Ambernat
Ambernat, estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Thane. Ĝi apartenas al urbaro de Mumbajo.
Ambernat | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 421501 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 13′ N, 73° 11′ O (mapo)19.20973.186Koordinatoj: 19° 13′ N, 73° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 35 m [+] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b3/Shiv_Mandir%2C_Ambernath.jpg/220px-Shiv_Mandir%2C_Ambernath.jpg)
Geografio
redaktiAmbernat situas sur ebenaĵo en alto 35 metrojn super la marnivelo. Ulhasnagar kaj Badlapur troviĝas po 7, Kaljan-Dombivali 14, Panvel 21, Murbad 22, distrikta sidejo Thane 25, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 46, tutlanda ĉefurbo Delhio 1128, Kolkato 1619 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiLaŭ la censo en 2011 Ambernat havis populacion de 253 475.
Historio
redaktiAmbernat jam ekzistis en fondo de la templo dediĉita al la hindua dio Ŝivao kiel "Sinjoro de la Ĉielo" en 1060. La templo evitis detruajn furiozojn de la islamanoj. La urbeto spertis novan ekprosperon sub la britoj kaj precipe post la hinda sendependeco en 1947.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo estas la marata lingvo.
Religioj
redaktiEn Ambernat vivas majoritate hinduoj preskaŭ 79%, krome islamanoj 10%, budhanoj kaj kristanoj po 5%, ĝainistoj kaj sikoj apenaŭ iomete.
Klimato
redaktiAmbernat havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po ĉirkaŭ 2005 mm. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 22-32 °C.
Trafiko
redaktiAmbernat havas trairan fervojan linion kaj ĉefvojon inter urbegoj Ulhasnagar kaj Badlapur.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
Fontoj
redakti- WikiTrans