Ferenc Borbiczki
Ferenc Borbiczki [borbicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borbiczki Ferenc estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Borbiczky.
Ferenc Borbiczki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1957 (67-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1977–1981) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ferenc Borbiczki[1][2] naskiĝis la 23-an de oktobro 1957 en Győr.
Biografio
redaktiFerenc Borbiczki akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1981. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Kállai kaj Tamás Szirtes. Li pasis jardekon en Teatro Petőfi (Veszprém) (1981-1991), poste li estas aktoro en Gaja Teatro. Li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1990-2010.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Romeo kaj Julieta - Samson
- Kiel Plaĉas al Vi - Orlando
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Böffen Tóbiás
- Makbeto - Macduff
- La ventego - Alonso
- Reĝo Lear - duko Cornwall
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Uhovjortov
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Spirito de Tero
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - titolrolo
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo
Liaj kinejaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Erózió (1992)
- Tabló – Minden, ami egy nyomozás mögött van! (2008)
- A Viszkis (2017) - dekano
- Pesti balhé (2020) - Bandibá
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de César Évora, Charles Bronson, Geoffrey Rush, William Conrad, Robin Williams, Howard Keel [3]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Szerelmem Elektra (1980)
- Frici, a vállalkozó szellem (1993) - Gergely István
- Lili (2003) - Besenyő
- Munkaügyek (2012) István Hevesi
- Keresztanyu (2021) - Anatolij Sukorov