Fedro
Fedro (helene Φαίδρα, latine Phaedra) estis en la helena mitologio filino de la kreta reĝo Minoo kaj de lia edzino Pazifao.
Fedro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Minoo |
Patrino | Pazifao |
Gefratoj | Ariadno • Eurymedon • Katreo • Deucalion of Crete |
Edzo/Edzino | Tezeo |
Infanoj | Akamaso el Ateno |
Ŝi havis kvar fratojn - Deŭkalionon, Glaŭkon, Androgeon kaj Katreon - kaj pli aĝan fratinon Ariadnon.
Filo de la atena reĝo Egeo Tezeo mortigis Minotaŭron helpe de Fedra fratino Ariadno. Sed tiun Tezeo forlasis kaj post vico da aventuroj li fariĝis atena reĝo. Post kiam mortis lia edzino Antiopo, li edziĝis duafoje — al Fedro. Ili havis ĉiujn dispoziciojn por la feliĉa geedzeco.
Sed Fedro enamiĝis al la Tezea filo el la unua edzeco — Hipolito. La okazaĵo havas kelkajn versiojn. Unu el ili diras, ke Fedro kontraŭstaris la amon kaj mortigis sin por savi honoron sian kaj de sia edzo. Laŭ la alia versio Fedro mem persvadis Hipoliton, sed pro lia rifuzo ŝi ofendiĝis kaj venĝe kulpigis lin pro sekstentado. Tezeo petis dion Pozidonon, ke li Hipoliton pereigu. Pozidono sendis monstron, kiu panikigis ĉevalojn kaj ili Hipoliton mortarĉumis. Kiam aperiĝis la vero, Fedro memmortigis sin.
Reflekso en arto
redaktiGeneracioj de artistoj disputis, ĉu Fedro estis delogistino aŭ senkulpa viktimo. Ŝian historieton prilaboris:
Pentroarto
redakti- Pierre-Narcisse Guérin: Fedro kaj Hipolito, 1815, Museo Luvro
- Alexandre Cabanel: Fedro, 1880, Museo Fabre
Dramoj
redakti- Eŭripido: Hippolytos (Hipolito), tragedio
- Seneko: Phaedra (Fedro)
- Jean Racine: Phèdre (Fedro), 1677
- Gabriele d'Annunzio: Fedra (Fedro), 1909
- Miguel de Unamuno, Fedra (1911)
- Eugene O'Neill, Desire Under the Elms (1924)
- Bernard von Brentano: Phädra (Fedro), 1939
- Robinson Jeffers: Žena z Kréty (Virino el Kreto), 1951
- Marguerite Yourcenar, "Phaedra" rakonto el (1957)
- Per Olov Enquist: Pro Faidru (Por Fedro), 1980
- Sarah Kane: Faidra (z lásky) (Amo de Fedro), 1996, adaptaĵo de Seneka Fedro
- Karol Horák: Domov z plastelíny (Hejmo el plastelino), 2007
Muziko
redakti- Jean-Philippe Rameau: Hippolyte et Aricie (1733) - opera
- Christoph Willibald Gluck: Ippolito (Hipolito) (1744) - opero
- Jules Massenet: Antaŭludo al Fedro de Racin, 1909
- Ildebrando Pizzetti: Fedro, 1915, opero
- Arthur Honegger: Antaŭludo al Fedro de d'Annunzio, 1926
- Jean Cocteau, muziko Georges Auric: Phédre, 1950 - baledo
Vidu ankaŭ
redaktiLigiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Faidra en la ĉeĥa Vikipedio.