Imperio Kanem-Bornu

La Imperio Kanem-Bornu estis imperio kiu ekzistis en la areoj de la nuntempaj ŝtatoj Ĉado kaj Niĝerio. Ĝi estis konata de la arabaj geografoj kiel la Kanema Imperio el la 9a jarcento antaŭen kaj daŭris kiel sendependa regno Bornu ĝis 1900. Je sia pinto ĝi enhavis areon kovrantan ne nur multon de nuna Ĉado, sed ankaŭ partojn de moderna suda Libio, orienta Niĝero, nordorienta Niĝerio kaj norda Kameruno. La historio de la Imperio en longa daŭro estas ĉefe konata el la Reĝa Kroniko aŭ Girgam malkovrita en 1851 de la germana veturisto Heinrich Barth.[1]

Imperio Kanem-Bornu
11-a jarcento – 22-a de aprilo 1900

historia lando
Geografio
Influejo de la imperio ĉ. 1200
Influejo de la imperio ĉ. 1200
Ĉefurbo:
Njimi
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Referencoj redakti

  1. Barth, Travels, II, 16–17.

Bibliografio redakti

  • Barth, Heinrich: Reisen und Entdeckungen in Nord- und Centralafrika, Bd. 2: ISBN 3-927688-26-6

Eksteraj ligiloj redakti