Lukács Bicskey

hungara aktoro

Lukács Bicskey [lukAĉ biĉkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bicskey Lukács estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina persona nomo estis Károly.

Lukács Bicskey
Persona informo
Naskonomo Bicskey Károly
Naskiĝo 11-an de majo 1961 (1961-05-11)
en Szeged
Morto 8-an de aprilo 2015 (2015-04-08) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Kincső Pethő (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
voĉaktoro
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly Bicskey[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1961 en Szeged, li mortis la 8-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Pri fruaj jaroj de Lukács Bicskey plene mankas informoj. Lia malica vizaĝo puŝis antaŭen lin al la aktora kariero. Pro la nomidenteco li ŝanĝis sian personan nomon. Li havis signifajn rolojn ekzemple en Teatro Petőfi (Veszprém) kaj Nova Teatro (Budapeŝto). Ekde la malfruaj 1990-aj jaroj li havis ankaŭ filmajn rolojn, eĉ en eksterlandaj filmoj. Komence li havis rolojn en usonaj filmoj sen paroli angle. En 2014 li malsaniĝis kaj li ne povis resaniĝi. Li postlasis edzinon kun 3 filinoj.

Liaj teatraj roloj (elekto)

redakti

Liaj kinejaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • Tactical Assault Usono, (1998) - Charles Mason
  • Sacra Corona Hungario, (2000) - Peterd
  • Machotaildrop Usono, (2009), - Perkins
  • Spy Usono, (2015), - ŝoforo
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ahmed Best, Hrach Titizian, Bobcat Goldthwait [1]

Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • Szomszédok (hungara serio, 1998) - inspektoro
  • Robin Hood (brita, 2006) - reĝo Rikardo
  • Munkaügyek (hungara serio, 2013) - Mágikus Nagy Papírusz

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti