Ildikó Hámori
Ildikó HÁMORI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori Ildikó estas hungara aktorino, voĉoaktoro.
Ildikó Hámori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1971) |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Szinetár |
Infano | Dóra Szinetár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ildikó Hámori naskiĝis la 26-an de januaro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIldikó Hámori frekventis Altlernejon pri Teatro kaj Filmo inter 1967-1971 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en diversaj teatroj, ekzemple Teatro Thália (Budapeŝto), Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ankaŭ instruis en aktorakademio de Teatro Magyar. Ŝia edzo estas Miklós Szinetár, ŝi naskis filinon Dóra Szinetár. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2014, aliajn premiojn ekde 1980.
Elektitaj disĉiploj
redaktiŜiaj roloj (elekto)
redakti- 11 kinejaj filmoj inter 1960-1989
- 49 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1967-2004, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1970; Szomszédok (Najbaroj), 1991
- diversaj teatraj roloj, ekzemple József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Gertrudis; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo) - S-ino Baradlay; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Anhilte