Antal Neogrády (1944)

Antal Neogrády [neogrAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Neogrády Antal Sándor Tibor estas hungara pentristo, dekoraciisto, internofasonisto, altlerneja instruisto. Lia patrino estis Margit Beleznay, lia patro estis Miklós Neogrády, lia avo estis Antal Neogrády (1861), lia praavo estis Károly Telepy.

Antal Neogrády
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1944 (1944-02-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy (–1973) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Miklós Neogrády Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Margit Beleznay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
scenografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antal Neogrády [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Antal Neogrády frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1973. Post siaj studoj li eklaboris en produktejo pri filmoj, kie li kreis filmajn dekoraciojn. Inter 1977 kaj 1983 li laboris kiel sceneja dekoraciisto en Teatro Petőfi (Veszprém), sed li faris tiajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. Ekde 1995 li instruas en la Industriarta Altlernejo. Krom tiuj postenoj li konstante pentradis kaj kreis diversajn fasonojn en dominternoj.

Elektitaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj filmaj dekoracioj

redakti
  • Zöldköves gyűrű (1974)
  • Szépek és bolondok (1977)
  • Kentaurok (1980)

Elektitaj teatraj dekoracioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Emlékek
  • Terménypiac Mukheráni mellett
  • Steampunk 2222

Lia libro

redakti
  • Megfagyott macskavíz (2017)

Fontoj

redakti