Germana batalŝipo Tirpitz

La Tirpitz estis germana batalŝipo kiu ekzistis de 1941 ĝis 1944.

Wilhelmshaven
Data

La ŝipo estis nomita laŭ admiralo Alfred von Tirpitz kaj estis la ĝemelŝipo de la du jarojn pli aĝa Bismarck. Ĝi estis dum la Dua Mondmilito la plej granda batalŝipo kiun la germanoj posedis. Ĝi estis enakvigita je la 25-a de februaro 1941 en Wilhelmshaven.

La Tirpitz trapasis la militan periodon preskaŭ senescepte en la fjordoj de Norvegio. Entute nur estis tri misioj por la ŝipo. Du misioj (operaco Sportpalast kaj Rösselsprung) estis atakoj sur konvojoj, kaj misio (operaco Sizilien) estis komuna atako kun la Scharnhorst sur Spicbergo. La Tirpitz estis post antaŭaj damaĝoj je la 12-a de novembro 1944 de britaj Lancaster-bombaviadiloj per pezaj bomboj (Tallboy bomboj, 12.000 funtaj) sinkigita en la Tromsøfjordo, ĉe Tromsø en Norvegio. Inter 1949 kaj 1957 oni faris ferrubon el la Tirpitz.