Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1914 — mortis la 18-an de aprilo 2002) estis norvega antropologo.

Thor Heyerdahl
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1914 (1914-10-06)
en Larvik, Norvegio
Morto 18-an de aprilo 2002 (2002-04-18) (87-jaraĝa)
en Colla Micheri, Andora
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj norvegaanglaitala
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Universitato de Oslo
Familio
Patro Thor Heyerdahl
Patrino Alison Martine Lyng
Edz(in)o Liv Rockefeller • Jacqueline Beer • Yvonne Dedekam-Simonsen
Infanoj Thor Heyerdahl • Bjorn Heyerdahl
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • arkeologohistoriistoscenaristo • marbiologo • aventuristo • filmreĝisoromaristoetnografo • mondovojaĝisto • verkisto
vdr
Thor Heyerdahl

Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la loĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per sia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el surloke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 70 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:

Ekspedicio Kon-Tiki / Traduko de Carsten Brynildsen - Stokholmo, 1951.

Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbado. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto. En la filmo "Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj" li ludis piraton.

Pri Esperanto redakti

Pri Esperanto, la antropologo esprimis sin favore plurfoje, interalie en la revuo "La Ponto" (1951):

 
 Ĉiuj klopodoj por akiri kompreniĝon inter la popoloj devas sin bazi sur la eblecoj de komuna lingvo. Tial la ideo de Esperanto estas io, kiun ĉiuj pacamaj nacioj de la mondo devas estimi kaj respekti.[1] 

En alia cirkonstanco, Thor Heyerdahl diris:

 
 Multaj aferoj estus pli facilaj se oni povus superi la barieron de la lingvoj. Tion mi spertis en la tradukado de miaj libroj. Tie oni foje diras tion kion mi, eĉ en sonĝo, ne estus dirinta. Tiel, ekzemple, mi ĉesigis la eldonon de mia lasta libro en la franca lingvo. El tio oni eltiru la konkludon de tio, kio okazas dum politikaj debatoj kun interpretistoj kaj instalaĵoj de samtempa tradukado !...[1] 

En 1959, li ankaŭ apartenis al la Internacia Patrona Komitato por la celebrado de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[1]

Verkoj redakti

 
 La trumpetoj de frua reklamo ne blufis! Jes, la verko, kiun insiste rekomendis anticipe la sveda eldonejo, jam aperis garnita per konkreta sintezo: loga eksteraĵo, streĉa intereso, bonega traduko! Libro posedanta tiajn kvalitojn disradias ondojn de magneta forto, kiu invitas aĉeti ĝin aŭ tentas ŝteli ĝin... por nepre posedi ĝin. Pro escepta privilegio, neniun el ambaŭ rimedoj mi bezonis apliki, por ĝui la plezuron travivi la emociojn de miaj knabecaj jaroj, kiam la

romanoj de Jules Verne transformis mian Ĉambron en varian scenejon de plej mirindaj aventuroj, kiuj en voro ne alio estis ol puraj fabeloj de riĉa imagkapablo. Sed la libro, kiun ĵus mi legis, estas io alia, io pli valora; ĉar kvankam la impeto de ĝia fantazio borderas la randojn de nekredebleco, la sinsekvo de la faktoj estas efektiva historio, okazinta dum precizaj datoj, regule signitaj en la kalendaro, ĝuste nun antaŭ kvar jaroj — nur kvar jaroj !— de 28. Aprilo ĝis 1. Aŭgusto 1947. Jes ja, EKSPEDICIO KON-TIKI estas viva rakonto pri ses viroj, herooj de nia epoko, kiuj per trunkfloso transpasis Pacifikon, por iri de Peruo al Polinezio, dum daŭro de pli ol cent tagoj. Thor Heyerdahl, gvidinto de la ekspedicio kaj aŭtoro de la libro, volis pruvi sciencan teorion: Kiam la unuaj eŭropanoj ekvojaĝis tra Pacifiko, ili konstatis, ke, meze de la oceano, en vico da izolaj insuloj, loĝadis homoj kun postsignoj de malnova kulturo. Logika demando estas: de kie ili venis? La aŭtoro kuraĝas aserti, ke la blanhaŭta gentestro Tiki, kiun la tieaj popoloj rekonas, kiel sian unuan estron, estas tiu Kon Tiki, kiu dum la 12-a jarcento, laŭ antikvaj legendoj, estis elpelita el Peruo. Tamen... sekvas plia demando: kiel Tiki kaj liaj viroj, ne havante ŝipojn, venis de Peruo al Polinezio? Heyerdahl senhezite respondas dirante, ke la viroj de Tiki havis flosojn; kaj, kiel moderna Kristoforo Kolom bo, kiam la sciencistoj esprimis dubojn pri la ebleco marveturi 8.000 kilometrojn per flosoj, li pretigis decideme novan floson kaj pruvis, per sukcesa ekspedicio, ke estas eble plenumi la longan vojaĝon tiamaniere. La libro priskribas, cetere, ne sen sprito kaj sana humoro, la manierojn per kiuj oni venkis ĉiujn malfacilaĵojn. Sed la atento iĝas streĉa de post la momento, kiam la ses bravuloj restas solaj, navigante sur la naŭ trunkegoj de la floso. Tiam la leganto estas tiel forto kaptita de emocio, ke li mem fariĝas kvazaŭ la sepa pasaĝero de la ekspedicio. Sekvas, unu post alia: jen amuzaj jen danĝeraj epizodoj, ĝis fine, post plej riskoplena albordiĝo, ili haltas en floranta paradizo de polinezia insulo, kie, kvankam regalataj de bonanimaj indiĝenoj, la ekspediciintoj sportas apartan malfacilaĵon: tiun de la lingvaj baroj! Kaj, jam ĉe la lasta paĝo, rigardante bildon de ĉarma bruneta knabino, oni legas la lastajn vortojn: «... Sur la laguno ĉe Tahiti kuŝas ses blankaj florkronoj solaj, moviĝante tien kaj reen, kun la ondetoj kontraŭ la bordon». Tiam oni fermas kviete la klarbluajn klapojn de la arta kovrilo, kaj dolĉa melankolio lulas la spiriton per delikataj sentoj, ĉar oni vekiĝis de agrabla sonĝo, en kiu la realo enamiĝis je la fantazio. Pri la lingvo, kiel jam dirite, ĝi estas bonega; matura frukto, kompreneble, de la rekonata kompetenteco, tiel de la tradukinto, kiel de la reviziinto. Abundas trafaj esprimoj kaj kunmetaĵoj, lerte aranĝitaj, precipe por specialaj terminoj. Sed —ho... jen la tikla vorteto!— sincere mi volas ne silenti pri la troa uzado de la konjunkcio KAJ en korelativa senco; ek. "Ili tuj ŝanĝis kaj koloron kaj formon!". Tiu stilo, diskrete uzata, estas eleganta, sekve, akceptinda; sed sisteme aplikata, kvazaŭ kutime kaj nature, ĝi aspektas kiel ero de intelektula dialekto; tial ke, ĉar kabineta provo, ĝi estas fremda por la ĝenerala gusto de nia internacia popolo kaj en parolo kaj en skribo. Ankaŭ pri alia flanko, malpli grava, mi deziras grumbli: temas pri la ĵaluza ŝparemo de komoj, kiu efikas ŝoke tra la tuta libro. Jen du tipaj specimenoj, interaliaj: «Je la sepa malforta odoro tiklis...» «ĉirkaŭ ni ni perdis neniun...» Ĉu la klareco, por facila legado, ne petas urĝe ŝovi komon en la spacon inter sepa kaj malforta, kaj inter la duobla ni de la lasta ekzemplo?

Sajne, mia admiro por la prilaborintoj de ĉi tiu juvelo iomete tro plivigligis lasthore la dancon de la kritikoj, sed mi apartenas ni la skolo de tiuj enamiĝantoj, kiuj, ju pli bela estas ilia amatino, des pli bela ŝin deziras vidi. Apartan gratulon, do, por la kuraĝa eldonejo; kaj, utile gratulante, mi diras: Kara leganto, ŝparu monon, aĉetu ĉi tiun valoran libron kaj montru ĝin al tiuj, kiuj ankoraŭ dubas pri la vastaj perspektivoj de Esperanto. Kaj, certe, vi kaj nia movado avangardon pli sekure kaj firme, sur la bazo de tiaspeca literaturo pri aliaj aktualaj problemoj. 
— LUIS HERNANDES. Boletín n029 (maj 1951)

Notoj redakti