Pembo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pemba |
Pembo (arabe al-ĝazirat al-ĥadra signifante la verda insulo) estas insulo en la Hinda Oceano. Ĝi nun apartenas al Tanzanio kaj konsistigas du el ties regionoj, Norda Pembo kaj Suda Pembo.
Pembo | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Koordinatoj | 5° 13′ S, 39° 44′ O (mapo)-5.216666666666739.733333333333Koordinatoj: 5° 13′ S, 39° 44′ O (mapo) | |
Ĉefa loko | Chake-Chake | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 50 m | |
Longo | 67 km (42 mi) | |
Larĝo | 22 km (14 mi) | |
Akvokolektejo | 890 km² (89 000 ha) [+] | |
Areo | 890 km² (89 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 406 808 [+] | |
Horzono | UTC+03:00 [+] | |
Pembo | ||
Vikimedia Komunejo: Pemba Island [+] | ||
Pembo havas areon de 984 km², longon de 67 km, mezan larĝon de 22 km kaj loĝantaron de 300.000 (2002). Ĝi situas antaŭ la bordo de regiono Tanga, disigite de ĝi de la Pemba Markolo, ĉirkaŭ 50 km larĝa. Gravaj urboj estas la du regionaj ĉefurboj Wete kaj Mkoani kaj la havena urbo Ĉakeĉako, kiu situas ĉe profunda golfo de la okcidenta bordo.
Ĝis la kreo de Tanzanio en 1964 Pembo estis parto de la kolonio, reĝlando kaj respubliko Zanzibaro, kiu konsistis el Pembo kaj insulo Unguĵo. Tiu du insuloj kaj insulo Mafia estas konataj kiel "spicaj insuloj". Efektive la kultivado de spicaj plantoj, ekzemple muskato kaj kariofilo, estas grava en Pembo; krome oni kultivas bananojn kaj sukerkanon.