Tengrismo

tjurka ĉielreligio

La tengrismo estas tradicia religio de popoloj, tjurk-mongolaj de antaŭ ili konverti sin al la religioj de la malnomadaj socioj kiujn ili invadis, al kiuj ili aliancis aŭ miksis (pro kio ĝi aligas elementojn de ŝamanismo, animismo kaj budhismo).[1] Ĝi estas konsiderata kiel religia kerno de la disvolvigo de la eŭrazia civilizacio en la pasinto.[2]

Tengri skribita de dekstro maldekstren en antikva tjurka kiel Тeŋiri

Tiu religio baziĝis esence sur la kredo en Dio Ĉielo (Tengri aŭ Tangri, Tanrı, Tangra). En tiu religio, de disa karaktero, estas nek pastroj nek klerikoj, kaj ankaŭ ne estas intenco etendi la kredon al aliaj personoj aŭ popoloj.[1]

En tiu religio ne ekzistas la koncepto de vakuo, de ne-esto aŭ ne-ekzistado kiel ontologia trajto de la mondo. En ĝi la mondo estis kreita de la Ĉielo sur la bazo de kvar elementoj senfinaj: nome la tero, la akvo, la fajro kaj la aero.[3] Ĝi centriĝas en la plutenado de la harmonio kun la ĉirkaŭ etoso, pro kio oni konsideris sakraj la rimedojn de la Tero, partikulare la akvo (eble ĉar ĝi estas malabunda en la stepoj de Centra Azio, kie oni koncentris grandparte tiun religion).[1]

La mondo en tengrismo estas malferma al Kosmo (la Granda Blua Ĉielo), konsiderata kiel fonto aŭ trascenda ekzistado, kiu estas rilata rekte kun la kreado de la mondo. La mondo estas konsiderata kiel senfina, pensata por tio kio estas kredata en ĉiu grava momento, kiel agoj de la unua kreado de la Universo, principo de unu jaro aŭ unu tago de la nasko de homa estaĵo.[3]

Kvankan oni kredas, ke ankoraŭ estas sekvantoj de tengrismo en kelkaj partoj de Azio, oni ne povis ĉirkaŭkalkuli ilian nombron precize.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 «CIVILOPEDIA Online: Tengrianismo». www.dndjunkie.com. Arkivita el la originalo la 22an de septembro 2017. Konsultita la 1a de junio 2017.
  2. Fedorova, L. V. Eurazianism: striving for the oldest or a new religiosity of universal ideas. Yakursk.
  3. 3,0 3,1 Anzhiganova, Larisa; Asochakova, Valentina; Topoeva, Marika (2017). «Ethno-confessional neotraditionalism in a globalized world: Search for basis or identification». Revista de Humanidades, n.30, p. 141-154. ISSN 1130-5029. Konsultita la 1a de junio 2017.

Bibliografio redakti

  • Brent, Peter. The Mongol Empire: Genghis Khan: His Triumph and his Legacy. Book Club Associates, London. 1976.
  • Bruno J. Richtsfeld: Rezente ostmongolische Schöpfungs-, Ursprungs- und Weltkatastrophenerzählungen und ihre innerasiatischen Motiv- und Sujetparallelen; in: Münchner Beiträge zur Völkerkunde. Jahrbuch des Staatlichen Museums für Völkerkunde München 9 (2004), S. 225–274.