Kon-Tiki estis la nomo donita al la floso de la norvega esploristo kaj verkisto Thor Heyerdahl dum lia ekspedicio en 1947. La nomo devenas de la sundio de la Inkaoj, Viracocha, pri kiu oni diras ke "Kon-Tiki" estis lia malnova nomo. Kon-Tiki estas ankaŭ la nomo de populara libro kiun Heyerdahl verkis pri sia aventuro.

Floso Kon-Tiki en muzeo

Heyerdahl kredis ke popolo el Sud-Ameriko povus esti setlita en Polinezio en la suda Pacifiko en antaŭkolumba epoko. Celo de la Kon-Tiki ekspedicio estis montri, per la uzado nur de la materialoj kaj teknologio disponeblaj al ili en tiu epoko, ke ne estis teknikaj obstakloj fari tion.

Heyerdahl kaj malgranda teamo iris al Peruo, kie ili uzis arbojn kaj aliajn enlandajn materialojn por konstrui balzan floson laŭ indiĝena stilo (kiel raportita en ilustraĵoj de la hispanaj konkerintoj). Akompanite de kvin kunuloj, Heyerdahl velvetruris dum 101 tagoj kaj 3 770 mejloj (6 982 km) trans la Pacifiko. La sola moderna aparato kiun ili havis estis radioricevilo.

Kon-Tiki foriris el Callao, Peruo, en la posttagmezo de la 28-a de aprilo 1947.

La flosanaro por la unua foje revidis teron je la 30-a de julio, tio estis la atolo Puka-Puka.

Je la 4-a de aŭgusto, la 97-a tago ekde la foriro el Peruo, la floso atingis la atolon Fangatau. La flosanaro mallongdaŭre kontaktis kun la loĝantoj sed ne eblis sekure albordiĝi.

La floso finfine ĵetiĝis sur rifo en Raroia sur la Tuamotua Insularo je la 7-a de aŭgusto, 1947.

La libro Kon-Tiki estis furorlibro, kaj la dokumenta filmo de la ekspedicio gajnis la Oskar-premion (Academy Award for Documentary Feature) en 1951.

La originala Kon-Tiki nuntempe estas ekspoziciita en la Kon-Tiki Muzeo en Oslo.

Flosanaro redakti

La flosanaro de la Kon-Tiki konsistis el ses viroj, ĉiuj el Norvegio escepte de Bengt Danielsson, kiu estis svedo.

  • Erik Hesselberg estis la navigisto kaj artisto. Li pentris la grandan Kon-Tiki figuron sur la velo de la floso.
  • Bengt Danielsson prenis la rolon de stevardo, okupante sin pri la provizoj kaj tagaj porcioj. Danielsson kiel sociologo ankaŭ interesiĝis pri la teorio de homa migrado. Li ankaŭ funkciis kiel tradukisto, ĉar li estis la nura flosano kiu parolis hispane.
  • Knut Haugland estis radio fakulo, ordenita de la britoj dum la Dua mondmilito por agoj kiuj prokrastis la planojn de Germanio por disvolvi la nuklean bombon.
  • Torstein Raaby ankaŭ sin okupis pri radio elsendoj. Li akiris la scion pri la radio kiam li kaŝante sin malantaŭ germanaj pozicioj dum la Dua Mondmilito spionis sur la germana batalŝipo Tirpitz. Liaj sekretaj radioelsendoj eventuale helpis la britajn bombaviadilojn sinkigi la ŝipon.
  • Herman Watzinger estis teknikisto kies fakula tereno estis la teknika mezurado. Li registris meteorologiajn kaj hidrografiajn datenojn survoje.

Antropologio redakti

Kvankam ĉi tio estis interesa eksperimento kiu pruvis la martaŭgecon de la floso de Heyerdahl, lia teorio pri la origino de la polinezianoj nuntempe estas vaste ignorita de antropologoj. Fizikaj kaj kulturaj pruvoj jam longe sugestis ke Polinezio estis setlita de okcidento al oriento, ke migrado komenciĝis de la azia kontinento, kaj ne de Sud-Ameriko. En la malfruaj 1990-aj jaroj, genetika testado pruvis ke la mitokondria DNA de la polinezianoj estas pli simila al la popolo el sudorienta Azio ol la popolo el Sud-Ameriko, montrante ke iliaj antaŭuloj plej verŝajne venis el Azio. La Kon-Tiki aventuro ofte estas citita kiel klasikaĵo de pseŭdoarkeologio, kvankam ĝia kuraĝa kaj eltrovema karaktero ankoraŭ vaste estas aklamata.

Tamen, estas notende ke Thor Heyerdahl neniam intencis pruvi ke la nunaj polinezianoj venis el Sud-Ameriko. Laŭ kelkaj polineziaj legendoj, Polinezio origine estis loĝata de du popoloj, la tiel nomataj long-oreluloj kaj la kurt-oreluloj. Dum sanga milito, ĉiuj long-oreluloj estis eliminitaj kaj oni supozas ke la kurt-oreluloj de tiam sole regis super Polinezio. Heyerdahl asertis ke ĉi tiu ekstermita popolo estis tiuj kiuj setlis en Polinezio el Sud-Ameriko kaj ne la nunaj, kurt-orelaj loĝantoj.

Eksteraj ligiloj redakti