Marbordaj gvatoturoj

La marbordaj gvatoturoj estas serio de militkonstruaĵoj konstruitaj en la 16a jarcento, en la mediteraneaj marbordoj de Hispanio, ĉefe en la Regiono Murcio, kaj la provincoj Alikanto, Malago kaj Almerio por la defendo de la teritorio kontraŭ la atakoj de la berbereskaj piratoj.

Turo de Entrerríos en Los Barrios.
Turo de la Peña en Tarifa.

Ekde la turka setlado en Alĝerio en 1516, la tuta marbordo de la hispana Mediteraneo troviĝis minacata de la atakoj de la berbereskaj piratoj kiuj foje elŝipiĝis sur la marbordo kaj detrurabadis kaj urbojn kaj rurajn setlejojn. La reĝo Karlo la 1-a de Hispanio planis sistemon por defendo bazita sur la konstruo de gvatoturoj laŭ la tuta mediteranea marbordo. Tiele en 1526, la Municipa Konsilantaro de Murcio starigis turon nomita La Encañizada en la norda zono de La Manga del Mar Menor; en 1539 la Municipa Konsilantaro de Lorca starigis turon Kope kaj en 1554 la Municipa Konsilantaro de Kartaĥeno nome tiu de Kabo Palos. Tamen la kerno de la marbordaj gvatoturoj konstruiĝis dum la regado de lia filo Filipo la 2-a.

Eksteraj ligiloj redakti