Miklós Locsmándi

Miklós Locsmándi [miklOŝ loĉmAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Locsmándi Miklós estas hungara informadikisto.

Miklós Locsmándi
Persona informo
Naskonomo Locsmándi Miklós
Naskiĝo 1944
en Hungario Szombathely (Hungario)
Okupo
Okupo komputosciencisto
vdr

Miklós Locsmándi [1] naskiĝis en 1944 en Szombathely.

Biografio redakti

Miklós Locsmándi frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, li aĝis 6, kiam li komencis lerni ankaŭ muzikadon. Li daŭris la lernadon en konservatorio de Győr, fine li akiris pedagogian-korusestran diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1967. Li akiris plian fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973. Pli frue inter 1965 - 1970 li estis muzikisto en pluraj orkestroj, ekzemple en Innsbruck (1970). Inter 1970 kaj 1991 li laboris ĉefe en bankoj, kiel informadikisto. En tiu periodo li akiris informadikan diplomon kun doktoriĝo en Ekonomia Universitato Marx Károly en 1995. En 2001-2002 li estis teatrestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li laboras en diversaj lokoj. Li havas edzinon, kiu naskis gefilojn.

Fontoj redakti