Aerobiko
Aerobiko[1] estas gimnastiko, kiu aktivigas la spiradon kaj la histan oksigen-saturadon per moviĝo kun muziko, ofte en grupo. La koreografiitaj ekzercoj estas miksaĵo inter tradicia gimnastiko kaj danco.
En 1968, ambaŭ la termino kaj la specifa ekzercometodo estis disvolvitaj de Dr Kenneth H. Cooper, ekzerca fiziologo, kaj Col. Pauline Potts, fizioterapiisto, ambaŭ membroj de la Usona Aerarmeo[2][3].
Aerobiko estis disvolvata en Usono kaj populariĝis mondvaste en la 1980-aj jaroj per konataj aktorinoj kiel ekzemple Jane Fonda.
KonkursojRedakti
Estas du formoj de konkursoj:
- aerobika gimnastiko disvolvita de la Internacia Federacio de Gimnastiko,
- arta aerobiko subtenita de la Internacia federacio pri aerobikaj kaj korpekzercadaj sportoj.
ReferencojRedakti
- ↑ Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) de Erich-Dieter Krause. Hamburg: Buske 2007. Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang. Ĉina Esperanto-Eldonejo 2007.
- ↑ ""Father of Aerobics" Kenneth Cooper, MD, MPH to receive Healthy Cup Award from Harvard School of Public Health", News, 2008-4-16. Kontrolita 2018-10-8. (en-US)
- ↑ "Dr. Kenneth Cooper and How He Became Known as the Father of Aerobics", Club Industry, 2008-09-01. (en-US) Arkivigite je 2018-10-09 per la retarkivo Wayback Machine