Latakio

(Alidirektita el Latakia)


Latakio (Lattakia, Ladiqiya, en la latina Laodicea ad MareLaodikeia (greke: Λαοδίκεια, france: Lattaquié turke: Lazkiye, arabe: اللاذقية, DMG al-Lāḏiqiyya), estas la sola granda siria havenurbo (arabe: ميناء اللاذقية) je la mediteraneo.

Latakio
Fotomontaĵo
urbo • urbego • populated place in Syria

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 700 000  (2009) [+]
Loĝdenso 12 069 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 31′ N, 35° 48′ O (mapo)35.52361111111135.791666666667Koordinatoj: 35° 31′ N, 35° 48′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Latakio (Sirio)
Latakio (Sirio)
DEC
Latakio
Latakio
Situo de Latakio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Latakia [+]
vdr

Seleŭko la 1-a fondis Latakian (greke Λαοδίκεια Laodikea) antaŭ du jarcentoj antaŭ K.E. Malmulto da antikvaj konstruaĵoj travivis, sed hodiaŭ oni povas trovi konstruaĵon nomitan Khan Al-Dukhan, kia funkcias kiel muzeo.

Oni diras, ke Latakia estas pordego al Sirio. En Latakia situas du grekaj ortodoksaj preĝejoj: eklezio de Virgo kaj eklezio de Sankta Nikolao. En Latakia estas ankaŭ kelkaj moskeoj: Masĝid Al-Kabir, Masĝid Al-Ĝadid, kiuj estas konstruitaj je la 16-a jarcento.

La urbo estas la administra centro de samnoma siria gubernio. Universitato Tishreen (arabe: جامعة تشرين‎, lit. 'Oktobro- Universitato') estas la tria plej granda de Sirio.

La 17-an de aŭgusto 2011, centoj da loĝantoj de la urbo estis arestitaj de siriaj soldatoj kaj enfermitaj en stadiono[1].

Ene de la urbaj limoj estas "neoficiala" rifuĝinata tendaro, establita en 1956, kie vivas ĉ. 6 354 palestinaj rifuĝintoj, plejparte de Jafo kaj Galileo[2].

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo situas 16km norde de Latakio, la iama reĝlando Ugurito. Alia vidindaĵo en la regiono estas Ras Ibn Hani, elfosoj de iama fortikaĵa urbo.

Konataj civitanoj redakti

Referencoj redakti

  1. (nl) Syrië houdt inwoners Latakia vast in stadion, NU.nl, la 18-an de aŭgusto 2011 (ANP)
  2. (en) Latakia:Unofficial Refugee Camp, UNRWA, la 30-an de junio 2002,

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti