Rondo

Vikimedia apartigilo

Rondo kiel objekto, estaĵo estas io pli-malpli samforma kiel cirklosfero: ronda turo, fenestro, tablo, [[[buŝo|buŝeto]]; ronda pilko, kapo, kuglo.

Rondo kiel socia fenomeno estas aparta aro da homoj, kunvenantaro, societo; "rondeto" estas malgranda societo.

Ĝeneralsence, "rondigi" sgnifas fari ion ronda (rondigi ŝtonon), ankaŭ uzeblas figurasence (rondigi siajn frazojn).

En matematiko, "rondigi" signifas proksimumi nombron per alia nombro kun malpli da decimaloj (ekz. rondigante pi je 2 decimaloj, oni ricevas 3,14;), aŭ por entjero kun malpli da nenulaj ciferoj en la dekstra parto (ekz. rondigante la nombron 21 oni uzas la naturan nombron 20).