Akrobatado
(Alidirektita el Akrobataĵo)
Per akrobatado oni markas kutime aron da scioj, kiuj estas fonditaj sur eksterordinara korpa kapablo kunigita kun supermeza lerteco, iam kunigita ankaŭ kun porcio de kuraĝo. Tiuj ĉi personaj korpaj kapabloj estas poste eluzataj en kelkaj artistaj kaj neartistaj profesioj, plu poste en tereno de sporto.



Per akrobataĵo oni difinas la rilatantan malfacilan kaj ofte danĝeran gimnastikaĵon.
Etimologio Redakti
La vorto devenas de la greka formo ακροβατώ „iri piedpinte“, el άκρος „pinta, alta“ kaj βαίνειν „iri“.[1].
En sporto Redakti
- natura parto de akrobata gimnastiko, kelkaj bazaj akrobataj elementoj estas uzataj ankaŭ en sporta gimnastiko
- grava eco en plejmulto de disciplinoj de akrobata skiado
- akrobatajn elementojn enhavas ekz. ankaŭ arta sketado
- inter malmulte konataj sportoj apartenas konkursoj en akrobata rokenrolo, sporta aerobiko kaj simile
- akrobataj elementoj taŭgas ekz. en rajdado
- multajn aktobataĵojn uzas ankaŭ belrajdado sur biciklo
- paraŝutismo kaj sporta flugado
- montogrimpado kaj rokgrimpado
- akrobatajn kapablojn postulas ekz. ankaŭ stangosalto en leĝera atletiko aŭ plonĝado el turo.
Arto Redakti
Alia signifo de la vorto Redakti
La vorto akrobataĵo estas uzata ankaŭ en sporta flugado dum akrobata aviado.
En Esperanto aperis Redakti
- Frank van Hertrooij, Verdaj Akrobatoj ĉe la blogo Scivolemo, 31-a de januaro 2021
Referencoj Redakti
- ↑ Interalie laŭ Timo Brunke: Warum heißt das so? Ein Herkunftswörterbuch ("Kial estas tiu nomo? Etimologia vortaro"), germane, eldonejo Klett 2009