Katreo

Katreo - (helene Κατρεύς, latine Catreus) estis en la helena mitologio filo de la kreta reĝo Minoo kaj lia edzino Pazifao.

Katreo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Minoo
Patrino Pazifao
Gefratoj AriadnoFedro • Eurymedon
Infanoj Aeropo • Apemosyne • Clymene • Althaemenes
vdr

Katreo estis la plej aĝa reĝa filo. Li havis filinojn Aeropon, Klimenan kaj Apemosinan kaj ununuran filon Altaimenon. Lia orakolo estis, ke li foje mortos per mano de unu el siaj posteuloj.

Altaimeno kaj Apemosina foriris propravole en insulon Rodison, filinojn Aeropon kaj Klimenan la patro forpeligis. Aliloke oni sciigas, ke Apemosinan perforte uzurpis dio Hermeso kaj la patro pro tiu malgloro mortigis ŝin kaj la ceterajn du filinojn li vendis en sklavecon.

Sed post kelkaj jaroj Katreo eksopiris trovi sian filon kaj ekspedis al Rodoso. Tie, tuj post albordiĝo atakis lin paŝtistoj, kiuj pro mallumo opiniis, ke elŝipiĝas piratoj. Okazis batalo kaj pli frue ol la reĝo povis ekparoli, mortigis lin lia propra filo, kiel estis antaŭdirite.

La malfeliĉa filo petis diojn, ke prefere absorbos lin la tero. Kaj tiel okazis - la tero malfermiĝis antaŭ li kaj Altaimeno malaperis en la abismo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Katreus en la ĉeĥa Vikipedio.