István Keglevich

hungara politikisto

Grafo István Keglevich [iŝtvAn kegleviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keglevich István estis hungara oficiro, parlamentano, ĉambelano, membro de la supera ĉambro, intendanto. Lia nobela antaŭnomo estis buzini.

István Keglevich
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1840 (1840-12-18)
en Vieno
Morto 29-an de majo 1905 (1905-05-29) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo duelo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Keglevich
Patrino Viktória Eugénia Creneville-Folliot
Edz(in)o Ilka Lánczy • Angelika Esterházy
Amkunulo Ilka Lánczy
Infano Margit Lánczy
Okupo
Okupo soldatoĉambelanoteatrestropolitikisto
vdr
István Keglevich
István Keglevich aĝas 55

István Keglevich [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1840 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 8-a) en Vieno, li mortis la 29-an de majo 1905 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Keglevich post lernado iĝis oficiro (lastfoje ĉefleŭtenanto) inter 1857-1860, poste li forlasis la armeon kaj edziĝis. Li komencis politikadi, sed en 1867 li redonis sian mandaton kaj okupiĝis nur pri la ekonomio. Ekde 1880 li estis gvidanto de ekonomia vivo de Bars, li multe strebis por financaj kooperativoj, li fondis proprakoste agrikulturan lernejon, hospitalon, infanĝardenon. Tiutempe li denove aliĝis al la supera ĉambro kaj parlamento. Inter 1886–1894 (kun interrompoj) li gvidis la Nacian Teatron kaj la Operejon kun konfliktoj, li fondis ankaŭ novan teatron. Li denove edziĝis al aktorino, sed li frue mortis pro duelo. Li estis entombigita en Bódvarákó.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar mezőgazdasági szövetkezetek kérdése és nézetek annak megoldására vezetendő rendszer fölött (1882)
  • Über Vereinsthätigkeit auf dem Gebiete der Landwirthschaft. II. Bericht an den Landes-Agrikultur-Verein über landwirthschaftliches Verbandwesen (1882)
  • A Magyar Királyi Opera és a budapesti Nemzeti Színház intendánsának a két műintézetre vonatkozó véleménye (1887)
  • Műiparunk és a lakberendezések tárlata 1892-ben (1891)
  • Adatok a Nemzeti Színház és a Magyar Királyi Operaház fenntartásának költségeiről (1901)

Fontoj redakti