi kristanajn aliancanojn. La armeo de la Hordo atingis la plejan grandecon sub la regano de Uzbeko-Ĥano (dum la jaroj 1312–41), kies armeo havis ĉ. 300 mil soldatojn.

En la 14-a jarcento la plifortiĝo de Litovio endanĝerigis la Hordan regadon super la rusaj teritorioj. Ne sen la helpo de Uzbeko-Ĥano Moskvo iĝas la plej pinta inter la rusaj ŝtatetoj. Ivano la Unua (Kalita) ricevis la titolon "granda princo" kaj ricevis la rajton kolekti la tributon disde la aliaj rusaj ŝtatoj.

La Nigra morto (1340-aj jaroj) estas konsiderata kiel unu el la eblaj kialoj de la Horda malprogreso. Post la murdo de ĥano Ĝani Beg (1357) en la imperio komenciĝis longa interna milito. Inter la jaroj 1357 kaj 1380 sur la Horda trono ŝanĝiĝis 25 ĥanoj. Tamen la fakta reganto de la Hordo en tiu tempo estis la militestro Mamajo. Komence de la 1360-aj jaroj la Ora Hordo perdis la subŝtaton Ĥorezmo, kiu sendependiĝis. En la jaro 1362 Litovio okupis la terojn apud Dnepro. Mamajo penis organizi novan grandan militiron kontraŭ Rusujo, sed en la jaro 1380 lia armeo estis venkita fare de la moskva princo Dmitrij Donskoj, dum la t.n. Kulikova Batalo.

Post la malvenko de Mamajo la centran potencon en la Hordo ekkontrolis la ĥano Toĥtamiŝo. Li sukcesis ĉesigi la malordojn kaj plifortigi la regandon super la Hordo. En la jaro 1382 li sieĝis Moskvon kaj per trompo (liaj aliancanoj – la filoj de la princo Dmitrij el Suzdalo persvadis la moskvanojn malfermi la pordegon, promesinte, ke per tio la mongolaj militfortoj ne damaĝos la urbon) okupis ĝin. Rezulte Moskvo estis forbruligita.

La disfalo de la Hordo kaj ĝiaj restaĵoj redakti

La fatala bato sur la Oran Hordon estis farita de Tamerlano, kiu neniigis la armeon de Toĥtamiŝo, okupis kaj detruis la ĉevolgajn urbojn, prirabis la krimeajn urbojn kaj forprenis la plej bonajn Hordajn armilistojn en sian ĉefurbon, Samarkando.

Komence de la 15-a jarcento la ĉefa reganto de la Hordo iĝis la veziro Edigu (aŭ Edigej), kiu venkis la litovajn milittrupojn kaj fondis sian propran "Nogajan Hordon".

Proksimume en 1440-aj jaroj en la Ora Hordo komenciĝis nova interna milito. Samtempe ĝi disfalis je kelkaj apartaj ĥanlandoj: Siberia, Kazana, Krimea, Kazaĥa, Uzbeka, Astraĥana. Ĉiuj ili formale estis regataj de la t.n. Granda Hordo (la lasta restaĵo de la Ora Hordo).

Neniu el la novaj ĥanlandoj estis pli forta, ol la Moskva ŝtato. La penoj de Aĥmat-Ĥano rekonkeri Rusujon estis malsukcesaj – en la jaro 1480 Rusujo definitive liberiĝis de la Horda regado. Iom post iom ĉiu el la posteulaj ĥanlandoj de la Ora Hordo estis konkerita de Rusujo. Fine de la 15-a jarcento nur la Krimea Ĥanlando ankoraŭ posedis la relativan aŭtonomecon. Ekde 1475 ĝi iĝis vasalo de la Otomana Imperio. Dum kelkaj jarcentoj la militaj taĉmentoj de la Krimea Ĥanlando regule militiris kontraŭ la sudaj partoj de Rusio kaj Ukrainio. La Krimea Ĥanlando ĉesis ekzisti la 8-an de aprilo 1783, kiam Krimeo estis aneksita al Rusio.