Jenő Sipos
Jenő Sipos [ŝipoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sipos Jenő estis hungara altlerneja instruisto, operkantisto, (tenoro).
Jenő Sipos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1910 en Kecskemét |
Morto | 27-an de decembro 2000 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1939) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto universitata instruisto |
Jenő Sipos[1] naskiĝis la 20-an de julio 1910 en Kecskemét, li mortis la 27-an de decembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Sipos devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1939, poste en Itala Reĝlando li ricevis lecionojn de en:Riccardo Stracciari. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne povis kanti en teatrejoj, operejoj, nur en speciala juda teatrejo. Lia vivo inter 1945-1961 ne estas konata, inter 1961-1981 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, inter 1977-1980 ankaŭ en Frankfurto ĉe Majno. Li instruis ankaŭ en Teherano (1979-1986) kaj Tokio (1981-1983). Ekde 1983 li havis kantoinstristan statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li ricevis ŝtatan hungaran premion en 1993.
Liaj disĉiploj (elekto)
redakti- Zsolt Bende
- Etelka Csavlek
- András Faragó
- Attila Fülöp
- Dénes Gulyás
- Júlia Hamari
- Mihály Kálmándy
- Péter Kelen
- Veronika Kincses
- József Kovács (operetkantisto)
- László Külkey
- Éva Marton
- Katalin Mészöly
- Stefánia Moldován
- Pálma Morvay
- Júlia Osváth
- Katalin Pitti
- László Polgár (operkantisto)
- Klára Takács
- Ilona Tokody
- Mária Zempléni
Liaj kontribuoj
redakti- Hangképzés az énekkarban (ne pruvita informo)