Mumbajo

urbo en Barato
(Alidirektita el Bombay)

Mumbajo (marate मुम्बई [mumbaj]]) estas urbo ĉe la okcidenta marbordo de Barato. La tuta aglomeraĵo enhavis 19 944 372 loĝantojn en 2006, tiel ĝi estas la plej loĝata urbo en Barato kaj la sesa plej loĝata tuttere. En la nura urbo loĝas proksimume 13 milionoj. Proksime estas Novmumbajo.

Mumbajo
(Bombajo)
marate: मुंबई, angle Mumbai
ĉefurbo de subŝtato Maharaŝtro
Fotomontaĵo
Pordego de Barato
Oficiala nomo: मुंबई
Lando Barato Barato
Subŝtato Maharaŝtro
Distrikto Distrikto Mumbajo
Tipo de urbo Metropolo
Memorindaĵo Pordego de Barato
Situo Mumbajo
 - alteco 14 m s. m.
 - koordinatoj 18° 58′ 30″ N 72° 49′ 33″ O / 18.97500 °N, 72.82583 °O / 18.97500; 72.82583 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 80 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 437,71 km² (43 771 ha)
Loĝantaro 13 830 884 (2001)
 - de metropolo 21 900 967
Denseco 31 598,28 loĝ./km²
Loĝigita 2-a jarcento a.K.
Urbestro Iqbal Singh Chahal

(ekde 8-a de marto 2022)

Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 400000
Telefona antaŭkodo 9122-XXXX XXXX
Licencplatoj MH 01—03
Film-industrio Bolivudo
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Mumbai
Retpaĝo: www.mcgm.gov.in
Portalo pri Barato
Map

Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la okcidenta marbordo de Barato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato Maharaŝtro. Ĝi estas la ekonomia ĉefurbo de Barato, havanta profundan naturan havenon, kiu estas la plej granda haveno en okcidenta Barato.

Ĝis 1995 la urbo havis la portugaldevenan nomon Bombay, esperante Bombajo, (portugale bona golfo); pro ĝia fremda deveno la registaro ŝanĝis ĝin al "Mumbai". Tiu nomo deriviĝas de la nomo de la hinduisma dio Mumbadevi kaj de la marata vorto aai = patrino.

Historio redakti

 
Stacidomo en Mumbajo

Iam en la regiono de la nuna Mumbajo estis sep insuloj; jam en 250 a. K. la greka historiografo Klaŭdio Ptolemeo raportis pri ili, nomante ilin Heptanesia (= sepinsularo). Jam antaŭe la insuloj estis loĝataj; restas arkeologiaĵoj el la oka jarcento a. K..

Ĉirkaŭ 1300 ekestis la semdependa reĝlando de reĝo Bimbakjan, pri kiu ne ekzistas fidindaj pruviloj. Laŭdire li fondis urbon sur la insulo Mahim la urbon Mahikavati; tial li estas konsiderata fondinto de Mumbajo. En 1343 la insuloj estis konkeritaj kaj aneksitaj de la islama regno Guĝarato. De tiu tempo restas moskeo sur insulo Mahim.

En 1533 portugaloj konkeris la fortikaĵon Basejn, norde de Mumbajo. En la sekva jaro sultano Bahadur, reganto de Guĝarato, traktate cedis al Portugalio la insulojn Basejn, Bombajo, Karanĝo kaj Salseto. Portugaloj tie fondis daŭrajn setlejojn por profiti de la favora situo.

En 1661 Portugalio cedis la insulojn al Anglio, kiu luigis ilin al la Angla Orienthinda Kompanio je 10 pundoj jare. Ĝis 1675 Bombajo havis 60.000 loĝantojn, kaj en 1687 la kompanio tie instalis sian sidejon.

Tiutempe la angloj komencis ligi la insulojn per digoj kaj tiel formi fermitan lagunon. Ĝis 1862 ili sukcesis kunigi ĉiujn sep insulojn al unu.

Per la usona enlanda milito (1861–1865), kiu reduktis la usonan komercon per kotono, Bombajo iĝis la ĉefa monda komercejo pri kotono kaj spertis gravan ekonomian prosperon. Same ĝi profitis en 1869 de la malfermo de la kanalo de Suezo.

En 1960 Bombajo iĝis ĉefurbo de la nove fondita subŝtato Maharaŝtro. En 1986 ĝi preterpasis Kalkaton kiel plej loĝata urbo de Barato.

En la urbo okazis kruela terorisma atako en 2008, mortis pli ol 150 viktimoj. La teroristoj intence ĉasis usonajn, britajn kaj israelajn ŝtatanojn. Ili atakis hotelojn, domojn kaj ostaĝigis kaj murdis homojn. Mortis 195.

Klimato redakti

 
Jaraj temperaturoj kaj pluvokvantoj

Mumbajo havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Dum sep monatoj jare regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majonovembro). Jare pluvas po 2000–3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.

La klimato de Mumbajo estas pli tropika kaj ebena ol en pli norda Barato; vintre, dum en pli norda Barato (Nov-Delhio, Raĝasthano, eĉ iom Guĝarato) noktoj estas malvarmaj (ĝis nur +3 °C), en Mumbajo eĉ vintraj noktoj estas mildaj (bonŝance por la miloj da loĝantoj, kiuj dormas surstrate).

Ekonomio redakti

 
Bolivudo

Mumbajo estas la ekonomia centro de Barato kaj profitis precipe de la ekonomia liberaligo ekde 1991. 10 % de ĉiuj industriaj laboristoj de Barato laboras tie; la urbo kontribuas 40 % de la salajra imposto kaj 60 % de la doganaj kotizoj de la lando[1]

Mumbajo posedas naturan havenon, kiu taŭgas eĉ por grandaj ŝipoj. Tra ĝi pasas preskaŭ la duono de la mara vartrafiko de Barato[2]. La mezuma jara enspezo en Mumbajo, 48.954 rupioj (ĉ. 670 eŭroj), estas preskaŭ la trioblo de la landa mezuma[3]. La mezuma enspezo en provinco maharaŝtro estas la 1,6-oblo de la landa[3].

En la urbo troviĝas Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun HollywoodHolivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare. Por plivastigi la merkaton la bolivudaj filmoj ofte uzas la hindustanan lingvon, komprenatan ankaŭ en Pakistano. Ankaŭ filmoj en regionaj lingvoj de Barato estas produktataj. Ankaŭ la grandaj barataj televidstacioj kaj presaĵaj eldonejoj pliparte havas sian sidejon en Mumbajo.

En 2002 en Barato estis produktitaj ĉirkaŭ 1.200 filmoj, la plimulto en Mumbajo.

Vidindaĵoj redakti

 
Pordego de Barato
  • La Pordego de Barato estas impona konstruaĵo ĉe la marbordo tutsude de Mumbajo. Starigita inter 1915 kaj 1934 por honori la viziton de la brita reĝo Georgo la 5-a kaj reĝino Maria de Teck en 1911, tiu arko el bazalto 26 metroj alta distingiĝas per sia arkitektura influo proksima de la guĝarata stilo de la 16-a jarcento. Post sendependiĝo, la lastaj britaj trupoj forlasante Baraton pasis sub la pordego. Nuntempe, la vidindaĵo allogas kvantojn da naciaj kaj internaciaj turistoj kaj amasoj da fotistoj proponas al turistoj fotojn pro memoraĵo. Fronte al la pordego staras la hotelon Taĝmahalo, unu el la plej fama kaj ŝika en la mondo.

Servoj redakti

Demografio redakti

 
Templo Siddhivinaĝak.

Laŭ la censo de Barato de 2011, la loĝantaro de Mumbajo estis tiam 12 479 608. La loĝdenseco estis ĉirkaŭkalkulita je 20,482 personoj por kvadrata kilometro. La loĝareo estas de 4.5 kvadrataj metroj por persono.[4] La Mumbaja Metropola Regiono estis hejmo de 20 748 395 personoj ĉirkaŭ 2011.[5] Granda Mumbajo, nome la areo sub la administracio de la Brihanmumbaja Municipa Korporacio, havas legopovan indicon de 94.7%, pli alta ol la landa averaĝo de 86.7%. La nombro de domaĉloĝantoj en la Mumbaja Metropola Regiono estis ĉirkaŭkalkulita je 9 milionoj, el 6 milionoj en 2001 kio estas proksimume 41.8% de la regiono.[6][7]

La seksa proporcio en 2011 estis de 838 inoj por 1000 maskloj en la insulurbo, 857 en la ĉeurboj, kaj 848 kiel tuto en Granda Mumbajo, ĉiuj nombroj pli malaltaj ol tiuj de la tutlanda averaĝo de 914 inoj por 1000 maskloj. Tiu malalta seksa proporcio estas okazigata parte pro la granda nombro de masklaj migrantoj kiuj venas al la urbo por labori.[8]

La loĝantoj de Mumbajo nomas sin mem Mumbaikar,[9] Mumbaiite,[10] BombajiteBombaiite.

 
Dharavi.

Mumbajo suferas pro la samaj gravaj urbigaj problemoj kiuj ekzistas en multaj rapide kreskantaj urboj de evolulandoj: malriĉeco kaj sendungado. Kun malmulte disponebla tereno, la lokanoj de Mumbajo ofte loĝas en amasigitaj, relative multekostaj loĝejoj, kutime for el laborlokoj, kaj tiel ili bezonas longajn navedojn sur amasplenaj transportiloj, aŭ amasplenaj ŝoseoj. Multaj el ili loĝas tre proksime al busaj aŭ trajnaj stacioj kvankam ĉeurbaj loĝantoj devas pasigi tro multan tempon veturante suden al la ĉefa komerca distrikto.[11] Dharavi, la dua plej granda ladurbo de Azio (se Orangi de Karaĉio estas kalkulita kiel unusola ladurbo)[12] estas en centra Mumbajo kaj estas hejmo de inter 800 000 kaj unu miliono de personoj[13] en 2.39 km², kio faras ĝin unu el la plej dense loĝataj areoj en la Tero[14] kun loĝdenseco de almenaŭ 334 728 personoj por kvadrata kilometro.[15]

Vasai-Virar, Ambernat, Panvel kaj Badlapur estas urboj de la urbaro ĉe Mumbajo.

La nombro de migrantoj al Mumbajo el ekster Maharaŝtro dum la jardeko de 1991–2001 estis 1.12 milionoj, kio estus 54.8% de la neta aldono al la loĝantaro de Mumbajo.[16]

La nombro de hejmoj en Mumbajo estis ĉirkaŭkalkulita kiel pliiĝinta el 4.2 milionoj en 2008 ĝis 6.6 milionoj en 2020. La nombro de hejmoj kun ĉiujara enspezo de 2 milionoj de rupioj pliiĝis el 4% ĝis 10% por 2020, tio estas al 660 000 familioj. La nombro de hejmoj kun ĉiujara enspezo de 1 ĝis 2 milionoj da rupioj estas ĉirkaŭkalkulita kiel pliiĝinta el 4% ĝis 15% por 2020.[17] Laŭ informo de 2016 de la Centra Polucikontrola Servo, Mumbajo estas la plej brua urbo en Barato, sekvita de Laknaŭo, Hajderabado kaj Delhi.[18]

Etnaj grupoj kaj religioj redakti

La religiaj grupoj kiuj majoritatis en Mumbajo ĉirkaŭ 2011 estas hinduojs (65.99%), islamanoj (20.65%), budhistoj (4.85%), ĝajnanoj (4.10%), kristanoj (3.27%) kaj siĥoj (0.49%).[19][20][21] La lingv/etna demografio en la Grandmumbaja Areo estas: Maharaŝtranoj (32%), Guĝaratanoj (20%), kaj la cetero venas el aliaj partoj de Barato.[22]

 
"Parsioj de Bombajo", lignogravuraĵo, ĉirkaŭ 1878. Mumbajo estas hejmo de la plej granda loĝantaro de Parsioj en la mondo.

Indiĝenaj kristanoj estas ĉefe orientbarataj katolikoj, kiuj devenas el tiuj konvertitaj de portugaloj ekde la 16a jarcento,[23] dum ankaŭ katolikoj el Goao kaj Mangaloro konstituas gravan parton de la kristana komunumo de la urbo. Judoj setliĝis en Mumbajo dum la 18-a jarcento. Oni supozas, ke la juda komunumo Bene Israel de Mumbajo, kiu migris el vilaĝoj de la marbordo de Konkan, sude de Mumbajo, estas posteuloj de Judoj de Israelo kiuj ŝipvrakis ĉe la marbordo de Konkan, probable en la jaro 175 a.K., dum la regado de la greka reganto, Antioĥo la 4-a Epifano.[24] Mumbajo estas ankaŭ hejmo de la plej granda loĝantaro de parsiaj zoroastranoj el la mondo, nombre ĉirkaŭ 60 000, tamen ties loĝantaro rapide malpliiĝas.[25] Parsioj migris al Barato el Granda Irano post la Islama konkero de Persio en la 7-a jarcento.[26] La pllej antikvaj islamaj komunumoj en Mumbajo estas la ismailiaj Davudi Bohra kaj Ĥujaj, kaj la ŝafiismaj Konkanaj islamanoj.[27]

Lingvoj redakti

Marata estas la oficiala lingvo kaj la laborlingvo en burokrataro de la urbo kun la angla kaj la hindia. Mumbajo havas grandan plurlingvan loĝantaron kiel aliaj metropolaj urboj de Barato. Dek ses gravaj lingvoj de Barato estas parolataj en Mumbajo, el kiuj la plej oftaj estas la marata kaj ties dialektoj orientbarataj kun influoj el portugaloj. Tiuj estas parolataj de 4 396 870 de personoj kio estas 32.24% el la loĝantaro (Marata kiel unusola lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 22% el la loĝantaro).[28] Hindia estas parolata de 3 582 719 nome 25.90% de la loĝantaro, kio faras ĝin la dua plej grande dominanta lingvo en Mumbajo. Multaj parolantoj de hindia estas laboristoj el Uttar Pradeŝo kaj Biharo kiuj migras laŭsezone al Mumbajo por dungiĝis kiel laboristoj. Guĝarata kun 2 640 990 parolantoj estas parolata de 20.4% de la loĝantaro, kio faras ĝin la tria plej grande dominanta lingvo en Mumbajo post la marata kaj la hindia.[29]

Aliaj parolataj lingvoj estas la urdua, kiu estas parolata de 11.69% de la loĝantaro;[30][31] la angla, kiu estas etende parolata kaj estas la ĉefa lingvo de la blankakolumaj sektoroj de la urbo; populara formo de hindia, konata kiel Mumbaja hindia aŭ Bambaija – mikso de hindia, marata, gujarata, konkana, urdua, baratangla kaj kelkaj inventitaj vortoj – kiu estas parolata surstrate.[32]

Tamila, kanara, telugua, malajala, odia, panĝaba, sinda, tulua, asama, bengala, kaj bojpura estas aliaj minoritataj lingvoj parolataj en Mumbajo.

Ĉe la ĉeurboj, la marata estas parolata de ĉirkaŭ 36.78% de la loĝantaro de la ĉeurba Mumbajo, kaj la guĝarata de 31.21%.[33]

Ekonomio redakti

En la urbego interalie havas sian sidejon la multnacia konzerno Reliance Industries, la plej granda publika firmao en Barato laŭ merkatkapitaligo.

Famuloj redakti

En Mumbajo naskiĝis dum la 20-a jarcento, la ĉefministro Rajiv Gandhi kaj la du verkistoj Salman Rushdie kaj Terence White, krome la antropologo Arjun Appadurai.

Partneraj urboj redakti

  Smirno, Turkio
  Karaĉio, Pakistano
  Londono, Britio
  Los-Anĝeleso, Usono, ekde 1972
  Sankt-Peterburgo, Rusio
  Ŝtutgarto, Germanio, ekde 1968
  Jokohamo, Japanio

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Manorama Yearbook 2003. Kottayam (Barato): Malayala Manorama, p.  678. ISBN ISBN 81-900461-8-7.
  2. Manorama Yearbook 2006. Kottayam (Barato): Malayala Manorama. ISBN ISBN 81-89004-07-7.
  3. 3,0 3,1 Trivia/Mumbai (angle). Indo-American Chamber of Commerce. Arkivita el la originalo je 2011-02-04. Alirita 2012-12-31.
  4. "The minimum city", 9a de Junio 2012.
  5. "INDIA STATS: Million plus cities in India as per Census 2011". Press Information Bureau, Mumbai. National Informatics Centre. Arkivita el la originalo en 30a de Junio 2015. Alirita en 20a de Aŭgusto 2015.
  6. 41.8% of Mumbai lives in slums (8a de Aprilo 2020). Alirita 15a de Oktobro 2021.
  7. With 42% living in slums virus casts long shadow across Mumbai. Alirita 15a de Oktobro 2021.
  8. "Parsis top literacy, sex-ratio charts in city", The Times of India, 8a de Septembro 2004.
  9. Hansen 2001
  10. Mumbaiites prepare for a bumpy ride this year. Hindustan Times (11a de Junio 2015). Arkivita el la originalo je 12a de Junio 2015. Alirita 12a de Junio 2015. Arkivigite je 2015-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2022-06-29.
  11. Datta & Jones 1999, Low-Income Households and the Housing Problem in Mumbai, pp. 158–159
  12. . Dharavi: Mumbai's Shadow City (Majo 2007). Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2009. Alirita 28a de Aprilo 2009.
  13. Davis 2006, p. 31
  14. Dharavi, Mumbai | Sustainable Milano. Blogs.newschool.edu (24a de Majo 2012). Arkivita el la originalo je 11a de Januaro 2013. Alirita 12a de Marto 2013. Arkivigite je 2013-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-11. Alirita 2022-06-29.
  15. District Census Handbook -MUMBAI SUBURBAN. Directorate of Census Operation Maharashtra. Alirita 20a de Majo 2020.
  16. Highlights of Economic Survey of Maharashtra 2005–06. Directorate of Economics and Statistics, Planning Department (Registaro de Maharaŝtro). Arkivita el la originalo je 16a de Februaro 2008. Alirita 13a de Februaro 2008. Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-16. Alirita 2022-06-29.
  17. "Mumbai's New-Age Builders want a Room at the Top" Arkivigite je 2013-01-17 per la retarkivo Wayback Machine T Surendar (10a de Februaro 2010). Forbes. Arkivita el la originalo la 17an de Januaro 2013. Alirita la 7an de Julio 2012.
  18. Mumbai noisiest city, Delhi at number 4: Central Pollution Control Board (26a de Aprilo 2016).
  19. "C-1 Population By Religious Community". Government of India, Ministry of Home Affairs. Arkivita el la originalo en 13a de Septembro 2015. Alirita la 11an de Majo 2016. Tie, oni elektu "Maharashtra" el la menuo. "Greater Mumbai (M.Corp.)" estas ĉe 11a el "excel file", "Mumbai Suburban District" en linio 1065 kaj "Mumbai District" en linio 1072.
  20. Mumbai (Greater Mumbai) City Census 2011 data. Census2011. Arkivita el la originalo je 4a de Junio 2016. Alirita 3a de Junio 2016.
  21. Muslims of Mumbai (Bombay), major city of India. Arkivita el la originalo je 23a de Aŭgusto 2010. Alirita 1a de Septembro 2010. Arkivigite je 2010-08-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-23. Alirita 2022-06-29.
  22. Mehta 2004, p. 99
  23. Baptista 1967, p. 5
  24. Weil, Shalva, "Background: A rich history now stained with blood", The Jerusalem Post, 30a de Novembro 2008.
  25. "Why is India's wealthy Parsi community vanishing?", BBC, 9a de Januaro 2016.
  26. "The world's successful diasporas Arkivigite je 2016-06-12 per la retarkivo Wayback Machine". Managementtoday.co.uk.
  27. Bates 2003, p. 266
  28. 51st REPORT OF THE COMMISSIONER FOR LINGUISTIC MINORITIES IN INDIA. Ministry of Minority Affairs (15a de Julio 2015). Arkivita el la originalo je 16a de Februaro 2018. Alirita 15a de Februaro 2018.
  29. 51st REPORT OF THE COMMISSIONER FOR LINGUISTIC MINORITIES IN INDIA. Ministry of Minority Affairs (15a de Julio 2015). Arkivita el la originalo je 16a de Februaro 2018. Alirita 15a de Februaro 2018.
  30. C-16 – Population by Mother Tongue (Town level). Office of the Registrar General & Census Commissioner, India (2011).
  31. Pai 2005, p. 1804
  32. O'Brien 2003, p. 141
  33. 51st REPORT OF THE COMMISSIONER FOR LINGUISTIC MINORITIES IN INDIA. Ministry of Minority Affairs (15a de Julio 2015). Arkivita el la originalo je 16a de Februaro 2018. Alirita 15a de Februaro 2018.

Literaturo redakti

  • Baptista, Elsie Wilhelmina (1967). The East Indians: Catholic Community of Bombay, Salsette and Bassein. Bombay East Indian Association.
  • Bates, Crispin (2003). Community, Empire and Migration: South Asians in Diaspora. Orient Blackswan. ISBN 978-81-250-2482-8.
  • Brunn, Stanley; Williams, Jack Francis; Zeigler, Donald (2003). Cities of the World: World Regional Urban Development (3a eld.). Rowman & Littlefield Publishers, Inc. ISBN 978-0-06-381225-3.
  • Campbell, Dennis (2008). International Telecommunications Law [2008]. Vol. II. ISBN 978-1-4357-1699-5.
  • Census of India, 1961. Vol. 5. Office of the Registrar General (India). 1962.
  • Carsten, F.L. (1961). The New Cambridge Modern History (The ascendancy of France 1648–88). Vol. V. Cambridge University Press Archive. ISBN 978-0-521-04544-5.
  • Chaudhuri, Asha Kuthari (2005). "Introduction: Modern Indian Drama". Mahesh Dattani: An Introduction. Contemporary Indian Writers in English. Foundation Books. ISBN 978-81-7596-260-6. Retrieved 26 April 2009.
  • Chittar, Shantaram D. (1973). The Port of Bombay: a brief history. Bombay Port Trust.
  • Datta, Kavita; Jones, Gareth A. (1999). Housing and finance in developing countries. Volume 7 of Routledge studies in development and society (illustrated ed.). Routledge. ISBN 978-0-415-17242-4.
  • David, M. D. (1973). History of Bombay, 1661–1708. University of Mumbai.
  • David, M. D. (1995). Bombay, the city of dreams: a history of the first city in India. Himalaya Publishing House.
  • Davis, Mike (2006). Planet of Slums ["Le pire des mondes possibles: de l'explosion urbaine au bidonville global"]. Paris: La Découverte. ISBN 978-2-7071-4915-2.
  • Dwivedi, Sharada; Mehrotra, Rahul (2001). Bombay: The Cities Within. Eminence Designs. ISBN 978-81-85028-80-4.
  • Environment and urbanization. Vol. v. 14, no. 1. International Institute for Environment and Development. April 2002. ISBN 978-1-84369-223-2. Alirita la 29an de Aŭgusto 2009.
  • Farooqui, Amar (2006). Opium city: the making of early Victorian Bombay. Three Essays Press. ISBN 978-81-88789-32-0.
  • Fortescue, J.W. (2008). A History of the British Army. Vol. III. Read Books. ISBN 978-1-4437-7768-1.
  • Fuller, Christopher John; Bénéï, Véronique (2001). The everyday state and society in modern India. C. Hurst & Co. Publishers. ISBN 978-1-85065-471-1.
  • Ganti, Tejaswini (2004). "Introduction". Bollywood: a guidebook to popular Hindi cinema. Routledge. ISBN 978-0-415-28854-5.
  • Greater Bombay District Gazetteer. Maharashtra State Gazetteers. Vol. v. 27, no. 1. Gazetteer Department (Government of Maharashtra). 1960.
  • Ghosh, Amalananda (1990). An Encyclopaedia of Indian Archaeology. Brill. ISBN 978-81-215-0088-3.
  • Guha, Ramachandra (2007). India after Gandhi. HarperCollins. ISBN 978-0-06-019881-7.
  • Hansen, Thomas Blom (2001). Wages of violence: naming and identity in postcolonial Bombay. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-08840-2. Alirita la 16an de Aŭgusto 2009.
  • Jha, Subhash K. (2005). The Essential Guide to Bollywood. Roli Books. ISBN 978-81-7436-378-7.
  • Keillor, Bruce David (2007). Marketing in the 21st Century: New world marketing. Vol. 1. Praeger. ISBN 978-0-275-99276-7.
  • Kelsey, Jane (2008). Serving Whose Interests?: The Political Economy of Trade in Services Agreements. Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-44821-5.
  • Khalidi, Omar (2006). Muslims in the Deccan: a historical survey. Global Media Publications. ISBN 978-81-88869-13-8.
  • Kothari, Rajni (1970). Politics in India. Orient Longman.
  • Krishnamoorthy, Bala (2008). Environmental Management: Text And Cases. PHI Learning Pvt. Ltd. ISBN 978-81-203-3329-1.
  • Kumari, Asha (1990). Hinduism and Buddhism. Vishwavidyalaya Prakashan. ISBN 978-81-7124-060-9.
  • Lok Sabha debates. New Delhi: Lok Sabha Secretariat. 1998.
  • Machado, José Pedro (1984). "Bombaim". Dicionário Onomástico Etimológico da Língua Portuguesa. Editorial Confluência. Vol. I.
  • Mehta, Suketu (2004). Maximum City: Bombay Lost and Found. Alfred A Knopf. ISBN 978-0-375-40372-9.
  • Metropolitan planning and management in the developing world: spatial decentralization policy in Bombay and Cairo. United Nations Centre for Human Settlements. 1993. ISBN 978-92-1-131233-1.
  • Misra, Satish Chandra (1982). The Rise of Muslim Power in Gujarat: A History of Gujarat from 1298 to 1442. Munshiram Manoharlal Publishers.
  • Morris, Jan; Winchester, Simon (2005) [1983]. Stones of empire: the buildings of the Raj. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-280596-6.
  • Naravane, M. S. (2007). Battles of the honourable East India Company: making of the Raj. APH Publishing. ISBN 978-81-313-0034-3.
  • O'Brien, Derek (2003). The Mumbai Factfile. Penguin Books. ISBN 978-0-14-302947-2.
  • Patel, Sujata; Masselos, Jim, eld. (2003). "Bombay and Mumbai: Identities, Politics and Populism". Bombay and Mumbai. The City in Transition. Delhi: The Oxford University Press. ISBN 978-0-19-567711-9.
  • Pai, Pushpa (2005). "Multilingualism, Multiculturalism and Education: Case Study of Mumbai City" (PDF). In Cohen, James; McAlister, Kara T.; Rolstad, Kellie; MacSwan, Jeff (eld.). Proceedings of the 4th International Symposium on Bilingualism. Cascadilla Press. pp. 1794–1806.
  • Patil, R.P. (1957). The mangroves in Salsette Island near Bombay. Calcutta: Proceedings of the Symposium on Mangrove Forest.
  • Phadnis, Aditi. Business Standard Political Profiles: Of Cabals and Kings. Business Standard.
  • Proceedings of the Indian National Science Academy. Vol. 65. Indian National Science Academy. 1999.
  • Rana, Mahendra Singh (2006). India votes: Lok Sabha & Vidhan Sabha elections 2001–2005. Sarup & Sons. ISBN 978-81-7625-647-6.
  • Rohli, Robert V.; Vega, Anthony J. (2007). Climatology. Jones & Bartlett Publishers. ISBN 978-0-7637-3828-0.
  • Saini, A.K.; Chand; Hukam. History of Medieval India. Anmol Publications. ISBN 978-81-261-2313-1.
  • Singh, K.S.; B.V. Bhanu; B.R. Bhatnagar; Anthropological Survey of India; D. K. Bose; V.S. Kulkarni; J. Sreenath (2004). Maharashtra. Vol. XXX. Popular Prakashan. ISBN 978-81-7991-102-0.
  • Shirodkar, Prakashchandra P. (1998). Researches in Indo-Portuguese history. Vol. 2. Publication Scheme. ISBN 978-81-86782-15-6.
  • Swaminathan, R.; Goyal, Jaya (2006). Mumbai vision 2015: agenda for urban renewal. Macmillan India in association with Observer Research Foundation.
  • Strizower, Schifra (1971). The children of Israel: the Bene Israel of Bombay. B. Blackwell.
  • The Gazetteer of Bombay City and Island. Gazetteers of the Bombay Presidency. Vol. 2. Gazetteer Department (Government of Maharashtra). 1978.
  • Kurian, Mathew; McCarney, Patricia (2010). Peri-urban water and sanitation services policy, planning and method. Dordrecht: Springer. ISBN 978-90-481-9425-4.
  • Vilanilam, John V. (2005). Mass communication in India: a sociological perspective. SAGE. ISBN 978-0-7619-3372-4.
  • Wasko, Janet (2003). How Hollywood works. SAGE. ISBN 978-0-7619-6814-6.
  • WMO bulletin. Vol. 49. World Meteorological Organization. 2000.
  • Yimene, Ababu Minda (2004). An African Indian Community in Hyderabad: Siddi Identity, Its Maintenance and Change. Cuvillier Verlag. ISBN 978-3-86537-206-2.
  • Yule, Henry; Burnell, A. C. (1996) [1939]. A glossary of colloquial Anglo-Indian words and phrases: Hobson-Jobson (2a eld.). Routledge. ISBN 978-0-7007-0321-0.
  • Zakakria, Rafiq; Indian National Congress (1985). 100 glorious years: Indian National Congress, 1885–1985. Reception Committee, Congress Centenary Session.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti