István Kertész
István Kertész [iŝtvAn kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész István estis hungara dirigento.
István Kertész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de aprilo 1973 (43-jaraĝa) en Herclija, Israelo |
Mortokialo | Drono |
Tombo | Melaten-Friedhof (en) |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1947–) Nacia Akademio de Sankta Cecilia |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto |
István Kertész [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de aprilo 1973 en Herclija (Israelo).
Biografio
redaktiIstván Kertész devenis el juda familio. Li aĝis 6, kiam li komencis violonadi, aĝis 12, kiam komencis pianludi. La kutiman lernadon disrompis la 2-a mondmilito kaj holokaŭsto, tiutempe la familio kaŝiĝis. Kertész maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li studis violonadon, pianadon, komponadon kaj dirigentadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Leó Weiner, Rezső Kókai (komponisto), János Ferencsik kaj László Somogyi. Jam ekde 1952 ĝis 1956 li instruis en la Altlernejo. Post siaj studoj li dirigentadis kaj helpekzercadis en Teatro Kisfaludy (1953-1955), poste en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis kaj helpe de stipendio li plulernis en Akademio Sankta Cecilia en Romo. Lia ĉefinstruisto estis Fernando Previtali. Post lernado li dirigentis en Hamburgo, poste en Augsburg (1960), Salzburg (1961,1963), Okcidenta Berlino, Londono, Parizo, San Francisco, Tel-Avivo (1962). Li akiris (okcident)germanan ŝtatanecon. En la malfruaj 1960-aj jaroj li dirigentadis jam ankaŭ en Hungario. En 1964 li estis nomumita muzika direktoro de Operejo de Kolonjo, sed plej ofte li dirigentadis en Londono. Li tragike mortis en turneo en Israelo, li sufokis en la maron. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.
Elektitaj muzikdiskoj
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart Titus kegyelme (opero, 1967)
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo (1965)