Tengri
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Disambig-dark.svg/23px-Disambig-dark.svg.png)
Tengri (malnovtjurke 𐱅𐰭𐰼𐰃 (trad. ĉielo) aŭ plene 𐰚𐰇𐰚:𐱅𐰭𐰼𐰃, Gök/Kök Teŋri/Teŋiri (trad. blua ĉielo), praturke *teŋri / *taŋrɨ; mongola tradicia alfabeto ᠲᠩᠷᠢ, mongole moderne Тэнгэр, Tenger, malnov-ujgure tengri, ujgure moderne تەڭرى tengri, meztjurke تآنغرِ; turke moderne Tanrı, kirgize Теңир, kazaĥe Тәңір, azerbajĝane Tanrı, bulgare Тангра, ĉine 騰格里, T'ngri) estas la ĉio-ampleksa (panteisma) Dio de la Ĉielo en la tradiciaj turko-mongolaj religiaj kredoj.[1] Ĝi ankaŭ estas unu el la nomoj por la primara ĉefdiaĵo de la fruaj tjurkaj kaj mongolaj popoloj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Hulun_Buir.jpg/280px-Hulun_Buir.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/60/Khan_Tengri_Pyramid.jpg/250px-Khan_Tengri_Pyramid.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Orkhon.svg/210px-Orkhon.svg.png)
Kultadon de Tengri praktikas la tengrismo. La kernestaĵoj en tengrismo estas la "ĉiela patro" (Tengri/Tenger Etseg) kaj la "tera Patrino" (Eje/Gazar Eej). Ĝi implikas ŝamanismon, animismon, totemismon kaj kultadon al prauloj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Bukharaev, R. (Buĥarajev/Бухараев, 2014). Islam in Russia: The Four Seasons (angle: "Islamo en Rusio: La Kvar Sezonoj". Britio: eldonejo Taylor & Francis, paĝo 78