RÓZSA Sándor (ro:ĵa) estis hungara rabisto naskita en Segedo la 16-an de julio 1813 kaj mortinta en Szamosújvár la 22-an de novembro 1878.

Sándor Rózsa
Sándor Rózsa

Biografio redakti

Sándor Rózsa estis konata figuro de la rabistmondo post la falo de la liberecbatalo 1848-1849-a. Origine li estis paŝtisto. Lia patro, Andreo, estis ĉevalŝtelisto. En 1836 li estis malliberigita pro bovŝtelo por unu kaj duono jaro, kaj po tri monataj 25 bastonfrapoj. Post dek monatoj li eskapis kaj li iĝis rabisto. En 1948 li ricevis amnestion de Lajos Kossuth, sed sia libertrupo post sep semajnoj estis dispartigita pro sendisciplineco. En 1857 li estis juĝita je mortpuno, sed tiu estis ŝanĝita al ĝisviva liberperdo. En 1868 li ricevis amnestion, li revenis al sia pli frua vivo, sed li denove faris krimojn. En 1869 oni kaptis lin kaj li mortis en malliberejo de Szamosújvár kaj li estis en la tiea tombejo entombigita. En malliberejo li laboris kiel tajloro. Li iĝis idealigita, legenda figuro. Oni diris, ke li neniam blasfemis, li ĉiumatene preĝis, li helpis la malriĉulojn ktp. Pri Sándor Rózsa naskiĝis legendoj, popolkantoj, popolbaladoj. Verkistoj kiel Zsigmond Móricz, Gyula Krúdy verkis romanojn pri li. Lia famo disvastiĝis ankaŭ trans la landlimoj de Hungarujo.

Bibliografio redakti

  • Küllős Imola: Betyárok könyve (Libro de rabistoj), Budapest, 1988.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti