Ulhasnagar
Ulhasnagar, laŭ marata lingvo उल्हासनगर estas metropolo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.
Ulhasnagar | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 421001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 506 098 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 13′ N, 73° 9′ O (mapo)19.21666666666773.15Koordinatoj: 19° 13′ N, 73° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ulhasnagar [+] | |||
Geografio redakti
Ulhasnagar etendiĝas sur ebenaĵo, en okcidenta parto de la lando. Mumbajo troviĝas 60 km-ojn.
Historio redakti
Ulhasnagar, kiel dezerta loko, dum la 2-a mondmilito estis grava militista zono kun kazernoj. Poste oni profitis la domarojn por komercadi, sed ankaŭ alvenis multe da rifuĝintoj. En 1949 la loko iĝis urbeto, kio estas la oficiala fondo de la urbo. Antaŭurba stacidomo estis konstruita en 1955. En 1960 Ulhasnagar Municipo formiĝis.
Trafiko redakti
Ulhasnagar troviĝas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Puneo-Kaljan-Dombivali. La lasta urbo estas tre proksime.
Klimato redakti
Ulhasnagar havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.
Fontoj redakti
- WikiTrans
- Ulhasnagar sur la mapo