András Békés
András BÉKÉS [andrAŝ bEkEŝ], hungare Békés András estis hungara reĝisoro kaj universitata instruisto. Lia edzino estis Mária Zempléni, iliaj filinoj estis Itala Békés kaj Rita Békés.
András Békés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1927 en Debrecen |
Morto | 18-an de septembro 2015 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-5/6 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto (1937–1945) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1949) |
Familio | |
Patro | István Békés |
Frat(in)oj | Itala Békés kaj Rita Békés |
Edz(in)o | Éva Gaál (en) Mária Zempléni |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro universitata instruisto |
András Békés naskiĝis la 23-an de marto 1927 en Debrecen. Li mortis la 18-an de septembro 2015 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrás Békés maturiĝis en piarista gimnazio, poste li studis en Altlernejo pri Dramo kaj Filmo, kie li lernis reĝisoradon inter 1945-1949 en Budapeŝto. Li poste komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1958 li ankaŭ instruis en la altlernejo. Ekde 1960 li reĝisoradis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1969 li estis unu el la fondintoj de subĉiela teatro de Szentendre. Li havis reĝisorajn taskojn ankaŭ en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. En 1990 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1995, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
redaktiLiaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- diversaj operoj, ekzemple Ferenc Erkel: Bánk (banuso); Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte; Giacomo Puccini: Tosca; Richard Wagner: Lohengrino; Tannhäuser; Das Rheingold; Ludwig van Beethoven: Fidelio;
- diversaj televiziaj operofilmoj inter 1964-1989