Zsolt Dánielfy
Zsolt Dánielfy [ĵolt dAnielfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dánielfy Zsolt István estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia filo estis Gergely Dánielfy.
Zsolt Dánielfy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1981) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmreĝisoro scenaristo ![]() |
Zsolt Dánielfy[1][2] naskiĝis la 6-an de majo 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsolt Dánielfy estis infana aktoro, iom poste amatora aktoro. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1981. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Kállai kaj Tamás Szirtes. Post la diplomo li estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li estis universala persono en ĉiuj branĉoj de la teatro. Kelkfoje li okupiĝis ankaŭ pri filmoj. Depost fino de la socialismo (1990) li politikas en la urbestraro de Debrecen. Li ricevis premiojn inter 1985-2020.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Friedrich Dürrenmatt: La fizikistoj - Mőbius
- Carlo Goldoni: Il servitore di due patroni - Pantalone
- Mátyás Várkonyi - Tibor Miklós: Sztárcsinálók - Seneca
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő - princo Dragomir Populescu Moritz
- Csárdáskirálynő – Leopold; Miska
- Mihály Csokonai Vitéz: Az özvegy Karnyóné s két szeleburdiak - Lázár
- Magda Szabó: Régimódi történet – Ferdinánd Dudek
- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (muzikala adapto) – Valkay (instruisto)
- Gábor Presser - Dusán Sztevanovity: A padlás – Témüller
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi - Döbrögi
Liaj televidaj scenaroj
redakti- Végítélet (2011); ankaŭ reĝisoro
- A rögöcsei csoda (2014); ankaŭ reĝisoro kaj rolanto
- Kossuth papja (2015); ankaŭ reĝisoro kaj rolanto
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Mint oldott kéve (serio, 1983) – Richárd
- Au nom de tous les miens (serio, 1985) - Zaremba
- Kisváros (serio, 1999) - medicina spertulo
- Kossuthkifli (serio, 2015) - kamparano
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Danny DeVito, Joe Flynn, Louis de Funès, Mickey Rooney[3]
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Liberté ’56 (2007) - onklo Pista
- Álom hava (2017) – Ferenc (pastro)