Bódvarákó
Bódvarákó estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 9 km²
- Alto super marnivelo: 161 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5097/20.7363
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 3764
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Bódvarákó situas sur deklivoj, fine de sakovojo. Szendrő troviĝas 18, Edelény 29, Miskolc 52 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1283. Longe la loknomo estis Rákó, sed en 1905 ĝi prenis la antaŭnomon Bódva.
En Bódvarákó ĉiusomere universitatanoj faras tendaran kampadon. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Terezo el Avila
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- kavo pri Francisko Rákóczi la 2-a, interne lago troviĝas
Famuloj redakti
En Bódvarákó naskiĝis aktoro Margit Lánczy.