Jenő Feiks

Jenő Feiks, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Feiks Jenő Pál Zoltán estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto. Lia edzino estis Margit Lánczy.

Jenő Feiks
Persona informo
Naskonomo Feiks Jenő Pál Zoltán
Naskiĝo 17-an de majo 1878 (1878-05-17)
en Kaposvár
Morto 25-an de septembro 1939 (1939-09-25) (61-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Lánczy
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • karikaturisto • desegnisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jenő Feiks[1] naskiĝis la 17-an de majo 1878 en Kaposvár, li mortis la 25-an de septembro 1939 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Jenő Feiks devenis el juda familio. Li studis pentradon en Parizo, poste en Munkeno de Simon Hollósy. Li vizitis ankaŭ Artistkolonion de Nagybánya. Komence liaj karikaturoj aperis enlande, eĉ eksterlande, poste li ankaŭ pentradis kaj ekspoziciis. En 1926 li fondis privatan pentristan lernejon, kie instruis ekzemple Károly Kernstok, József Rippl-Rónai, Márk Vedres. Li edziĝis en 1917, eksedziĝis en 1934.

EkspoziciojRedakti

Elektitaj kreaĵojRedakti

  • En atelioro (karikaturo, vidu la 1-an bildon!)
  • Ĉevalkonkursejo (pentraĵo, vidu la 2-an bildon!)
  • Virino kun hundo (pentraĵo, vidu la 3-an bildon!)
  • Portreto pri Dániel Jób (vidu la 4-an bildon!)
  • Bilardejo (1910, pentraĵo, vidu la 5-an bildon!)
  • En teatrejo (pentraĵo, vidu la lastan bildon!)
  • Portretoj pri Sándor Bródy kaj Gizi Bajor
  • Trockij (1918, karikaturo)
  • Társalgók (tuĉa grafikaĵo)

ReferencojRedakti

  1. https://www.hung-art.hu/frames.html?/magyar/f/feiks/index.html

FontojRedakti