Émile MALANDA NIANGA naskiĝis la 20an de decembro 1967 en Kwilu-Ngongo, Demokrata Respubliko Kongo. Li estas kongolanda esperantisto. De 2009 ĝis loĝis en Sud-Afriko.

Émile Malanda Nianga
Fotis Mireille Grosjean en 2013 dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Fotis Mireille Grosjean en 2013 dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1967
en Kwilu-Ngongo,  Demokratia Respubliko Kongo
Lingvoj Esperanto
Nacieco kongolanda
Ŝtataneco Demokratia Respubliko KongoSud-Afriko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li instruis Esperanton ekde la jaro 1993 en la universitato de Kinŝaso kaj kreis E-klubon "Esperanta Kultura Movado" (EKM). Li verkis la lernolibron pri Esperanto en lingvo lingala (aperonta). En 1995 li fariĝis membro de la junulara sekcio de DR Kongo. Li prezidis la landan asocion de DR Kongo inter 2003 kaj 2006.

Li estas individua membro de UEA ekde 1997. Li fariĝis membro de IKEF en 2000. Ekde 2001 li estas membro de Afrika Komisiono de UEA. Li kunlaboris al starigo de ILEI-sekcio en Sud-Afriko, tiu sekcio estis oficiale registrita dum la 46a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio en la jaro 2013.

La 31an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo.

En julio 2015 en Oostende, Belgio, li estis elektita kiel estrarano de ILEI.

En 2019 li revenis al sia hejmlando DR Kongo kaj ekloĝis en Kinshasa.