Ferenc Kállai
Ferenc KÁLLAI, hungare Kállai Ferenc, Esperante Francisko Kállai estis elstara hungara aktoro.
Ferenc Kállai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1925 en Gyoma |
Morto | 11-an de julio 2010 (84-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | politikisto • teatra aktoro • filmaktoro |
Ferenc Kállai naskiĝis, kiel Krampner Ferenc la 4-an de oktobro 1925 en Gyoma (nuntempa Gyomaendrőd). Li mortis la 11-an de julio 2010 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ferenc Kállai frekventis lernejojn en Gyoma, fine en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li lernis en aktora ĉeflernejo. En 1945 li debutis en ĉefurba teatro. En 1948 li jam apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1951 li edziĝis. Inter 1977-1990 li instruis en aktora ĉeflernejo, poste jam en universitato. En 1982 li estis forigita el la Nacia Teatro. Inter 1985-1989 li estis parlamentano. Li ricevis premion Kossuth en 1973, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenis al Aktoro de la nacio.
Roloj (selekto)Redakti
- 96 filmoj inter 1943-2007, ekzemple Fantomo en Lubló (filmo), 1976
- 25 televiziaj filmoj inter 1965-2001 (ankaŭ serioj), ekzemple Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo
- diversaj teatraĵoj
- disko, CD
A tanuRedakti
Lia ĉefrolo estis la malpermesita filmo: A tanu (La atestanto) de 1969. Fine de la socialismo ĝi estis prezentita kaj ricevis pro la aktualaĵoj furorajn sukcesojn. Baldaŭe oni faris daŭrigon de la filmo.
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio