Tamás Szalma
Tamás Szalma [tamAŝ salma], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalma Tamás estas hungara aktoro, reĝisoro.
Tamás Szalma [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1958 en Makó.
Biografio
redaktiTamás Szalma akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1981, lia ĉefinstruisto estis András Békés. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1982 kaj 1986 li apartenis al Teatro Hevesi Sándor. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1986-1993)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1993–1996)
- Teatro de Nyíregyháza (1997–1999)
- denove en Nacia Teatro en Szeged (1999-2003).
Ekde 2003 li apartenas al Teatro Petőfi (Veszprém). Li ricevis premiojn inter 1994-2015. Li havas edzinon ekde 2002, kiu naskis 2 filinojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Escalus; Mercutio; Capulet
- La Venecia Komercisto - Antonio
- Otelo- Jago
- Tito Androniko - titolrolo
- Somermeznokta sonĝo - Oberon
- Rikardo la 3-a - George
- La gajaj edzinoj de Windsor - Ford
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám; Lucifer (ambaŭ ĉefroloj); pluraj aliaj roloj
- Molière:
- La Avarulo - Cléante
- La Mizantropo - markizo Acaste
- Béla Balázs: Burgo de la Blubarbulo (la origina teatra versio) - titolrolo
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő Sro Bihary
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Szívzűr (1982)
- Ni neniam mortos! (1993)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Mint oldott kéve (1983)
- Patika (serio, 1995)
- Budapest angyala (2015)
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- William Somerset Maugham: Imádok férjhez menni (1999)
- Karády (2008)
- Arc a tükörben (2012)