Per Olov ENQUIST (ankaŭ konata kiel P. O. Enquist; la 23-an de septembro 1934 - la 25-an de aprilo 2020) estis sveda verkisto kiu gajnis internacian rekonon. En Svedio Enqvist estis konata kaj kiel ĵurnalisto kaj kiel dramisto. Lia plej fama verko, kiu gajnis al li internacian rekonon en la 1990-aj jaroj, estas Ivläkarens besök (La vizito de la kuracisto de la reĝo), kiu traktas la vivon kaj morton de la dana reformanto Johann Friedrich Struensee.

Per Olov Enquist
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1934 (1934-09-23)
en Hjoggböle
Morto 25-an de aprilo 2020 (2020-04-25) (85-jaraĝa)
en Vaxholm
Tombo Katarina kyrkogård vd
Etno svedoj vd
Lingvoj svedagermanaangla vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Patro Per Elof Enqvist vd
Patrino Maria Albertina Enqvist vd
Edz(in)o Gunilla Thorgren • Lone Bastholm vd
Profesio
Okupo scenaristotradukistoĵurnalistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • reĝisoro • verkisto de porinfana literaturo • verkistokritikisto • filma scenaristo • television writer • literaturkritikisto vd
Laborkampo prozodramofilmotelevidoliteratura kritikoeseo vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Enquist prezentanta sin mem en la angla ĉe la Gotenburga librofoiro en 2012.

Post ricevado de akademia grado en la historio de literaturo de Upsalo Universitato, Enqvist laboris kiel publicisto kaj kiel prezentisto de kulturaj programoj en televido inter 1965 kaj 1976. Pro sia verkado li iĝis ĉeffiguro en la sveda literatura sceno. En 1969 li gajnis la literaturpremion de la Nordia Konsilio. Inter 1970 kaj 1971 li laboris en Berlino post ricevo de stipendio de la akademia interŝanĝa programo de la germana registaro. En 1973 li prelegis kiel alvojaĝanta profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. De 1977 ĝis sia morto li laboris kiel sendependa verkisto.

La verkado de Enquist estis karakterizita per pesimisma mondrigardo. Liaj verkoj priskribis la limojn de la vivmaniero diktita de la pietisma-movado en la Lutera Eklezio, religia movado kiu estis influa en Skandinavio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kaj kiu influis postajn religiajn movadojn kiel Metodismo. Ĉi tiu kritiko estas precipe sentata en liaj verkoj "Marŝo de la muzikistoj" (1978) kaj "La vojaĝo de Ludoviko Patros" (2001).

Enquist akiris internacian rekonon kiel verkisto kun la publikigo de sia verkaĵo "La vizito de la kuracisto de la Reĝo" (1999), verkaĵo traktanta la ascendon kaj falon de la dana reformanto Johann Friedrich Struensee. La verko estis tradukita en multajn lingvojn. La sukceso de la verkaĵo rezultis al la traduko de multaj el la antaŭaj verkoj de Enquist el al sveda. En 2009, li gajnis la Aŭstrian Premion por Eŭropa Literaturo.

Li mortis la 25-an de aprilo 2020 [1].

Verkaro redakti

Referencoj redakti

  1. Författaren PO Enquist har avlidit – blev 85 år, SVT Nyheter, la 26an de aprilo 2020
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 . P O Enquist har avlidit – han blev 85 år gammal – Norran (svede) (26 April 2020). Alirita 26 April 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Tribadernas natt. Alirita 27 April 2020.
  4. KULTUR: Han förenade politiken och konsten (svede) (11 July 2016). Alirita 26 April 2020.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 P.O. Enquist. Alirita 26 April 2020.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Författaren P O Enquist är död – blev 85 år gammal (svede) (26 April 2020). Alirita 26 April 2020.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Författaren PO Enquist är död (svede) (26 April 2020). Alirita 26 April 2020.
  8. Politiken hos Enquist (svede) (27a de Majo 2017). Alirita 26a de Aprilo 2020.
  9. TT/Ekot, , "Författaren P O Enquist är död", Sveriges Radio. (svede)
  10. Kåreland, Lena, "Spännande - men allt för privat", Svenska Dagbladet, 25 August 2003. (svede)
  11. Per Olov Enquist: Den tredje grottans hemlighet (svede) (November 2010). Alirita 26 April 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Petri Liukkonen. "Per Olov Enquist". Books and Writers
  • Per Olov Enquist at the Internet Speculative Fiction Database