Reliance Industries

barata multnacia korporacio kun ĉefsidejo en Mumbajo

Reliance Industries aŭ akronime RIL (plennomo angle Reliance Industries Limited) estas barata multnacia korporacio kun ĉefsidejo en Mumbajo, Maharaŝtro, Barato. RIL havas entreprenojn tra Barato en la kampoj de energio, petrolkemiaĵo, tekstiloj, naturresursoj, podetala komerco kaj komunikadoj. Ĝi estas inter la plej enspezigaj firmaoj en Barato [1], kaj la plej granda publika firmao en Barato laŭ merkatkapitaligo [2][3]. La 22-an de junio 2020, RIL iĝis la unua barata kompanio kiu pasis la merkatan valoron de 150 miliardoj da dolaroj, kaj en septembro ĝi eĉ pasis la markon de 200 miliardoj [4][5].

Reliance Industries
Reliance Industries Limited
negoco • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 1958 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Dhirubhai Ambani vd
Sidejo Mumbajo
Lando Barato
Estr(ar)o Mukeŝ Ambani
Dungitoj 389 414 (stato: 2023)
Agokampo nafto
ISIN-kodo INE002A01018
Posedata de Mukeŝ Ambani vd
filiaj kompanioj Network 18 • Jamnagar Refinery • Reliance Industries (United States) • Jio Platforms • Indiawin Sports vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La konzerno estis fondita en 1962 fare de kuzoj Dhirubhai Ambani kaj Champaklal Damani, sed Damani forlasis la firmaon tri jarojn poste pro malsamopinioj kun Ambani pri kiel la firmao devus esti funkciigita. La posedanto kaj prezidanto de RIL estas la plej riĉa viro en Azio, Mukeŝ Ambani.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti