Hercule Poirot
Hercule POIROT [erkul pŭaro:] estas fikcia detektivo, protagonisto en la libroserio "Aventuroj de Hercule Poirot", verkita de Agatha Christie. Li estas belgo, sed loĝas en anglalingva medio, parolante la anglan kun franca akĉento, enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Li emas koleri, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia kunulo estas kapitano Hastings [hejstingz], kiu plenumas similan rolon kiel doktoro Vatsono ĉe Sherlock Holmes – li reprezentas naivan publikon (leganton aŭ filman spektanton), starigas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el Scotland Yard reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.
Hercule Poirot | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • fikciulo en televida serio • fikcia detektivo • krimfilma rolulo | |
Kreita de | Agatha Christie |
Verko | La Mistera Afero ĉe Styles Poirot Investigates Murder on the Links Taken at the Flood Malsaĝeco de la Mortinto Malĝoja Cipreso Hickory Dickory Dock La Murdo de Roger Ackroyd Hallowe'en Party Kvin Porketoj Muta Atestanto Black Coffee Kristnasko de Herkulo Poirot Morto sur la Nilo Post la Funebraĵoj Unu, Du, Mian Ŝuon Laĉu Morto en la Nuboj Elefantoj Povas Memori La Mistero de la Blua Trajno Murdo en Mezopotamio Third Girl Triakta Tragedio La Aboco-Murdoj Kurteno Kartoj sur la Tablo La Granda Kvaro Malbono sub la Suno Lordo Edgware Mortas Rendevuo kun la Morto La Horloĝoj The Hollow Mrs McGinty's Dead Murdo en la Orienta Ekspreso Cat Among the Pigeons Peril at End House Agatha Christie's Poirot Yellow Iris Murder in the Mews |
Rolita de | Albert Finney, Peter Ustinov, Austin Trevor, Tony Randall, John Malkovich, Kenneth Branagh, Konstantin Raikin, Anatoly Ravikovich, Alfred Molina, Ian Holm, Horst Bollmann, David Suchet |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Originala nomo | Hercule Poirot |
Sekso | vira |
Nacieco | Belgio |
Okupo | detektivo • privatdetektivo |
La noveloj pri Hercule Poirot estis multfoje filmigitaj. La detektivon ludis eminentaj aktoroj Albert Finney, Peter Ustinov kaj David Suchet.
Eksteraj ligiloj
redakti- Audiolibroj Arkivigite je 2005-12-14 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Informo pri televidaj serioj kun bildoj Arkivigite je 2006-02-05 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Murdo en la Orienta Ekspreso tradukita en Esperanton (PDF) esperante
- Stanislavo Belov (2018-04-12) Murdo en la Orienta Ekspreso — bela simplaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-04-13. Alirita 2018-04-12 . (recenzo pri la filmo de 2017)