Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

UNU MONDO estis tutmonda esperantista partio, kiu fondiĝis la 1-an de novembro 2009 en Wiesbaden (Germanio). Ĝi aktivis pere de Esperanto por justa tutmondiĝo. Dum la internacia, tegmenta asocio iom post iom endormiĝis en la jaroj post ĝia fondo, ĝia germana sekcio Eine-Welt-Partei (EINE WELT) abunde aktivis de 2010 ĝis 2018.

Tri (el ses) estraranoj de UNU MONDO dum la fondo (N. Matthias-Wang, M. Ngangu kaj U. Matthias)

Bazaj principoj kaj celoj redakti

UNU MONDO komprenis sin kiel politikan branĉon de la movadoj por monda etiko kaj interkultura humanismo – t.e. de strebadoj akiri el la diversaj kulturoj minimuman konsenton pri bazaj principoj, kiuj ebligas harmonian kunvivadon de la homaro. Al la bazaj principoj kaj celoj de UNU MONDO apartenis la respekto pri ĉia vivo, mediprotektado kaj daŭripova evoluo, homaj rajtoj, paca kunlaboro, tutmonda demokratio (i.a. per starigo de UN-Parlamento) kaj dialogo inter la religioj kaj kulturoj.

La lingvo Esperanto helpu pli­bonigi kompreniĝon kaj kunlaboron; ĝi servu al lingva egalrajteco kaj faciligu al homoj senti sin mondcivitanoj. UNU MONDO atentigis ankaŭ pri la interna ideo de Esperanto, laŭ kiu ĉiu "vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton".

UNU MONDO rigardis la tutmondiĝon kiel ŝancon por realigi homajn rajtojn kaj forigi malriĉecon ĉie en la mondo. Por eluzi tiun ĉi ŝancon, ĝi engaĝiĝis por tutmonda pensado kaj deziris realigi ideojn el la konceptoj de solidara ekonomio kaj ekologi-sociala merkata ekonomio.

Historio redakti

 
Estraranoj de "Eine-Welt-Partei" dum la fondo (A. Schubert, U. Matthias, F. Elleder, N. Matthias-Wang kaj A. Eder)

UNU MONDO disbranĉiĝis de la politika asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) post la eŭropaj balotoj 2009. La 16-an de aŭgusto 2009 Ulrich Matthias publikigis sur retpaĝo kaj en retaj forumoj la ideon, ke EDE pluevoluu al tutmonda partio. Tiu ĉi ideo rapide trovis subtenon ne nur de 4 el la 10 EDE-kandidatoj de la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio, sed ankaŭ de esperantistoj el aliaj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, precipe el Afriko kaj Brazilo. Ĉar almenaŭ en Francio plimulto de la EDE-anoj rifuzis la ideon, estis decidite fondi apartan partion. Ĝia nomo estis prenita de la esprimo "unu mondo".

La 1-an de novembro 2009 UNU MONDO fondiĝis en Wiesbaden kiel politika asocio sen jura personeco. Kiel estraranoj elektiĝis Molière Ngangu (prezidanto), Hokan Lundberg kaj Emile Malanda (vicprezidantoj), Ulrich Matthias (sekretario), Jean-Bosco Malanda (estrarano pri Afriko) kaj Nan Matthias-Wang (estraranino pri Azio). En marto 2010, la partio jam havis landajn reprezentantojn en 15 landoj.

La germana sekcio de UNU MONDO fondiĝis sub la nomo "Eine-Welt-Partei" la 5-an de septembro 2010 en Wiesbaden, kaj registriĝis tie mallonge poste ĉe la loka tribunalo. Estraranoj fariĝis Nan Matthias-Wang (prezidantino), Fabian Elleder, Alois Eder, Alfred Schubert kaj Ulrich Matthias. En majo 2011, Eine-Welt-Partei registriĝis kiel unu el ĉ. 110 germanaj partioj ĉe la germana balotestro (Bundeswahlleiter).

En oktobro 2012, Eine-Welt-Partei reelektis sian estraron, akceptis provizoran programon por la eŭropaj balotoj 2014 kaj - kiel unua germana partio - subtenis Simpol, la iniciativon por simultana politiko.

La partopreno de Eine-Welt-Partei en la eŭropaj balotoj 2014 ne sukcesis, ĉar ĝi sukcesis kolekti nur ĉ. 500 el la bezonataj 4000 subskriboj. Tamen la partio sukcesis partopreni en la disktriktaj balotoj la 11-an de septembro 2016 en la nordgermana urbo Lüneburg. Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute 1,32% de la voĉoj. Ĉar mankis kandidatoj en tri el la sep balotregionoj, la rezulto por la tuta distrikto (kun 181.000 loĝantoj) malaltiĝis al 0,72%. Sekve nur per malmultaj mankantaj voĉoj UNU MONDO maltrafis seĝon en la distrikta parlamento (Kreistag).[1]

En la jaro 2019, la membroj de Eine-Welt-Partei konstatis, ke pro manko de entuziasmaj aktivuloj kaj financaj rimedoj ĝi antaŭvideble ne plu sukcesos plenumi sian celon partopreni en balotoj. La 7-an de junio 2020 la partio informis la lokan tribunalon de Wiesbaden pri sia estingiĝo. La tribunalo registris la estingiĝon la 29-an de januaro 2021.

UNU MONDO kaj EDE redakti

UNU MONDO kaj EDE havis kelkajn komunajn trajtojn kaj celojn, tamen ekzistis kelkaj gravaj diferencoj.

  • Dum EDE direktis sian agadon ĉefe al Eŭropo, UNU MONDO emfazis, ke ĉefe sur monda nivelo gravas agadi por homaj rajtoj, demokratio, daŭripova evoluo, egalrajta kunlaboro, paco ktp.
  • Dum EDE aktivis ĉefe por demokratio, UNU MONDO emfazis (laŭ la opinio de Hans Küng, ke demokratio sen etiko ne tre valoras), ke etiko ne malpli gravas. Ekzemple lige al la financa krizo de 2008, EDE substrekis ĉefe la gravecon de demokratia kontrolo de la financaj merkatoj, dum UNU MONDO rekomendis moninvestadon laŭ etikaj principoj. Se UNU MONDO elektus nomon el tri vortoj laŭ la modelo de "Eŭropo - Demokratio - Esperanto", tiuj tri vortoj verŝajne estus "Mondo - Etiko - Esperanto".
  • Dum EDE hezitis paroli pri ekonomia politiko (escepte de ĝia germana sekcio, kiu proponis "solidaran merkatan ekonomion" en sia programo por la eŭropaj balotoj 2009), UNU MONDO konsideris tiun ĉi temon aparte grava.
  • Dum EDE deziris partopreni nur en eŭropaj balotoj, UNU MONDO intencis partopreni en ĉiuspecaj balotoj, laŭokaze ankaŭ en regionaj aŭ lokaj balotoj (surbaze de la devizo "pensu tutmonde - agu loke" de la Agendo 21).

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti