Fangatau, aŭ Nakai-erua,[1] estas eta atolo en la Tuamotuoj en Franca Polinezio. La plej proksima insulo estas Fakahina kiu situas 72 km al la oriento-sud-oriento. La atoleto estas longforma. Ĝi longas 8 km kaj maksime larĝas 3,5 km. Ĝi havas totalan areon de 22,2 km2.[2] (super marnivelo 6 km2). Ĝia rifo tute enfermas la la lagunon. Ankri estas malfacile. Fangatau havis 145 loĝantojn en 2012. Teana (La groto) estas la ĉefvilaĝo.

Fangatau
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 49′ S, 140° 53′ U (mapo)-15.82-140.88722222222Koordinatoj: 15° 49′ S, 140° 53′ U (mapo) f1
Situo de Fangatau
Situo de Fangatau

Map

Longo 8 kmf2
Larĝo 3,5dep1f3
Areo 22,2 (6 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro 145 (2012)
Ĉefa loko Teana
bildo de insulo
vdr

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu venis al Fangatau estis la rusa ocean-esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen je la 10-a de julio 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Arakcheev".

Fangatau estis la hejmo de Kamake kaj Iturangi, vidata de antropologo Kenneth Emory kiel "la plej grava sagao de la Tuamotuoj" li iam renkontis.[3]

Je la 4-a de aŭgusto 1947, la 97-a tago ekde la foriro el Peruo, la floso Kon-Tiki atingis la atolon Fangatau. La flosanaro mallongdaŭre kontaktis kun la loĝantoj sed ne eblis sekure albordiĝi.

Estas regiona flughaveno en Fangatau inaŭgurita en 1978.

Administracio redakti

La komunumo Fangatau konsistas el Fangatau kaj Fakahina.

Atolo Ĉef
vilaĝo
Populacio
2012
Super
marnivelo
(km²)
Laguno
(km²)
Koordinatoj
Fangatau Teana 145 6 11 15° 49′ S 140° 52′ U / 15.817 °S, 140.867 °U / -15.817; -140.867 (mapo)
Fakahina Tarione 155 8 20 15° 59′ S 140° 08′ U / 15.983 °S, 140.133 °U / -15.983; -140.133 (mapo)
Komunumo Fangatau Teana 300 14.25 31
Atolo Ĉef
vilaĝo
Populacio
2007
Populacio
2012
Fangatau Teana 121 145
Fakahina Tarione 131 155
Komunumo Fangatau Teana 252 300

Referencoj redakti

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. ICES Journal of Marine Science
  3. Emory, Kenneth P. (1940). “Tuamotuan concepts of creation”, Journal of the Polynesian Society 49 (193), p. 117. Alirita 8-a de majo 2015.. 

Eksteraj ligiloj redakti