Miklós Radnai
Miklós Radnai [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnai Miklós estis hungara komponisto, teatrestro.
Miklós Radnai | |
---|---|
Miklós Radnai | |
Persona informo | |
Naskonomo | Radnai Miklós |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1892 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 4-an de novembro 1935 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • ĵurnalisto • teatrestro • universitata instruisto • muzikkritikisto |
Miklós Radnai [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de novembro 1935 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Radnai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Koessler kaj Viktor Herzfeld. Helpe de stipendio li plulernis en Munkeno de Felix Mottl, poste li studvojaĝis al Berlino kaj Parizo. Hejmenveninta en 1912 li ekinstruis en muzika mezlernejo en Budapeŝto, ekde 1919 en la Muzikakademio. En 1925 li estis nomumita teatrestro de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li kreis gloran epokon de la Operejo.
Li havis edzinon.
El liaj komponaĵoj redakti
- Suite symphonique (1912)
- Az infánsnő születésnapja (prezentita en 1918 en la Reĝa Operejo)
- Orbán vitéz (1919)
- Magyarok szimfóniája (1921)
- Az egyszeri szerelmesek (1926)
- Rapszódia (1932)
Liaj libroj redakti
- A moduláció elméleti és gyakorlati kézikönyve (1918)
- Összhangzattan (1924)