Helga Kolti
Helga Kolti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolti Helga estis hungara aktoro, teatrestro, instruisto.
Helga Kolti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1965 (59-jaraĝa) en Baja |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla III High School (en) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1988) |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Kalocsay |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Helga Kolti[1][2] naskiĝis la 1-an de novembro 1965 en Baja.
Biografio
redaktiHelga Kolti maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Péter Huszti kaj Imre Kerényi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém), sed post jaro ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged), denove post jaro ŝi partoprenis en fondo de scenejo. Ŝi revenis al Teatro Petőfi (1993-1998), poste ŝi estis fondanta membro de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár). Ŝi estis ankaŭ teatrestro en Veszprém inter 2000-2005, poste ŝi estis privata aktoro. Ekde 2014 ŝi instruis en aktora mezlernejo, foje ankaŭ en universitato. Ŝi ricevis premiojn inter 2004-2012. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Cordelia
- La Dresado de la Megero - titolrolo (Katerina)
- La gajaj edzinoj de Windsor - S-ino Page
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Viola
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Molière:
- La mizantropo - Arsinoé
- Tartufo - Elmira
- Georgo Dandin - Angélique
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Maŝa; Natalja Ivanovna
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - ina ĉefrolo
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Mirigy; Nokto
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Fürkész történetei (1983)
- Ámbár tanár úr (1998)
- en eksterlanda filmo hungara voĉo de Rowena King[3]