Erzsébet Rátkai [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátkai Erzsébet estas hungara kostumisto, altlerneja instruisto.

Erzsébet Rátkai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1956 (1956-01-03) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kostumdezajnisto • fasonisto • scenografo
vdr

Erzsébet Rátkai [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsébet Rátkai frekventis muzikan bazlernejon en Kecskemét, poste artan gimnazion en Szeged, fine ŝi akiris diplomon en muzika kaj teatra akademio en Bratislavo en 1980. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Teatro de Kecskemét. Intertempe kaj poste ŝi kreis teatrajn kostumojn ekzemple en Teatro Jókai (Békéscsaba), Nacia Teatro (Budapeŝto), subĉiela teatro de Szeged, eĉ en Germanio, Suomio, Vieno, Bratislavo, Oslo, Toronto. Inter 1986 kaj 1989 ŝi ne ligiĝis al teatra trupo, poste ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Veszprém) jardekon, poste al Teatro Madách ĝis 1999. En Veszprém (urbo) ŝi kreis metodon, kiel fari el novaj kostumoj uzitajn kostumojn. Ekde 2000 ŝi ankaŭ instruas en Hungara Belarta Universitato. Ŝi ricevis premiojn en 2008 kaj 2014.

Elektitaj kostumaj laboroj redakti

Elektitaj kostumaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti