La Ventego

dramo de Vilhelmo Ŝekspiro (William Shakespeare)
(Alidirektita el La ventego)

La VentegoLa Tempesto (anglalingve The Tempest) estas komedia teatraĵo de William Shakespeare.

La Tempesto
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1970
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 119
vdr
The Tempest, bildo de George Romney.

En Esperanto aperis

redakti

Esperanta versio estis farita, tradukita de Achille Motteau. La unua akto aperis serie en gazeto The Esperantist ekde Novembro 1903. Libroforme eldoniĝis je 1904.

En 1970 eldoniĝis nova traduko de Kálmán Kalocsay, kun la titolo La Tempesto.

Recenzoj

redakti

Pri la traduko de Kalocsay

 
 Kiam en la jaro 1966a Kalocsay publikigis sian tradukon de Reĝo Lear, li

skribis en la Postparolo: Mi klopodis fari la tradukon laŭeble fidele kaj konservi ankaŭ stil-apartaĵojn, eĉ idiotism ojn, do ne la ŝ ekspiran lingvon laŭeble simpligi, sed la Esperantan tekston laŭeble ŝekspirigi. Siatempaj recenzoj tutmondaj unuanime rekonis la sukceson de Kalocsay en la artisma redono de la specialaj nuancoj de la angla klasikaĵo, kaj la saman reagon vekis lia posta traduko el Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo. La tempesto, ‘‘probablege mia lasta traduko el Shakespeare, kiel ajn malfacile, se ne diri dolore estas forŝiriĝi el la ŝekspira mondo" montras kiajn nesupereblajn pintojn de esprimivo povas atingi nia lingvo, kiam talentulo scias ĝisfunde ekspluati ĝiajn grandajn latentojn. Ĉiu teksto tradukata, eĉ la plej sim pla, prezentas amason da malfaciloj. Oni devas en senĉesa ekvilibro teni sin plej fidele al la spirito kaj al la formo de la verko, mezuri la signifon kaj la vaston de ĉiu vorto kaj ĉiu esprimo, kaj ilin transplanti sen perdo de freŝo kaj suko al nova grundo, ke ili tie vivoplene enradikiĝu. Sed, kiam oni tradukas el la ŝekspira lingvo — ĉar la ŝekspira formas specon de aparta m ondo en la sfero de la angla lingvo— la malfaciloj prezentas preskaŭ netransireblan obstaklon, ĉiu verso defendas sian belon, sian intim on, per ĉiuspecaj dornoj, kaj la tradukanto devas nudmane penetri ĝis la kerno spite al pikoj kaj ŝiroj. En La tempesto Kalocsay sukcesas eminente, same kiel antaŭe en Reĝo Lear kaj en Somermeznokta sonĝo. Tiel eminente, ke lia versio estos ne nur profunde plezuriga legaĵo por ĉiuj, kiuj amas Esperanton, sed mino, kie nepre devos fosi niaj gram atikistoj, vortaristoj, poetoj kaj esperantologoj, ĉar, krom tio, ke li donis al ni perfektan tradukon de la originalo, Kalocsay faris tion uzante lingvon fabele riĉan, ne tiom rilate la vort-provizon, kiom rilate la sintakson, la frazeologion kaj la stilon. Jen, por ekzemplo, en la paĝo 33a (Sed oni povus sam e citi la tutan libron!)

Siro, eble
li vivas. Mi lin vidis, dum li batis
sub si la ondojn, rajdis ties dorson,
tretis la akvon, flankenfrapis ties
atakojn, brustis la plej ŝvelajn
ŝaŭm krestojn renkontatajn. Lia kapo
aŭdaca el la ondoj batalemaj
leviĝis venke, kaj, per bravaj brakoj,
batante gaje, al la bord' li rem is
kaj tiu sian ond-ronĝitan bazon,
alfleksis, kvazaŭ por lin helpi. Viva
li bordis, mi ne dubas.

Kaj en la paĝo 49a:

Prefere la tendenoj disŝiriĝu.
Ia spin’ al mi rompiĝu, ol ke vi
devu en tian m alhonoron sinki,
dum m i ĉe-sidas pigre.
Kaj en la paĝo 55a:
Li m em ŝin nomas sensim ila. Mi
ne vidis ĝis nun krom patrin' Sycorax
kaj ŝi virinon, sed per b ei’ ŝi tiom
superas la patrinon, kiom plejo
malplejon.

Kia lingvo mirinde klara, supla, sam ­tempe densa kaj konciza, riĉa je elvokivaj bildoj kaj je trafaj parolturnoj! Nur en la paĝo 24a mi trovis ion laman:

Estis bone
do fermi laŭ m erit’ vin en ĉi roko,
kiu m eritas ja pli ol karceron.
Ŝajnas, ke kiu devas stari tuj apud
vin aŭ ke oni devus anstataŭigi ĝin per
ĉar vi.
En la paĝo 70a:
Je tio, kiel rajdi nedresitaj
ĉevaloj, pintiginte la orelojn,
palpebrostreĉe, nazlobleve ili
flaris pli la m uzik’.

Rajdi ĉi tie ŝajnas plum— aŭ preseraro anstataŭ rajdataj aŭ rajdataj.

Tiel La tempesto —kiu ne legis ankoraŭ ĉi tiun rakonton pri la fea insulo de Prospero?— enviciĝas inter la ĉefaj atutoj de nia lingvo kaj brilos por eterne en nia literaturo. 
— F. de Diego.Boletín n186 (jul 1971)

Boletín n186 (jul 1971)}}

Eksteraj ligiloj

redakti