Margit Lánczy [lAnci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lánczy Margit estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝia nomo post la orfiĝo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Prégler Margit, ŝia edzo estis Jenő Feiks.

Margit Lánczy
Margit Lánczy
Margit Lánczy
Persona informo
Naskonomo Lánczy Margit
Naskiĝo la  11-an de aŭgusto 1897(nun 1897-08-11)
en Hungario Bódvarákó (Hungario)
Morto la 5-an de aprilo 1965
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Keglevich
Patrino Ilka Lánczy
Edz(in)o Jenő Feiks
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Margit Lánczy [1] [2] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1897 en Bódvarákó, ŝi mortis la 5-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Margit Lánczy naskiĝis pro neleĝa amkontakto inter István Keglevich kaj Ilka Lánczy. Ŝi komencis sian aktoran karieron kiel infana aktoro, ŝi aĝis 15, kiam ŝi ricevis titolrolon en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1915. Inter 1916 kaj 1944 ŝi apartenis al la Nacia Teatro, sed ŝi lernis ankaŭ operkantadon (ankaŭ en Germanio kaj Italio). Ŝi havis ankaŭ operajn rolojn en Teatro Városi (1926) kaj Reĝa Operejo de Budapeŝto (1927). Ŝi establis teatran trupon en 1934 kaj ŝi faris turneon en Italio. En 1944 ŝi aliĝis al Teatro Madách, sed post 3 jaroj ŝi retiriĝis. Tamen en 1957 ŝi escepte estis videbla sur scenejo. Li edziniĝis en 1917, ŝi eksedziniĝis en 1934.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A becsapott újságíró (1914) – Alice
  • Mackó úr kalandjai (1920)
  • Nászút féláron (1936)
  • Keresztúton (1942) - S-ino Nedeczky
  • Mit csinált feleséged 3-tól 5-ig? (1964)

Ŝia sola tradukaĵo redakti

  • Lodovici: A kerék (teatraĵo prezentita en 1937 en la Nacia Teatro en Budapeŝto)

Fontoj redakti