László Joós
László JOÓS [lAslO jOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joós László estis hungara aktoro.
László Joós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1944 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de majo 2023 (79-jaraĝa) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1963–1967) Puskás Tivadar Távközlési és Informatikai Technikum (en) (1958–1962) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Joós[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1944 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de majo 2023.
Biografio
redaktiLászló Joós maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1962. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1967. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1977 kaj 1979 li estis membro de Teatro Radnóti, poste de Teatro de Kecskemét. Ekde 1981 ĝis la pensiuliĝo li denove apartenis al Teatro Petőfi. Li ricevis valoran aktoran premion en 1978 kaj li ekhavis la titolon eterna membro de la Teatro Petőfi en 2002. Lia edzino naskis 2 filinojn, en 2001 li vidviĝis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Jean Racine: Fedro - Hyppolitos
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - Trigorin
- Tri fratinoj - Aleksandr Ignatjeviĉ Verŝinjin; Tuzenbach
- Ferenc Molnár: Olympia - Albert
- Béla Balázs: Burgo de la Blubarbulo (la origina dramo) - titolrolo
- Nikolaj Gogol: La revizoro - Hlopov
- László Németh: Galilei - kardinalo Scaglia
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Fügefalevél (1966)
- Csillag a máglyán (1979)
- Vadászat angolokra (2006) - barono Vén
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Máglyák Firenzében (1967) - Cambio
- Gyémántok (1976)
- Védtelen utazók (1981)