Tamás Balikó [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balikó Tamás estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto. Lia vivkunulo estis Rozi Lovas.

Tamás Balikó
Tamás Balikó en 2009
Tamás Balikó en 2009
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1958 (1958-08-25)
en Miskolc
Morto 30-an de novembro 2014 (2014-11-30) (56-jaraĝa)
en Páprád
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Barbara HegyiQ97197254
Amkunulo Rozi Lovas
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr
Tamás Balikó en 2010

Tamás Balikó[1][2] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1958 en Miskolc, li mortis la 30-an de novembro 2014 en Páprád.

Biografio redakti

Tamás Balikó maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1976, poste li estis soldato, fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejon pri Teatro kaj Filmo en 1981. Lia ĉefinstruisto estis András Békés. En 1990 li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en la Altlernejo, lia instruisto estis Ottó Ádám. Li akiris sciencan gradon DLA en 2000. Pli frue jam inter 1981–1986 li estis aktoro de Nacia Teatro (Pécs), poste en pluraj aliaj teatroj, ankaŭ en Budapeŝto. Li estis teatrestro de la menciita teatro inter 1993–2011, ankaŭ arta konsilisto de Nacia Teatro (Budapeŝto) (2003–2008). Li estis ankaŭ instruisto de Universitato de Kaposvár. Li ricevis premiojn inter 1989-2012. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino Barbara Hegyi naskis filinon, la dua Írisz Nagy filon.

Lia disertaĵo redakti

  • Apáink bőröndbe zárt emléke avagy a "Willylomanizmus" (2000)

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Mephisto (1981)
  • Törvénytelen (1994)
  • Mansfeld (2006)
  • Kossuthkifli (televizia serio, 2014)
  • hungara voĉo ekzemple de Jim Broadbent en nehungara filmo [1]

Liaj disĉiploj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti