Gábor Keveházi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Keveházi Gábor estas hungara baletisto kaj koreografo. Lia edzino estis Teodóra Bán, lia filino estis Krisztina Keveházi.

Gábor Keveházi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1953 (1953-02-25) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Teodora Ban (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Krisztina Keveházi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo koreografo
baleta dancisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gábor Keveházi naskiĝis la 25-an de februaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gábor Keveházi frekventis ĉeflernejon pri danco en Budapeŝto, poste en Leningrado studis plu. Li komencis sian dancistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1972. Baldaŭe li estis la ĉefa dancisto kaj li estris ankaŭ la ceterajn dancistojn. Li ofte gastroladis ankaŭ eksterlande (Londono, Moskvo, Leningrado, Italio, Francio, Japanio, Usono, Kanado, Meksiko) dancante ĉiujn gravajn baletojn. Inter 2001-2005 li estris la baletan trupon de Pécs, poste en Budapeŝto. Li ricevis francan premion en 1976, ukrainan premion en 2001, premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn hungarajn premiojn. Lia edzino naskis filinon.

Unuaj lokoj en konkursoj

redakti

Roloj (elekto)

redakti

Fontoj

redakti