Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, nomata mallonge ankaŭ UN-Parlamento (arabe الجمعية البرلمانية للأمم المتحدة, Al-Ǧamʿīyah al-Barlamānīyah lil-ʾUmam al-Muttaḥidah, ĉine 联合国议会大会, Liánhéguó Yìhuì Dàhuì, france Assemblée parlamentaire des Nations Unies, hispane Asamblea Parlamentaria de las Naciones Unidas, angle United Nations Parliamentary Assembly kaj ruse Парламентская Ассамблея Организации Объединенных Наций, Parlamentskaja Assambleja Organizacii Ob'edinennij Nacij) estas proponita institucio por la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu permesos la partoprenon de parlamentanoj de ĝiaj ŝtatoj membroj, kaj laste, la rektan elektadon de Parlamento de la UN.

Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
emblemo
organizaĵo
vdr

En aprilo 2007 formiĝis la Kampanjo por la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kiel internacia reto de neregistaraj organizaĵoj kaj parlamentanoj. Ĝia sola celo estas realigi tian asembleon. La koncernan alvokon subskribis ankaŭ la esperantaj organizaĵoj UNU MONDO kaj Esperanta Civito.

La ideo de Parlamenta Asebleo ĉe UN tamen estas jam simile aĝa kiel la UN mem. Jam en 1958 en sia libro Federala Sperto, Edmond Privat pledis por "dua kunveno" (= dua ĉambro) de UN, kiu estu elektata de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. Tiu ĉi dua ĉambro reprezentu ne la interesojn de la ŝtatoj, sed tiujn de la homaro, kaj tiamaniere helpu certigi la pacon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti